Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22
ikurso: Lasu min paroli plu - 24a/lasu24.php

Lasu min paroli plu - 24a


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Notice: Undefined variable: nunleciono in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 399

Literaturo amindas, sed tamen...

La terura afero, koncerne Eduardon, estas, ke nur literaturo interesas lin. Cxu vi tion konstatis ? Nur pri literaturo li okupigxas gxisfunde. Mi konstatis tion ankoraux hieraux, kaj mi ne dubas, ke mi rekonstatos gxin morgaux.

Kiam mi renkontis lin hieraux, lia edzino jxus rakontis al mi pri tiu grava problemo koncerne la koston de la domo, kiun ili farigas en la apudurba kamparo. Sxi jxus parolis al mi tre precize pri la monaj malfacilajxoj, kiujn ili renkontis. Multaspekta afero, kiun mi plejparte forgesis. Vi certe jam konstatis, ke mi neniam sentas min hejme, kiam oni prezentas al mi pri-monajn konsiderojn, speciale se parolas la edzino de Eduardo, cxar sxi emas miksi la faktojn. Ne estis facile sekvi sxiajn klarigojn.

Tamen, unu aferon mi perfekte komprenis, nome, ke por ili la situacio farigxas de tago al tago pli serioza. La sxtata institucio, kiu promesis al ili monon — kontraux repago nur post jaroj, je tre kontentigaj kondicxoj — pro mi-ne-scias-kio subite ekdecidis pri novaj kondicxoj, tiel strecxaj, ke ili ne plu povos akcepti. Krome, la onklino, kiu antaux longe promesis, ke kiam sxi mortos, sxia tuta ricxo — grandega, lauxdire — estos por ili, lastminute preferis tute malsaman arangxon kaj decidis doni preskaux cxion al hospitaloj, muzeoj, bibliotekoj kaj similaj institucioj, tiel ke nun, kiam sxi mortis, sxia ricxego transiras al nefamilianoj, kaj Eduardo retrovigxas senigita ankaux je tiu espero solvi la monproblemon.

Sed vi konstatos, se vi renkontos lin, ke tio ne sxajnas tusxi lin. Cxiu alia persono, en similaj kondicxoj, havus gravajn zorgojn. Ne li. Li paroladis al mi dum proksimume du horoj pri nova libro, kiu jxus aperis, kaj pri nova plano prezenti en proksimume dumilpagxa libro la tutan leteraron de iu literatura grandulo, al mi perfekte nekonata.

Cxu vi komprenas tian sintenon? Rimarku, ke tiu sinteno ebligas al li forkuri de la malplacxa realo, protekti sin kontraux doloraj zorgoj, ne studi la fundon de l' problemo. Li tusxos la fundon de malricxeco antaux ol konstati, ke mon-problemo starigxas. Oni cxesas maltrankviligxi, kiam oni forflugas en nerealecajn konsiderojn pri nerealajxoj. Kia metodo! Bona por li, versxajne, sed ne por la edzino. Sxi portas la tutan pezon de la materiaj zorgoj, de kiuj forkuras la literaturama edzo. Cxu vi trovas tion jxusta? Mi ne.

Aliflanke, tia li estas de naskigxo, tia li certe restos gxismorte. Mi dubas, cxu li povus farigxi iom pli praktika, post tiom da jaroj da flugado en la alta spirita aero.

«Mi respektas viajn ideojn», li foje diris al mi, «mi respektas viajn sintenojn kaj preferojn, respektu do miajn. Vi estas materi-ama, mi amas studadon kaj esploradon kaj literaturajn gxojigajxojn. Vi cxesis interesigxi pri libroj tuj, kiam vi eliris el la lernejo. Mi cxesis okupigxi pri sporto tiuepoke. Vi estas fortmuskola kaj korpe bonfunkcianta, sed kun malplena kapo. Mi farigxis sengrasa maldikulo, mi tuj lacigxas, kiam mi faras ian braklaboron, kaj, kvankam mi estas malpeza, mi ecx ne havas la rapidmovecon de tia ulo, kiel vi, sed mia kapo plenas je belajxoj, kaj ili donas sunan koloron al mia vivo, ecx en tempoj de malfacileco».

Nu, bone. Li bele parolas. Eduardo cxiam estis sencxesa parolanto. Li jam montrigxis la plej belvorta el niaj samklasanoj, kiam ni kune lernejis. Sed mi ne cxesas pensi pri lia kompatinda edzino, kies koron mangxetadas zorgoj pri l' morgauxo.

«Kie ni trovos monon?» sxi ripete demandas al si. «De kie diable mono venos? La muroj de nia domo jam komencas malrapide altigxi, sed ni neniam sukcesos pagi gxin. Kaj mi tiom antauxgxojis je la ideo vivi en nia familia domo! Havi hejmon en sia domo, kia bela celo! Sed ni ne realigos gxin. Oni forprenos la domon de ni kaj gxin vendos, cxar ni ne povos pagi. Aux polico venos, arestos nin, kaj oni jxetos nin en malliberejon!»

Sxi troigas, evidente. Sed tamen! Imagu al vi! Sxi timas retrovigxi en malliberejo, kaj li, dume, revas nur pri literaturo kaj dumilpagxaj libroj! Cxu ilia para vivo sukcesos supervivi tian strecxigxon, tian kontrauxecon en la manieroj pensi? Vere, ilia situacio min maltrankviligas.

Mi konstatis, ke sxi multe maldikigxis, kaj ke sxia vizagxo alprenis acxan koloron, nesanan. Tiel sxatinda virineto! Mia koro sxirigxis, kiam mi vidis sxin tiel senhelpa.

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :