Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22
ikurso: Lasu min paroli plu - 23a/lasu23.php

Lasu min paroli plu - 23a


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Notice: Undefined variable: nunleciono in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 399

Sekreta servo

Kial diable mi entirigxis[1] en tiun aferon ? Mi ne estis suficxe singarda. Oni neniam gardas sin suficxe kontraux tiuj dangxeraj decidoj. Fakte, mi ecx ne rimarkis, ke mi ion decidas. Tiuepoke, mi estis simpla soldato. Cxar miaj gepatroj multege vojagxis kaj konstante translokigxis de unu lando al alia, mi lernis diversajn lingvojn. Tute senkonscie, fakte. Knabeto lernas rapide, ecx se nur ludante kun aliaj infanoj, kiam li vivas portempe[2] en lando, kies lingvon li neniam lernis antauxe. Li ecx ne bezonas iradi al la lernejo por kutimigxi al tute nova maniero esprimi sin. Se li allernejas, estas pli bone, sed lerneja instruado ne vere necesas por lerni lingvon. Se oni estas ankoraux tre juna kaj vivas en la koncerna lando. Konstante oni devas uzi la lingvon, ree kaj ree aperas novaj okazoj gxin uzi, en novaj kondicxoj, tiel ke cxiuj vortoj kaj cxio alia enkapigxas ecx sen plej eta fortostrecxo.

Tial mi vere bone scipovis kelkajn lingvojn. Ankaux lingvojn ne tre konatajn nialande. Kaj kiam miaj diablaj cxefoj tion eksciis — oni neniam estas tro diskreta; se mi estus imaginta la sekvojn, mi estus silentinta pri miaj lingvoscioj — jes, kiam miaj cxefoj tion eksciis, ili proponis al mi oficejan laboron: traduki dokumentojn, aux almenaux tiujn legi, kaj mallonge klarigi al ili, pri kio temas en tiuj paperoj.

Nu, mi ne speciale sxatis la soldatan vivon, «la dolcxan vivon», kiel ni tiutempe kromnomis[3] gxin. Porti pezan sakon marsxante tuttage sur sunvarmega vojo, aux kusxi sur akveca tero ludante militon, ne estas por mi la plej tipa tipo de vivo felicxa. Kaj mi auxdis, ke la bonsxanculoj, kiuj militservas oficeje, ricevas multe pli bonajn mangxojn ol tiuj, kiuj fortigas sian korpon kaj lernas la arton ne pensi en cxiutagaj kampaj soldatludoj.

Mi sxatas bone mangxi. Tio estas unu el miaj multaj malfortajxoj. Krome, miaj muskoloj pli rapide lacigxas ol mia kapo, kaj mi estis tiel lacega fine de tiuj liber-aeraj soldattagoj, ke mi sentis, kvazaux mi apenaux vivus plu. Ecx signi per okulo estis tro lacige por mi en tiuj vesperoj.

Mi rakontas cxion cxi por klarigi al vi, kial mi tiel facile entirigxis en la Centron kun granda C. Mi kompreneble petas vian protekton, cxar... Ne. Pri tio pli poste. Min altiris tien la scio, ke mi ne plu lacigos mian korpon gxismorte rolante kiel serpento aux hundo, aux kiel pezeg-portanto, en lokoj maldolcxaj. Miaj kruroj kaj piedoj ne estas speciale belaj — ili ecx estas vere malbelaj, se paroli sincere — sed mi sxatas ilin, cxar ili cxiam servis min amike, kaj la «dolcxa vivo» de simpla soldato pli kaj pli eluzis[4] ilin, tiel ke mi sentis min igxanta iom pli malalta cxiutage.

Cetere, mia tuta korpo eluzigxis. Mi jam ne havis multe da graso antaux ol komenci, sed tiu malmulto perdigxis en la unuaj semajnoj. Oni provis kredigi al mi, ke per tia konstanta funkciado je sia plej alta povo mia korpo farigxos cxiurilate fortega, sanega kaj multopova — «Vi estas Davidoj, mi faros Goljatoj el vi», diris unu el niaj suferigistoj, forgesante, kun la tipa senkapa funkciado de la militistaro, ke el tiuj du karuloj, Goljato montrigxis la perdinto — sed mi havis fortajn dubojn pri miaj sxancoj sukcesi. Laux ilia agmaniero, ecx se ilia celo sincere estis nin fortigi, sxajnis al mi, ke la sxancoj perdi la vivon kaj la malmultan sagxon, kiun ni junuloj havis, estis multe pli grandaj ol la sxancoj realigi ilian celon: fari supervirojn el ni.

Kompare kun tiu Goljatigo, sidi en komforta oficejo tradukante paperon post papero sxajnis al mi celo plej dezirinda. Kiam oni faris al mi tiucelan proponon, mi ne forjxetis gxin. Kiel mi jxus diris, mi ne estas superhomo, kaj en similaj kondicxoj por nee respondi necesus superhoman forton.

Mi neniam estis speciale sindonema. Mi cxiam celis pli protekti mian sanon kaj kontentigi mian emon bone vivi ol doni min al la Patrolando. Tute ne estis certe, cetere, ke mi estos malpli patrolandama en oficejo ol en la kampoj kaj montoj.

Mi do alvenis en la Centron. Mi tute ne sciis, pri kio temas. Oni igis min promesi, ke mi plene gardos la sekretojn pri cxio, kion mi vidos, auxdos, tusxos aux iamaniere sentos tie, kaj cxar tiuj realistoj ne kredas je simpla promesado, tuj kiam mi promesis, ili klarigis al mi, kiel rapide mi malaperus[5] el cxi tiu vivo — tiel diskrete, ke ecx la polico ne starigos al si demandojn — se sxance mi ion dirus pri la Centro kaj tio, kion gxi faras.

Traduki per si mem ne estas tia agado, kia portas vin al plejsupro de felicxo, sed almenaux la dokumentoj estis interesaj. Mi cxiam multe interesigxis pri cxio, kio okazas sur la Tero, kaj tiuj raportoj aux aliaj skribajxoj min interesis. Ni tradukis plej strangajn paperojn, fojfoje ecx leterojn senditajn de soldatfamilio el «malamika» lando al militservanto, do plenaj je informoj pri la vivo en la devenloko, kaj kaptitaj la-diablo-scias-kiel.

Sed poste... Ne. Mi ne povas rakonti. Mi bezonas protekton, pli bonan protekton kontraux ili. Ili estas tiel dangxeraj. Aux cxu tion mi imagas ? Ne. Ili estas grandpovaj. Ili estas kvazaux sxtato en la sxtato. La malnova timo plu kusxas malsupre en mia koro. Kaj tamen mi devus rakonti. Se ne por via plezuro, almenaux por la sano de mia kapo kaj de mia korpo, laca plu porti cxion cxi neniam parolante pri gxi. Cxu gardi sekretojn tutvive estas eble al ne-superhomo ? Cxiam gardi multe da gravegaj sekretoj estas konstanta strecxo, kaj tiu strecxo estas malpli kaj malpli elportebla. Ecx kiam la sekretoj estas ridindaj.

Kaj mult-aspekte, la vivo en la Centro estis ridiga. Aux ridinda. Tiuj homoj prenis sin tiel serioze ! La ideo partopreni en kasxa, subtera, subsuprajxa milito tutmonda naskis en ili senton pri graveco, kiu fojfoje perdigis al ili la kapon.

Krome, ni tie vivis en konstanta strecxigxo. Kaj ridi montrigxis bona rimedo por gardi nin kontraux la dangxeraj sekvoj de tiu cxiam strecxa atmosfero.

Foje... Se vi scius... Vi ridegos, kiam vi ekscios. Foje, unu el tiuj spion-cxefoj — li nomigxis Alb...

Ho ! Kio okazas al mi ? Tra la fenestro, iu ekjxetis... mi svenas, mi svenas... Kapo turnigxas. Rigardu: en la koron gxi enigxis, gxi tenigxas tute firme... tiu afereto... Mortiga substanco... Kial vi malfermis la fenestron ? Kial vi igis min stari apud gxi ? Cxu vi... ? Haaaaa !

Notoj :

  1. En-tir-igx-i.
  2. Portempe : por iu tempo, dum iu tempo, dum iu dauxro.
  3. Krom-nomi : doni kroman, anstatauxan nomon.
  4. Eluzi : malbonigi aux malgrandigi per longa uzado.
  5. En la originalo : malaperos (preseraro). Ne temas pri futuro en pasinteco, sed pri vera kondicionalo (vidu la postan "se mi dirus").

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :