Kara Amikino,
Mi ne konas vin, sed vi permesos, cxu ne?, ke mi nomu vin amikino. Mi ne scias, kiel danki vin. Via letero estas por mi tiel neatendita belajxo, ke mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentas. Gxi estis korvarmiga. Kaj mi starigas al mi multajn demandojn: Kiel vi eksciis pri mi? Kiu pri mi parolis al vi? Kiel eblas, ke vi havis tiun ideon ekrilati kun mi letere? Kiu ajn intervenis por rilatigi vin kun mi, mi tiun plej sincere dankas.
Jes, kiel vi diras en via letero — kaj mi gratulas vin pro via realeca imagpovo — vivo en malliberejo ne estas facila. Tiuj, kiuj estas plene liberaj, ne konas la valoron de libereco. Libereco similas al sano. Oni ekkonscias gxian havindecon nur post kiam oni perdis gxin. Cxu vi konas la komencon de «Sinjoro Tadeo» de Mickiewicz[1]?
Litvo[2]! Patrujo[3] mia, simila al sano,
Vian grandan valoron ekkonas litvano
Vin perdinte...
Nu, tion saman mi povas diri pri libereco.
Pri mangxoj kaj similaj aferoj mi ne tro povus plendi. Ni ne estas en granda, ricxula hotelo, kompreneble, sed tiuj aspektoj de nia vivo estas akcepteblaj. Kio apenaux estas eltenebla[4], tio estas la manko de libereco. Ne povi eliri. Ne povi viziti magazenojn. Neniam povi decidi pri siaj movoj. Ne promeni en naturo. Ne vidi domojn, urbon, kampojn. Scii, ke antaux longe ne estos libertempo, ne estos ebleco vojagxi al maro aux montoj. Tio estas... kiel mi povus diri? Ne ekzistas vorto por klarigi tion... tio estas subiga. Subfaliga. Cxu vi komprenas?
La alia terura afero, por viroj, en la malliberejoj de cxi tiu lando, estas la manko de virinoj. Vi ne imagas, kiom mankas virinoj al ni. Ne nur por para amo aux por plezuro korpa. Sed nur vidi virinon, auxdi inan vocxon, rigardi la belecon kaj dolcxecon de ina persono! Tiu neebleco estas terura manko por ni.
Estas cxi tie kelkaj junuloj kun bela vizagxo kaj korpo maldika. Se vi scius, kiel oni rigardas ilin! Kaj ne temas nur pri rigardoj, kompreneble. Cxu vi trovas min acxa, cxar mi priparolas tiajn aferojn? Pardonu min. Ili estas parto de nia realo cxi tie, kaj la afero estas perfekte komprenebla en mondo, kie virinoj tute forestas.
La fakto, ke la propono intersxangxi leterojn kun kompatinda malliberulo venis de virino, igis la aferon ecx pli kor-altiga al mi. Cxu vi komprenas mian esprimon? «Kor-altiga»: per tio, mi volas diri, ke mi sentas, kvazaux mia koro estus pli bela, pli granda, pli sana, nu, pli alta, tio estas, en pli bona pozicio.
Jes, la ideo, ke iu nekonata virino pensas pri mi, deziras skribi al mi, ecx sciante, ke mi malbonagis, tio estas placxe varmiga al mia koro. Se vi scius, kiel sola mi estas!
Amikojn oni trovas mem, cxu ne?, kaj ili estas grava parto de la vivo. Oni decidas mem, ke kun tiu aux alia persono oni ekrilatos amike. Sed cxi tie estas neniu amiko, neniu persono estas kun ni, cxar ni decidis esti kune. Tio estas terura. Ecx la anoj de la bando, kiuj estis arestitaj kun mi, tute ne estas amikoj. Nur kunlaborantoj. Acxaj kunkrimuloj, fakte.
Cxu eble ni igxos geamikoj? Mi tion esperas. Sed eble tio estas troa. Mi ne rajtas esperi tion. Kiel vi amikus al mi, kiu mem metis min ekster la normalan vivon?
Pardonu min, se mi diras al vi aferojn, kiuj ne placxas. Mi sentas min gxenata. Mi ne scias, kion skribi, kaj mi estas tiel kontenta skribi, pensi pri vi, imagi vin. Cxu vi bonvolos sendi al mi foton de vi? Vi igas min malpli sola. Vi venas aldoni al la cxi-tiea nenormala, soldateca atmosfero ion virinecan, kion gxi vere bezonas.
Nun mi devas halti. Mi tre strecxe atendas vian respondon.
Via sincera amiko malliberulo,
Pauxlo
gxisdatigita je : 2011-01-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :