Demandoj
1. Kion faris la junulo, post kiam li eliris el la vendejo?
2. Kien li subite eniris?
3. Kial Linda hezitis sekvi lin tien?
4. Kiel aspektis la restoracio?
5. Kion manĝis Linda?
6. Kion faris la soldatoj?
7. Kia estas Linda?
8. Kio estas Linda?
9. Kion rimarkas Linda post la telera milito?
Notoj
Nun vi devas lerni kelkajn novajn vortojn. La unua vorto verŝajne ne
estas por vi nova; ĝi estas la vorto ESPERANTO. Se vi tion ne jam
sciis, nun mi informas vin: Esperanto estas la nomo de tiu ĉi lingvo,
kiun vi nun lernas.
Ne ridu tro pri tiu klarigo! En kelkaj lingvoj Esperanto ja havas
alian nomon. Ekzemple, en la lingvo, kiun parolas pli da homoj ol iun
alian lingvon en la mondo, Esperanton oni nomas "shi4 jie4 yu3". Ĉu
vi tion jam sciis? Mi gratulas! Aŭ ĉu eble tiu granda lingvo estas
via lingvo?
La aliaj vortoj, kiujn mi volas nun klarigi, estas vortoj, kiuj helpos
nin paroli pri la lingvo.
Ekzistas en Esperanto kvar grandaj vortklasoj (vortospecoj):
SUBSTANTIVOJ (o-vortoj), kiuj montras aĵojn: tablo, knabino, spegulo,
libero, amo,...
ADJEKTIVOJ (a-vortoj), kiuj montras ecojn: bela, juna, granda,
studenta, kaŝa,...
VERBOJ (kun finaĵoj -i, -is, -as, -os,
-u, -us), kiuj montras agojn aŭ situaciojn: esti, scii, rigardi, proksimigi, amikiĝi,...
ADVERBOJ (e-vortoj), kiuj montras manierojn: tute, kompreneble,
verŝajne, fakte, kaŝe,...
Aliaj vortklasoj, pri kiuj ni volos paroli, estas:
PREPOZICIOJ, kiuj montras rilatojn: de, al, kun, pri, da,...
PRONOMOJ, kiuj resendas al substantivoj: mi, ni, vi, li, ŝi, ĝi,
ili, si, oni.
ARTIKOLO, kiu montras konatecon: la.
Ekzerco
Nun mi povas klarigi, kiel kia kaj kiel estas malsamaj.
Per kia oni demandas pri eco, do pri adjektivo (a-vorto).
Per kiel oni demandas pri maniero, do pri adverbo (e-vorto).
Kia estas via amiko? - Li estas bela.
Kiel vi manĝas? - Mi manĝas malrapide.
Ŝia vizaĝo subite iĝis ruĝa.
Kia ĝi iĝis? - Ĝi iĝis ruĝa.
Kiel ĝi iĝis ruĝa? - Subite.
Metu la ĝustan vorton.
Ĉiu mankanta vorto estas unu el: kiel, kia, kian, kiaj, kiajn.