Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22

Notice: Undefined index: style in /arthur/sites/ikurso/dev/pagxkapo.inc.php on line 25
ikurso: Lasu min paroli plu - 25/lasu25.php

Lasu min paroli plu - 25


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Notice: Undefined variable: nunleciono in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 399

La tri plendoj de s-ro Kursano

Sinjoro policano, mi havas plendon. Tri plendojn, fakte. Cxu vi bonvolas noti?

Mi esperas, ke vi povos fari ion, cxar mia digno malbonfartas, kaj mi esperas, ke dank' al via interveno, gxi refartos bone. Pri kio mi plendas? Pri multo, sinjoro policano, mi plendas pri multo. Multrilate oni malbonagis kontraux mi.

Unue mi plendas pri provo sxteli de mi monon. Due pri persekutado. Kaj trie... atendu... lasu min pripensi momenteton, estis ankaux io alia, sed sxajnas, ke mi forgesis. Ha jes, kompreneble! Pri malvera promeso. Malhonesta promeso, se vi preferas.

Oni diris al mi, ke, se mi pagos la kurson, mi finfine scios esprimi min en tiu lingvo, kaj mi konstatas, ke mi ne scias. Tio estas malhonesta, cxu ne? Oni invitis min elposxigi mian monon, kaj kion mi ricevis? Ian komencan kaj malprecizan ideon pri la lingvo. Oni agis nejuste al mi. Mi ne ricevis ion samvaloran kiel la mono, kiun mi pagis. Tial mi petas vin skribi mian plendon, mian unuan: provo sxteli monon de mi.

Dua plendo: oni min persekutis. Kiel oni persekutis min, vi volas scii ? Cxefe la instruanto min persekutis, sed fojfoje ankaux la kunlernantoj. Imagu tion: esti persekutata de siaj samklasanoj! Nekredeble, cxu? Tamen tio okazis. Mi diras la veron. Mi estas homo sincera, kaj tial ne elportas malhonestajxojn, kaj malhonestajxojn mi konstante travivis dum la dauxro de tiu kurso. Ili persekutis min dirante, ke mia maniero min esprimi en la tutmonda lingvo ne estas gxusta. Konstante mankis iu N, ili diris; mi uzis la vortfinajxon A kiam devus esti E, ili diris, ktp ktp ( = kaj tiel plu). Cxiufoje mi auxdis similajn rimarkojn, malestimajn. Cxu mi povus allasi, ke oni min malrespektu tiamaniere? Ne, sinjoro policano. Mi povas akcepti multon malplacxan, sed malrespekton mi firme rifuzas.

Kiam homo ne rajtas paroli tute simple sen ricevi de cxiuj flankoj rimarkojn pri tio, ke li sin esprimas fusxe, kiel nomi tion, se ne persekutado? Konstante oni alsaltis min, cxar mi diris IGI kaj ne IGxI, aux DE kaj ne DA. Estis organizita milito kontraux mia sento pri memdigno, kontraux mia memvaloro. Oni konstante provadis malaltigi min kaj estigi en mi sentojn de malplivaloro. Cxu ni ne vivas en libera lando, kie, lauxtradicie, la digneco de homa persono estas respektata ? Mi kuragxe rifuzis lasi ilin subigi min, sed ili insistis. Plurfoje mi konstatis, ke ili trovas plezuron en la fakto diri al mi, ke mi fusxlernis. Estas faka vorto, kiu difinas tiun sintenon, sed mi momente forgesis gxin. Mia memoro ne fartas tre bone post tiu laciga lingvokurso.

Kaj, trie, mi prezentas plendon pri malvera promeso. Oni promesis al mi, ke mi lernos facilan lingvon en placxa atmosfero. Fakte la lingvo estas tre malfacila, kaj la atmosfero... nu, plej bone ecx ne paroli pri gxi. Mi opiniis, ke oni uzos seriozan lernolibron, kie cxio estas bonorde prezentita kaj klare difinita. Fakte, oni uzis neinteresan rakonton, pri kiu mi nenion komprenis, versxajne cxar nenio estis kompreninda. Ili ecx ne sukcesis uzi cxiufoje tekston kun sama longeco. Kelkfoje, la teksto, kiun ni legis kaj studis, havis malpli ol unu pagxon, alifoje gxi estis dupagxa. Estis suferige, por mia digneco de mezjuna viro, devi sekvi la knabecajn rakontojn. kiujn tiu kurso proponis al ni. Jam antaux longe mi forlasis la infanetan lernejon kaj nur persono, kies kapo fusxe funkcias, povis imagi, ke tia rakontacxo kontentigos normalan kursanaron.

Cetere, kiom koncernas la normalecon de miaj samkursanoj... nu, ankaux cxi-rilate estas preferinde silenti. Jen, sinjoro policano. Cxu vi notis cxion? Cxi tio estas mia plendo. Mi insistas, por ke vi transsendu gxin al la superaj auxtoritatoj. Mi deziras, ke oni rejustigu la situacion, ke oni repagu al mi mian monon, kaj ke oni informu cxiujn personojn, ke la lernado estos tute malsama ol ili atendas.

Saluton, sinjoro policano. Fartu bone. Estas tempo, ke mi foriru. Kaj bonvole ne plendu, se mi brufermas la pordon. Mia furiozo devas esprimigxi iamaniere, cxu kun, cxu sen N cxe la vortofino. Gxis la revido! Aux, pli bone ecx, adiaux!

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :