Estimataj Eks-kursanoj,
Jen kelkaj konsiloj por vi, kiuj ĵus finis la kurson «Gerda
malaperis» de Claude Piron.
Plejparte tiuj, kiuj finis la kurson Gerda, antaŭe finis la kurson DLEK (Dek Leciona Kurso) aŭ "Kurso de Esperanto.
Vi jam havas bonan nivelon en la lingvo. Tion ĉi atestas via kapablo legi senprobleme ĉi tiun teksteton (la vortoj, kiuj ne troviĝas en Gerda, ricevas tradukon fine de tiu ĉi paĝo). Vi jam konas la tutan bazan gramatikon kaj la plej oftajn vortojn. Tamen vi ankoraŭ bezonas firmigi viajn konojn kaj akiri kelkajn pliajn. Kiel do lerni plu ?
Unua konsilo : parolu ! Unuhora babilado kun kompetentaj Esperantoparolantoj valoras pli ol dek horoj da individua lernado. Tamen kelkaj inter vi eble ne trovos tiajn homojn en sia najbaraĵo. Jen solvoj por vi.
Dua konsilo : restudu ! Jes, restudu la lecionojn de unua kurso, relegu la ĉapitrojn de Gerda, rerakontu al vi la rakonton, relegu niajn korektojn... Cetere ni kelkfoje aldonas novajn metodikajn helpilojn al la kurso : ekz-e franca-esperanta leksikono, nova laŭtema indekso de la kurso DLEK kaj oni preparas plenan «konkordancon» de Gerda kaj de Lasu. Ĉio ĉi estos al vi utila, firma bazo, precipe kiam vi renkontos homojn, kiuj malbone uzas nian lingvon.
Kaj tio ĉi enkondukas nian trian konsilon : estu singarda ! Esperanto estas ja facila lingvo. Pro tio kelkaj homoj nur lernas la kernon de la lingvo kaj ili tuj imagas, ke ili jam ĉion konas. Kelkaj eĉ ne hezitas pedante disvastigi siajn teoriojn pri lingvo, kiun ili neniam serioze studis. Ne sekvu ilin blinde kaj ne hezitu peti konsilojn de niaj korektantoj aŭ de «bonaj aŭtoroj».
Kvara konsilo : korespondu ! Korespondi kun sperta E-parolanto estas bona rimedo por disvolvi viajn sciojn. La interreto estas la ideala rimedo por korespondi mond-skale. Cetere ni donos ĉi-sube adreson de interreta E-Koresponda Servo. Bedaŭrinde la kompetentuloj ofte estas tro okupataj kaj ne povas oferi tempon por korespondado kun komencanto. Tamen korespondi kun alilanda komencanto povas esti interesa sperto, sed memoru nian trian konsilon !
Kvina kaj lasta konsilo : instruu ! Jes, de kiam vi havos iom pli da sperto en la parola lingvo, vi iĝos tre bona korektanto por niaj kursoj, eventuale sub la kontrolo de pli sperta homo. Komence de la ekzisto de Esperanto multaj elstaraj instruistoj komencis instrui tuj post kelksemajna lernado. Oni povas havi dubojn pri la efikeco de tiaj lernmetodoj, sed estu certa, ke post via tri- aŭ kvarmonata studado ankaŭ vi plene kapablas instrui al komencanto.
Internet estas fonto da interesaj Esperantaĵoj. Sed la sama problemo validas pri Esperanto, kiel pri ĉiuj aliaj temoj : Internet neniel estas sekura fonto. Vi trovos en ĝi bonegajn kaj malbonegajn aferojn (mi parolas pri la lingva vidpunkto). Relegu nian paĝon pri konsilindaj Esperantaj ejoj en TTT. Por plu lerni aparte interesaj estas :
Internet estas tre nova medio. Antaŭ ĝia regno, ekde la komenco mem de Esperanto, oni multon faris nur per libroj. Ankaŭ nun libroj estas konsilindaj kaj certagrade nemalhaveblaj. Vi malfacile trovos Esperantajn librojn en la kutimaj librovendejoj, sed ili abundas en la E-movadaj medioj. Sube ni parolos pri libroservoj, per kiuj eblas mendi kaj havigi al si la karajn librojn ! Atentu, ke «kara» ne ĉiam sinonimas kun «multekosta», feliĉe !
Al la finintoj de Gerda ni aparte konsilas du lernolibrojn por progresantoj :
Koncerne vortarojn ni konsilas, ke vi plej multe evitu ilin uzi. Prefere funkciigu vian memoron kaj imagpovon. Tamen tre utilaj estas la vortaroj unulingvaj, t.e. la vortaroj nur en Esperanto. Ili montros al vi, ĉu vorto, kiun vi volas uzi, vere ekzistas, ĉu ĝi estas sufiĉe oficiala, kaj en kiuj okazoj ĝi uzeblas. Aparte konsilindaj estas :
Finfine necesas mencii, ke ekzistas miloj da literaturaj verkoj ĉiaspecaj kaj por ĉiuj gustoj. En la meza kategorio de «instru-celaj» literaturaj verkoj vi plaĉe retrovos la verkojn de Claude Piron, el kiuj aparte rekomendindaj estas :
Homoj ofte fantazias pri la Esperanta movado. Ĉu ĝi ne estas ia sekto, aŭ ia elito, kiu strebas influi la nuntempan socion? Ĉu ĝi ne similas al tiu Societo de Lumserĉantoj, pri kiu parolas la aŭtoro de Gerda? Ne havu tro da iluzioj... Venu, rigardu, juĝu mem, kio estas bona, kio estas malbona, kiuj estas allogaj homoj, kiuj estas mallogaj, kiuj estas inteligentaj, kiuj estas stultaj, kiuj perfekte parolas la lingvon, kiuj apenaŭ balbutas ĝin ktp. Vi povos nur miri pro la diverseco de la homoj, de la kulturoj kaj de la celoj..., sed ankaŭ mirigos vin la fratecaj ligoj, kiuj facile aperos inter vi kaj kelkaj aŭ pluraj homoj el tiu multfaceta komunumo.
Kiajn homojn vi renkontos en la Movado? Ĉiajn. Bela okazo por restudi la korelativojn, ĉu ne? Tamen necesas scii, ke en Okcidenta Eŭropo la Movado estas sufiĉe maljuna. Mezaĝuloj ne havas tempon partopreni en la agadoj, do plejofte restas nur la emeritoj, de unu flanko, kaj la junuloj, de alia flanko. Bonŝance Azio, Afriko kaj Orienta Eŭropo reekvilibrigas la aĝan piramidon.
La noblaj oficialaj celoj de la Movado estas sufiĉe konataj : disvastigi la lingvon, promocii interhoman pacon kaj amon, ktp. Al tio aldoniĝas la pli egoismaj celoj de ĉiu aparta membro : vojaĝi eskterlanden, konatiĝi kun aliaj kulturoj, trovi vivkunul(in)on (eventuale nur dumkongresan), agrable pasigi la tempon, trovi publikon por siaj artaj talentoj, ag-kampon por sia pov-soifo, ktp. Nepre venu kun viaj celoj !
Kiel eniri la Movadon? Sufiĉas kapabli paroli Esperanton kaj aliĝi al iu ajn Esperanto-asocio. Eble timigos vin la granda nombro de asocioj, kiuj atendas vin... Ne timu, estas tre simple. Ekzistas nur unu grandskala internacia asocio : UEA (Universala Esperanto-Asocio). Aliĝi al ĝi estas preskaŭ nepra por «vera» Esperantisto : via pago rajtigos vin ricevi la interesan pri-movadan monatan revuon Esperanto, ricevi la junularan monatan gazeton Kontakto kaj ricevi jarlibron tricentpaĝan, kiu kolektas adresojn de preskaŭ ĉiuj asocioj kaj de preskaŭ 2000 delegitoj en preskaŭ 100 landoj. Ekzistas malpli kostaj kotizoj sed, kompreneble, kun malpli da servoj.
Ankaŭ pripensu la eblecon aliĝi al nacia asocio. La kotizoj estas ĝenerale pli malaltaj ol en UEA, la revuoj, bultenoj, ktp malpli interesaj, sed ili estas pli proksimaj al vi, ili subtenas la Esperantan vivon en via lando, proponas bonan libroservon, renkontiĝojn, ejojn ktp. Se viaj monaj rimedoj permesas tion al vi, aliĝu kaj al UEA, kaj al via nacia asocio aŭ al ties junulara sekcio.
Se tio ne sufiĉas, vi povas aliĝi ankaŭ al «fakaj» asocioj pli-malpli seriozaj, kiuj vere abundas : blinduloj, fervojistoj, sennaciistoj, poŝtistoj, naturistoj, radio-amatoroj, kaj dekoj da aliaj... Plejofte la kotizoj estas vere simbolaj.
Multaj asocioj ankaŭ organizas kursojn, seminariojn, ekzamenojn, libroservon, korespondan servon, ĉiaspecajn aranĝojn kaj eĉ kongresojn. Ĉiujare UEA organizas tutmondan kongreson (oni diras : universalan kongreson, aŭ UK-on), kiu daŭras unu semajnon en julio-aŭgusto. Aparte konsilindaj estas la internaciaj junularaj kongresoj (IJK), kiuj okazas samepoke, sed ne ĉiam samloke kiel la UK-oj.
La Movado ege bezonas kapablajn homojn. Vi sendube estas tiaj. Se la lingvo interesis vin sufiĉe, por ke vi investu kelkajn dekojn da horoj en ĝian studon, vi deziros konatiĝi kun la homoj, kiuj parolas ĝin kaj tenas ĝin viva. Nature vi iĝos unu el ili, unu el ni. Ĝis baldaŭ !
abunda abondant
adreso adresse
Afriko Afrique
ag-kampo champ d'action
agado activité
agrabla agréable
aĝo âge
akiri acquérir, se procurer
alfabeto alphabet
alilanda étranger
alloga attirant
aparta particulier
aranĝo manifestation, événement
arĥivejo lieu d'archivage
asocio association
atesti témoigner
atingi atteindre
Aŭgusto août
Aŭstralio Australie
aŭtoro auteur
averaĝo moyenne arithmétique
Azio Asie
babili discuter, causer
balbuti balbutier, parler à peine
bazo base
Biblio Bible
blinda aveugle
bulteno bulletin
certagrade à un certain degré
ĉiamaniere = ĉiel
ĉiaspeca de toute espèce
delegito délégué
diferenco différence
disputi discuter sérieusement, argumenter
disvastigi (dis-vast-igi) propager
disvolvi développer
dubo doute
efikeco efficacité
egoisma égoïste (adj.)
ekz-e (ekzemple) par exemple
ekzameno examen
ekzercaro recueil d'exercices
eldoni éditer
elekti choisir
elstara (el-stara) éminent
emerito retraité
enhavi contenir
enkonduki introduire
eraro erreur
eratumo erratum
eskterlanden = ekster-land-e-n
E = Esperanto
Eŭropo Europe
eventuala éventuel
eviti éviter
fabelo fable
fama renommé, fameŭ
fantazii laisser libre cours à son imagination
fervojisto (fer-voj-isto) employé des Chemins de Fer, «cheminot»
folio feuille
fonto source
Francio France
franclingva francophone, de langue française
gazeto journal
Germanio Allemagne
glui coller
gramatiko grammaire
grandskala qui est à grande échelle
gusto goût
gvidi guider
ĝisdata à jour
Hispanio Espagne
Hungario Hongrie
ilustri illustrer
iluzio illusion
imagpovo capacité d'imagination
individua individuel
influi influencer, influer
inteligenta intelligent
intereso interêt
investi investir
jarlibro (jar-libro) annuaire
juĝi juger
Kanado Canada
kapabla capable, ayant la capacité
kerno noyau
kolekti ramasser, rassembler
komerco commerce
kompetenta compétent
komunumo communauté
kongreso congrès
kongrui être conforme, cohérent
konkordanco concordance (terme technique)
konsili conseiller
kontakti contacter
kontroli contrôler, vérifier
konvencio convention
konversacii converser
korekti corriger
korelativo corrélatif (grammaire)
korespondi correspondre
kosta coûteŭ, onéreŭ
kotizo cotisation
kreski croître
kritiki critiquer
ktp (kaj tiel plu) et ainsi de suite, etc.
kulturo culture
laŭtema (laŭ-tem-a) thématique
leciono leçon
leksikono lexique
lernolibro manuel (d'étude)
libroservo service de librairie
ligo lien
limigi (lim-ig-i) limiter
literaturo littérature
litero lettre (de l'alphabet)
loĝi habiter
malaktuala dépassé
malalta bas
malgraŭ malgré
malloga repoussant
manko manque, défaut
manlibro manuel (de référence)
matura mûr
medio milieu
memoro mémoire
mencii mentionner
mendi commander
metodiko techniques d'enseignement
mezaĝulo = mez-aĝ-ulo
movado mouvement
najbaro voisin
navigi naviguer
nemalhavebla (ne-mal-hav-ebla) indispensable
nepra obligatoire
netuŝebla = ne-tuŝ-ebla
nivelo niveau
nobla noble, qui a de hautes qualités morales
nombro nombre
normo norme
noto note
nuntempa actuel
oferi sacrifier
oficiala officiel
okcidento ouest (point cardinal)
oriento est (point cardinal)
paco paix
partopreni participer
pedanta pédant
perfekta parfait
piramido pyramide
poŝformata au format de poche
pov-soifo soif de pouvoir
precipa principal
pri-movada qui traite du mouvement
pripensi réfléchir
progresi progresser
promocii promouvoir, faire la promotion de
propra propre (appartenant exclusivement à qn ou qch)
proverbo proverbe
publiko public
radio-amatoro radio-amateur
reekvilibrigi (re-ekvilibr-igi) rééquilibrer
referenco référence
regno règne (mais aussi: pays)
regulo règle
revuo revue
Rusio Russie
sekcio section
sekto secte
sekura sûr (sans risque)
seminario séminaire
sendube = sen-dub-e
sennaciisto (sen-naci-isto) «anationaliste»
senorda = sen-ord-a
senprobleme = sen-problem-e
senutile = sen-util-e
servo service
simbolo symbole
sinonimo synonyme
skalo échelle (de mesure)
socio société (groupe humain)
solvi résoudre
sperta expérimenté (qui a de l'expérience)
strebi s'efforcer
subteni soutenir
sufiĉa suffisant
sukcesi réussir
supersigno signe diacritique supérieur ('`^~ etc.)
takto tact
talento talent
taŭga qui convient
tedi ennuyer, embêter
teĥnika technique
teorio théorie
tiparo police de caractères
toleri tolérer
transliterumi translittérer
TTT Web, WWW
universala universel, mondial
Usono États-Unis d'Amérique
utila utile
validi être valable
valori valoir, avoir de la valeur
verko oeuvre (artistique), ouvrage
vidpunkto (vid-punkto) point de vue
vivkunulo (viv-kun-ulo) compagnon, personne avec qui l'on vit
ĝisdatigita je : 2005-10-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :