Cxu estas vi, Johana? Kio okazis? Kial vi ne revenis hejmen? Kial vi telefonas tiel malfrue?
...
Kion? Kiun vi renkontis? Mi ne komprenas. Parolu pli klare, kara, bonvolu. Kio okazis al via vocxo? Mi apenaux rekonas gxin.
...
En la hospitalo, cxu? Vi estas en hospitalo! Mi timas. Diru al mi, kio okazis. Kion vi faras en hospitalo?
...
Kion vi jxus diris pri auxto? Mi fakte tre malbone auxdas vin. La auxto estas fusxita? Kies auxto? Cxu mia auxto? Johana! Kion vi faris?
...
Malfelicxa hazardo, malfelicxa hazardo! Kiajn vortojn vi uzas! Sxajnas al mi, ke vi ne sxoforis tre atente.
...
Kion? Ne vi sxoforis! Sed mi cxiam diris al vi, ke mi akceptas, ke vi uzu mian auxton, sed ne ke iu alia ol vi sxoforu!
...
Vi mem ne povis! Bela rimarko! Kaj kial diable vi ne povis sxofori, dum vi lernis direkti auxton jam antaux pluraj jaroj? Ne, Johana. Vere, mi ne komprenas vin.
...
Brando! Vi trinkis tiom da brando, ke vi ne plu klare vidis! Cxu tion vi jxus diris al mi? Kial do vi trinkis tiom da brando? Ili trinkigis vin, cxu? Sed kiuj estas tiuj «ili»?
...
Vi ne scias! Vi ne konas ilin! Pli kaj pli bele! Vi renkontis ulojn, kaj trinkis kun ili tiom da brando, ke vi ne plu povis direkti mian auxton, kaj vi nun telefonas el hospitalo. Vere, mi ne scias, kion pensi. Kion vi jxus diris? Mortis, cxu? Kiu mortis?
...
Li ankoraux ne tute mortis, sed estas nun mortanta? Cxio cxi estas neimageble serioza. Kiu trovigxis tie, kaj mortis, aux mortas?
...
La auxto surveturis lin! Johana! Mi perdas la kapon! Vi parolas tiel trankvile! Kion? Ha jes, ili donis trankviligan substancon al vi. Jes, mi scias, kuracistoj estas tiaj. Tuj, kiam okazis io drama, nuntempe, ili havigas al oni trankviligilon. Tial vi parolas tiel strange. Sed kia terura okazajxo! Vere, mia kapo turnigxas. Rediru al mi — cxar mi nenion komprenas — kiu sxoforis, kiam la auxto surveturis tiun kompatindan sinjoron?
...
Kion vi diris? La cxefo de la polico direktis mian auxtomobilon?
...
Ne li? La cxefo de la polico ne estis la homo en la auxto, sed la homo, sur kiu la veturilo pasis? Kion? Cxu la mortanto estas la policcxefo? Ho, Johana, ne estas vere, cxu? Ne, ne! Filino mia, kion diable vi faris?
...
Ne vi faris! Sed kiu, kiu do? Kiu sxoforis? Provu paroli pli klare, mi malbone auxdas.
...
Nekonato! Sed kiel vi renkontis tiun nekonaton? Kion? Li petveturis ? Ha jes, kompreneble, li petveturis! Mi tion imagas perfekte. Li staris apud la vojo signante al pasantaj auxtoj, ke li deziras veturon. Kaj vi, simplulino, akceptis lin kaj ...
...
Bela! Li estis tre bela! Jen belega respondo! Johana, cxu vere vi estas sesjara knabino? Tion oni kredus, auxdante vin. Bela! Mi parolos al vi pri beleco kiam vi hejmenvenos! Vi auxdos min, tion mi promesas al vi.
...
Kaj poste vi haltis por enauxtigi alian. Kaj tiu havis botelon da... kion vi diras? Biero, ne brando, biero, cxu? Ha jes! Komence biero. Kaj poste vi trovis brandon! Kie? La sama, cxu? Tiu dua petveturanto diris, ke li havas ankaux brandon, kaj vi... nekredeble! Cxu vi trinkis en la auxto?
...
Ha, felicxe vi havis la ideon halti por trinki. Kion vi...? Tion mi povas imagi, ke la naturo estis tre bela tiuloke. Ho jes, mi facile prezentas al mi enkape la vidajxon: vi en bela naturo kun du beluloj, kaj... Kion vi diris?
...
Nur unu estis bela! Jes, kompreneble. La alia estis nur la homo-kun-biero-kaj-brando. Sed poste, kio okazis?
...
Kompreneble, vi sentis vin necerta pri vi! Kiel povus esti alie, post tiom da trinkado? Kaj do vi petis tiun alian sxofori. Sed versxajne ankaux tiu trinkis tro multe, kaj... Terure! Rakontu do precize, kio okazis, dum li direktis la auxton.
...
Jes. En kiun urbeton vi eniris? Mi ne komprenis la nomon.
...
Ha jes, mi vidas, jes, tie. Kaj tuj post la unuaj domoj estas tiu vojo dekstre, kaj...
...
Kion? Li veturis en la nazon de alia auxto, kiu alvenis, kaj li sukcesis samtempe surveturi piediranton! Kaj tiu estis la policcxefo ! Johana, Johana, mia filino, kiel eblas!
...
Kion? Cxu vi diris, ke viaj du petveturantoj sukcesis forkuri, antaux ol la polico alvenis? Kaj cxu vere neniu ilin haltigis? Cxu oni ne kaptis ilin? Neniu rimarkis! Sed ili estis krimuloj! Almenaux tiu, kiu sxoforis!
...
Sed vi mem, kial vi nenion diris al la homoj tie? Jes, kompreneble, vi estis kelkmomente nekonscia, kaj dum tiu momento ili perdigis sin. Sed... sed... se tiuj du malaperis, tiam la polico neniam kredos, ke ili entute ekzistas! Cxu iu ilin vidis?
...
Ne, kompreneble. Neniu vidis ion ajn. Cxio okazis tro rapide. Tiuj du junulacxoj malaperis for, kaj restis sur la strato vi, plena je brando, mortanta policcxefo, kaj du rompacxitaj, pecigitaj auxtoj. Kaj sur la auxto, el kiu oni vidis vin eliri, kiam vi rekonsciigxis, trovigxas mia numerplato!
...
Se almenaux vi ne estus mia filino, mi povus diri, ke oni sxtelis mian auxton, sed kun vi en gxi...
...
Silentu, mi petas, Johana. Nenion diru plu. Kaj agu tuj. Jen mia koro reagas strange. Mi sentas doloron. Mi petas vin, telefonu al kuracisto, ke li venu tujtuj al mi. Mi... Mi timas, ke nevole, jes ja, tute certe nevole, sed tamen... mi timas, ke vi mortigis du homojn! Ne plu estas aero cxi... cxi tie. M... mi ne p... ne plu po... povas paro...
gxisdatigita je : 2011-01-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :