Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22
ikurso: Lasu min paroli plu - 21b/lasu21b.php

Lasu min paroli plu - 21b


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Notice: Undefined variable: nunleciono in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 399

Adiaux lando amata!

Adiaux, lando de mia naskigxo ! Mi forveturas. Mi ne plu mangxos viajn sensimilajn kolbasojn. Ne plu okazos, ke mi forgesos la zorgojn, perdante iom post iom la konscion pro via tro forta brando, kaj pro viaj troaj trinkotradicioj.

Mi ne plu legos viajn librojn multvalorajn. Mi ne plu banigxos en via kolora sed harmonia atmosfero. Mi ne plu sentos la dolcxecon de via religia vivo, cxeestanta en cxiu urbo, en cxiu kampo, en cxiu domo, en cxiu plej malgrava, forperdita anguleto de la lando. Mi ne plu auxdos la kriojn de viaj vendistoj, la plendojn de la acxetantoj, la diskutojn pri la vera valoro de tio kaj tio cxi. Mi ne plu vizitos la kunvenojn de la kantosocieto, kaj via muziko ne plu auxdeblos, kiam mi promenos de strato al strato en la granda novmonda urbego, kien mi nun veturos kaj kie mi sentos min perdita, plia senvalora numero en mondo de senvaloraj numeroj.

Adiaux, lando de mia juneco! Cxi tie mi naskigxis, cxi tie mi vivis infanecon, cxi tie mi ekkonis mian unuan amon, cxi tie mi suferis.

Cxu mi suferas nun? Strange, mi ne povas respondi. Mi scias, ke mi forflugas al nehoma mondo, al lando timiga, kie mono valoras pli ol sentoj, scioj pli ol amo, kaj laboro pli ol ludo. Ili tie altvalorigas pensadon, ne kantadon, amiko diris al mi, kaj li sciis, cxar li tie estis studento. Mi scias, kion mi forlasas. Mi ne scias, kio atendas min, tie transe.

Lastfoje mi rigardas vin, mia popolo! Homoj surstrataj, miaj samlandanoj, mi rigardas vin nun per novaj okuloj. Kiel kolore vi estas vestitaj, kiel gxoje vi alparolas unu la alian, kiel vive vi cxiuj aspektas! En tiu lando de laktotrinkantoj, kie mi baldaux ekvivos, cxio estas senkolora, kaj la bruoj pli esprimas furiozon ol felicxon, laux tio, kion mi auxdis.

Sxtelistoj multas cxi tie, sed ankaux tie, cxu ne?, kvankam lauxdire ili ne agas same. Tie estas instruitaj sxtelistoj, kiuj vizitadas la lernejojn dum longaj jaroj kaj scias funkciigi sian kapon. Cxe ni, sxtelisto agas sxance, per rapida faro tute simpla, gxenerale sukcesas, fojfoje kaptigxas, nu, cxiuj ridas, neniam estas dramo. Nur momento en la vivo. Kaj cxiuj komprenas malricxecon. Tie sxtelistoj havas planojn. Ili planas siajn agadojn. Ili ecx grupigxas multhome kaj kunordigas la laboron. Imagu al vi! Tie transe, sxtelistoj nomas sian okupon «laboro»! Kia stranga maniero arangxi sian vivon! Se sxteli estas labori, kial ne simple honeste labori?

Adiaux, sxtelistoj mialandaj! Kaj adiaux ankaux al vi, sxtelema sxtato! Vi tro malsatas je la mono de l' landanoj. Oni diris, ke tie almenaux la sxtato estas honesta, aux preskaux honesta. Ni diru: «suficxe honesta». Almenaux, laux miaj informoj, sxajnas, ke la cxefa celo de la sxtatfunkciuloj tie estas io alia ol plenigi siajn posxojn per la sxtatana mono. Ne cxe ni. Adiaux sxtatoficistoj diverstipaj, altaj kaj malaltaj, junaj kaj maljunaj! Mi lasas vin al via tutlanda sxtelplanado kaj al via subtabla enmanigo de tiom kaj tiom da ricxo, kiu devus servi al la felicxo de l' popolo, ne al tio, ke vi pligrasigxu.

Adiaux, patrolanda kamparo! Mi naskigxis cxe vi, ho kampoj maldolcxaj, kaj mi scias, pro kio vi maldolcxas. Min naskis vi, kamparanoj, kaj mi vidis vian suferon, vian nelacigeblan laboradon, sed ankaux vian nemortigeblan povon estigi ridon kaj kantadi cxe plej acxaj vivkondicxoj.

Adiaux, fantomoj, kiujn la montoj naskas cxi-lande! Oni ne kredas je vi tie, kien mi iras. Oni kredas je scienco kaj je «esploroj plene dokumentitaj». Kaj vi, fantomoj, ridas super la sciencaj esploroj, kiuj neniam kaptas vin. Kaj pro vi, «ili» ne komprenas nin. Kiel tiuj homoj povus kompreni popolon, kiu meze de scienca laboro, sentas, ke fantomo cxeestas, kaj rimarkas ridete, ke li kredas pli je l' fantomo ol je l' laboro farata? Jes, mi adiauxas vin, fantomoj, kiuj teruris mian infanecon, kaj tro emis min sekvi ien ajn. Mi forfugxas al senfantoma lando, kaj vivos fine vivon liberan je via gxena cxiama enmiksigxo.

Adiaux, naskigxlando mia! Neniu iam ajn, ie ajn, sukcesis kopii viajn artojn, viajn tradiciojn, vian atmosferon. Nenie troveblas same pura aero, same mangxindaj fruktoj, same veraj amikoj. Vi estas sensimila lando, la plej sxatinda lando en la mondo, la lando de mia naskigxo.

Kaj tamen mi felicxe forveturas.

Min persekutis via polico. Min gxenis via cxiama bezono kontroli, kion mi faras, kion mi diras, kiu min vizitas, kiun mi vizitas, kaj tiom da aliaj detaloj pri mia vivo. Vi tro zorgas pri viaj sxtatanoj. Vi tro okupigxas pri la landanaro. Kaj via celo, ho sxtato, ne estas, ke ni vivu felicxe, sed ke vi direktadu cxiun kaj cxion cxi-lande.

Kiel liber-ama homo povus elporti tian situacion? Kiel oni povas havi dignecon en tiaj kondicxoj? Cxu vi ne komprenis, kiom digneco valoras por homo, kiom gxi necesas, kiom ni bezonas gxin?

Adiaux, naskigxlanda polico, scivolema, kontrolema, komfort-ama polico ! Mi forflugas por cxiam. Multo mankos al mi. Mankos la koloroj, la muziko, la kantoj. Mankos mialingvaj libroj, kiujn mi ne povos tie fore ricevi. Mankos la vizagxoj, la vocxoj, la ridoj.

Sed al mi almenaux, ho sxtata polico, certe ne mankos vi.

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :