Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22

Notice: Undefined index: style in /arthur/sites/ikurso/dev/pagxkapo.inc.php on line 25
ikurso: Lasu min paroli plu - 21a/lasu22.php

Lasu min paroli plu - 21a


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Notice: Undefined variable: nunleciono in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 399

Ek al fora insulo!

Mi saltas pro gxojo, mi dancas pro gxojo, mi eksplodas per rido pro gxojo. Estas arangxite: mi forvojagxos. Hieraux jam mi ricevis antauxan sciigon, ke versxajne mia espero realigxos. La cxefoj bezonis iun, sed mi timis, ke ili preferos Petron. Petro estas pli sxatata, gxenerale, en la oficejo. Li estas pli laborema ol mi, tio estas fakto. Sed ili bezonis lin por alia tasko, pli malfacila ol cxi tiu.

Mia tasko estos suficxe simpla. Nur mi estu tre firma en la diskutoj, ili diris. Esti firma ne prezentas problemon al mi, felicxe. Mia firmeco estas konata de la tuta oficistaro kaj de niaj auxtoritatoj. Kiam mi decidis diri «ne», mi diras «ne», kiom ajn oni provas sxangxi mian pozicion. Mi firme tenas mian pozicion. Tial ili fidas min cxi-okaze. Ili scias, ke mi agos laux iliaj interesoj. Oni fojfoje plendas pri mia obstineco. Nu, cxi-foje gxi servos al bona celo. Oni ne sukcesos min movi. Kaj tian homon ili deziris sendi, homon, kiun oni ne movos de la pozicio, kiun li promesis teni.

Mi do forvojagxos. Unue aviadile. Poste sxipe. Mi antauxgxojas sxipi. Al aviadiloj mi ne havas specialan sxaton. Mi ne malsxatas flugi aviadile; mi tre sxatas vojagxi, do kial mi plendus, se miaj cxefoj sendas min malproksimen aviadile? Sed sxipon mi antauxgxojas. Mi neniam sxipis sur vera granda maro. Oni diris al mi, ke tio estas tre malstrecxa. Kaj oni povas movi sin. Gxuste tio min gxenas en aviadiloj. Estas tre malmulte da ebleco por movigxi. Kaj verdire mi estas tre movigxema. Se mi ne povas movi miajn krurojn, iom promeni, iri de loko al loko, mi perdas la kapon. Mi, pri kiu oni tiel ofte diras, ke «mi havas la kapon sur la gxusta loko»! Prave, se almenaux oni permesas al mi movigxi.

Do ne gravas, ke mi devos uzi aviadilon dum parto de la vojagxo. Sed mi iras al insulo, kien oni ne povas flugi, tial ili pagas al mi, ne nur la aviadilan vojagxon, sed ankaux la sxipan. Blua maro senfina! La placxa dancado de la sxipo! Afablaj kunuloj, kiuj ridetas la tutan tempon, cxar ili sentas sin felicxaj, ke ili vojagxas de insulo al insulo. Ha, la sento de senfina libereco!

Kaj la penso, ke tiuj aliaj vojagxantoj certe pagis multe da mono por sxipi en la insularon, dum mi iras por mia laboro, por ecx ne malfacila laboro, nur cxar bonsxance mi scias la bezonatan lingvon, kaj cxar mi estas konata kiel firma persono, tiu penso — ke la aliaj pagas mem, kaj mi ne — estas plej plezuriga.

Hodiaux mi ricevis la biletojn. Aviadila bileto estas tute banala. Mi jam havis kelkajn en mia vivo. Sed sxipbileton mi neniam tenis en miaj manoj, kaj la tusxo de gxi naskas en mi plej placxan plezuron.

Kompreneble, la amikoj tuj rimarkis mian gxojon, kaj ne hezitis gxin alsalti. «Vi prikantas la bele bluan maron kaj la ricxajn kunsxipulojn», ili diris, «kaj kiam vi trovigxos surloke, la maro estos brune verdacxa, aux nigracxa, la movigxo de la sxipo igos vin malsana, kaj la ricxaj vojagxantoj estos nur bando da aventuruloj, kiuj konstante gxenos vin».

Mi multe ridis auxskultante ilin. Ili ne povis agi alimaniere. Cxiu el ili sxatus okupi mian lokon, kaj per siaj senkuragxigaj vortoj ili esprimis tiun senton, ke tro bonsxanca estas mi. Sed ili ankaux sxatas min, ili estas bonaj amikoj, kaj ili amike ridis pri mia troa imagado. «La realo estos alia», ili ripetis. Nu, bone, ecx se gxi estos alia, mi akceptos gxin. Mi ne timas sxipmalsanon aux verdacxan multemovan maron. Mi ecx ne timas aventuremajn kunvojagxantojn.

Mi deziris iri al tiu insulo, mi subkomprenigis al miaj cxefoj, ke mi estas la gxusta persono tiurilate, mi agis lauxcele, uzante la gxustajn rimedojn, mi trovis solvon al cxiuj problemoj — aux pseuxdoproblemoj — kaj respondon al cxiu demando, mi agis laux mia obstina, firma maniero, kiel kutime, kaj mi sukcesis venigi ilin al la dezirata decido.

Granda vojagxo baldaux komencigxos. Morgaux mi devos vizitadi la cxefajn magazenojn de la urbo, cxar multon ankoraux necesas acxeti. Cxiam mankas aferoj, kiam oni preparas grandan vojagxon al malproksima loko.

Ne estas facile decidi pri la vestoj. Kelkfoje la vetero estas malvarma tie, sed gxenerale gxi estas bela kaj placxa. Cxu preni serioze la opiniojn, ke necesas antauxvidi malvarman veteron kaj kunpreni vestojn laux tiu ebleco? Aux cxu ili sennecese aldonos pezon al la jam suficxa pezo de la aferoj, kiujn mi kunportos?

Oni diris, ke kelkaj kavernoj estas vizitindaj, cxar la naturo en ili alprenis plej strangan aspekton, vere vidindan. Ne ekzistas io simila aliloke. Eble do estus sagxe kunpreni varmajn vestojn. Kavernoj cxiam estas malsekaj kaj malvarmaj. Se krome la vetero ne montrigxos plej bela...

Jes, la preparado de vojagxo ne estas cxiurilate facila, sed tamen gxi estas interesa. Cxar oni jam antauxvojagxas en-image.

Multekostajn aferojn mi ne kunprenos. Oni devas konsideri la riskon de sxtelo aux perdo. Mi ne sxatas multekostajn aferojn. Kaj eble mi povos acxeti tie, surloke. Mi devos informigxi pri la vivkostoj tieaj. Eble varmaj vestoj ne kostas multe kaj facile acxeteblas. Se jes, tio solvus la problemon.

Estas ankaux montoj, kiujn oni vizitu. Supre de monto, gxenerale, la temperaturo estas malalta. Sed cxu mi iros supren? Cxu valoros la lacigxon? Oni facile lacigxas marsxante supren en montaro. Eble oni povas veturi gxis la supro de la plej belaj montoj. Sed ecx veture, oni malvarmigxas. Nu, mi vidos. Se estas tro multekoste por acxeti varmajn vestojn, mi ne acxetos ilin.

La Oficejo pagas al mi la vojagxon, gxi pagas la restadon en tre bona hotelo, gxi pagas kelkajn aliajn hotelajn tranoktadojn en tiu aux alia lando survoje, mi tamen ne povus atendi, ke gxi krome pagos miajn vestojn! Se mi bezonos varmajn vestojn por iri al la montosuproj, kaj trovos ilin tro multekostaj, mi decidos pri io alia. Mi ne iros al la montosuproj kaj trovos aliajn vidindajxojn. Ili ne mankas, oni diris al mi.

Mi skribos al mia familio. Ankaux pri tio mi antauxgxojas. Mi sxategas skribi por rakonti miajn aventurojn. Tiam mi sentas min en tre proksima rilato kun cxiuj familianoj. Estas felicxo havi grandan familion. Multaj ne samopinias, sed al mi tio placxas. Mi skribos al miaj gepatroj, al la gefratoj, kompreneble, sed ankaux al onkloj kaj onklinoj, kaj al iliaj gefiloj, kaj, krom ili, al la amikoj. Mi pasigos multajn noktojn leterskribante. Mi scias, ke cxiu tre gxojos ricevi novajxojn de mi.

Multaj personoj trovus stranga mian deziron pasigi la vesperojn kaj noktojn en hotelcxambro, skribante leteron post letero al tuta aro da familianoj, kaj al la tuta amikaro, dum mi povus viziti la dancejojn, ludejojn, teatrojn aux aliajn lokojn. La diablo eble scias, kiom da ejoj ekzistas nur por kapti la monon de la eksterlandanoj. Vojagxantoj ofte estas monperdemaj. Eble ili estas ricxaj kaj vojagxas per sia mono. Sed mi vojagxos en tute aliaj kondicxoj, cxar nur per la mono de la Oficejo. Do mi ne iros danci kun nekonataj lokanoj, aux rigardi solece teatrajxon. Mi restos enhotele kaj skribos al miaj cent familianoj.

Kia vivo! Kia felicxo! Kia plezuro! Mi apenaux eltenas la strecxon atendi gxis venos la Tago de la Granda Forveturo. Oni diris, ke estas kelkaj malsanoj tie, pri kiuj oni devas sin gardi. Nu, mi informigxos. Mia familia kuracisto certe povos diri al mi, cxu iu aux alia faro estas deviga, aux ecx simple farinda, kiel rimedo antauxgardi la sanon. Mi forte deziras ne malsanigxi tie. Mi ne sxatus restadi longe en malsanulejo fore de la tuta familio kaj amikaro. Mi kompreneble amikigxus kun lokanoj, se mi devus longe resti tie, sed se tio ne estas necesa, mi preferas ne.

Diable! Kiel rapide la tempo pasas! Jam estas preskaux la kvina kaj duono. Tereza baldaux alvenos, kaj mi ankoraux nenion preparis. Kaj mi promesis al sxi pomkukon kaj mian specialan fruktosukan trinkajxon. Ek, al la laboro! Mi povas pensi pri mia vojagxo ankaux preparante la mangxon.

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :