Rigardu! Cxi tie mi naskigxis. Cxu ne bela loko? Mi dubas, cxu ekzistas io simila aliloke en la mondo. Cxu la montoj ne estas nekredeble belaj? Cxu vi konas pli mirindan vidajxon? Rigardu la urbeton, kun gxiaj malnovaj domoj kaj gxiaj mallargxaj stratoj, kiuj turnigxas serpente, cxu vi ie ajn vidis ion similan? Rigardu tiujn malnovajn sxtonmurojn. Ne ofte oni ankoraux vidas tiel perfektan urbomuregon. La tuta urbo estas plena je trezoroj multjarcentaj. Mi dubas, cxu ilia valoro estas konata. Sed certe gxi estas tre alta.
La urbodomo[1] estas mirinda artajxo. Vi certe jam vidis fotojn de gxi, cxu ne? Multaj venas al cxi tiu urbeto nur por rigardi la urbodomon kaj foti gxin. Se vi havas bonan fotoaparaton, ni iros tien, kaj mi indikos al vi, de kiu angulo gxi aspektas plej bele.
Fakte, multaj el tiuj mallargxaj stratoj ne estas tre puraj, sed tio ne gxenos vin, cxu?
Mia frato volas fari libron pri nia naskigxurbo. Li ankoraux vivas cxi tie. Mi foriris antaux longe, tuj post kiam niaj gepatroj mortis kaj oni vendis la magazenon. Sed mia frato restis plu.
Cxu vi sentas la harmonion de cxi tiu loko? Bedauxrinde, la suno ankoraux ne montrigxis, cxar la lumo nun ne estas tute kontentiga por foti.
Via fratino foje venis cxi tien, cxu ne? Sxi venis kun iu muzika societo, se mi bone memoras. Mi tre sxatas vian fratinon, vian plej junan fratinon, almenaux. La alian mi ne konas. Sed via plej juna fratino estas tre kara al mi. Sxi estas tiel dolcxa! Dolcxa, harmonia vizagxo, kaj belega vocxo. Ne mirige, ke sxi ludas muzikon. Estas bedauxrinde, ke sxi estas tiel... kiel diri?... ne timema, sed... ne-sinmontrema. Sxi parolas tiel mallauxte, ke oni sentas, kvazaux sxi timus, ke oni rimarkos sxian cxeeston. Kial bela knabino kiel sxi timas, se oni rigardas sxin?
Via fratino lernis muzikon eksterlande, cxu ne? Mi ne memoras, en kiu lando. Kaj sxi iris al multaj diversaj landoj dank' al sia muziko. Devas esti placxe, kaj interese, iri de lando al lando kun muzikistaro. Sed eble tiu cxiama translokigxo estas laciga.
Nun, se vi havas ankoraux tempon, mi kondukos vin al la alia flanko de la urbo. Multaj malnovaj domoj estas vidindaj tiuflanke. Cxi-flanke estas bone por havi plenan ideon pri la urbo, cxar ni trovigxas suficxe alte por havi bonan rigardon al la tuto. Sed estas malpli da vidindajxoj cxi-flanke. La plej vidindaj aferoj trovigxas trans tiu largxa strato, kiun vi vidas dekstre. Tie ja komencigxas la malnova urbo.
Cxu vi scias, ke oni dauxre esploras sercxe al malnovajxoj cxi-urbe? Sub la monteto, sur kiu ni staras, oni trovis multajn valorajn objektojn.
La historiistoj ne interkonsentas inter si pri diversaj aspektoj de la urba historio. Sed oni malkovris postrestajxojn el muroj kaj domoj cxi tie ene de la monteto. Oni ecx trovis meblojn, laborilojn kaj diversajn objektojn, ekzemple pecojn de boteloj, tie cxi, precize sub la loko, kie ni nun staras.
Oni kredas, ke dum persekutoj, homoj venis vivi cxi tie sube. Antaux kelkaj jarcentoj, la sxtato persekutis multajn pro ilia religio. Se la afero interesas vin, mi donos al vi libron pri tiu persekutado. Teruraj aferoj okazis. Homa vivo ne plu havis valoron por la tiuepokaj auxtoritatoj. Ili mortigis kaj suferigis homojn sen ecx plej eta kortusxo. La popolo terure suferis.
Nu, tiel estas la vivo, cxu ne? Ekzistas personoj, kiuj bedauxras la malnovan tempon, la pasintajn epokojn. Mi ne. La vivo estas pli bona nun, almenaux por ni cxi tie, cxar ni scias, ke en la resto de la mondo homa persono ne cxiam estas konsiderata kiel la valora estajxo, kiu gxi estas, aux devus esti, laux mia opinio.
Cxu vi suficxe rigardis la vidajxon? Bone. Ni do povas iri al la alia flanko, kie ni povos vidi de proksime tiujn malnovajn domojn. Venu. Mi kondukos vin. Mi estas certa, ke tiu malnova urbo ege placxos al vi.
gxisdatigita je : 2011-01-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :