Auxskultu, mi tamen sxatus scii, kion vi celas finfine. Kio estas via celo ? Vi staris trans la pordo, kaj vi auxskultis, cxu ne ? Vi subauxskultis[1], kiel oni diras. Mi ne dubas, ke interesas vin scii, kiu estas kun mi, kaj pri kio ni parolas. Sed en cxi tiu laboro, en kiu vi kun-agas kun mi, via sinteno estas neallasebla. Iom da digno, mi petas.
Oni subdiris[2] al mi, ke vi transiris al niaj malamikoj. Mi tion ne volis kredi. Kiam vi gxojsaltis vidante min reveni, mi kredis je vi. Kiam vi kisis min kvazaux amoplene, mi kredis je vi. Kaj cxu vi memoras tiun fojon, kiam vi ploris kaj ploris, cxar mi jxus tenis min iom malafable ? Mi estis laca kaj jxus agis malgxentile. Pro laceco oni kelkfoje agas, kiel oni devus ne agi. Aux pro troa zorgado. Nu, mi agis malbone kaj mia sinteno ne estis pravigebla. Kaj vi ploris. Jes, tiun tagon, kiam vi ploris, mi kredis je vi.
Sed nun, jam la trian fojon mi trovas vin subauxskultanta cxe la pordo de mia oficejo. Mi bezonas koni vian celon. Kion do vi celas ? Vi tion neniam faris antauxe. Ne temas do pri simpla persona scivolemo. Se vi estus nature scivolema, mi estus rimarkinta tion jam delonge. Ne. Cxiam mi sxatis vian diskretan sintenon. Kiuj ajn la kondicxoj, en kiuj mi igis vin labori, vi tenis vin plej diskrete.
Kaj nun, subite, gxuste en tempo, kiam diversaj raportacxoj alvenas al mi koncerne vin, kiam oni provas subkomprenigi al mi, ke eble mi devus dubi vian honestecon, jen vi komencas subauxskulti. Vi tamen subskribis[3] promeson cxiam gardi la interesojn de cxi tiu oficejo. Vi scias, ke ni havas malamikojn, kiuj sercxas cxiaspecajn informojn pri niaj esploroj, kaj kiuj suficxe ricxas por havigi multe da mono al tiu, kiu transdonus al ili interesajn sciojn pri ni. Cxu al ili vi transiris ? Cxu vi forlasis nin, kvankam vi skribe promesis kaj mem subskribis vian promeson ? Kvankam vi — laux via diro — amas min ?
Via onklo Johano foje alvenis senbrue por viziti nin kaj diris al mi, ke li vidis vin rigardi tra la seruro de mia oficejo. Kia sinteno ! Alian fojon, kiam mia fratino, pasante tra nia urbo, ankaux venis nin viziti, vi eksaltis en la koridoro, kiam sxi subite ekaperis apud vi. Sxi ne vidis, kion vi faras, sed sxi raportis al mi la aferon, cxar sxi tre miris pri via reago al sxia alveno. Sxi tre precize rimarkis vian salteton. Vi eksaltetis, kiel oni faras, kiam io tute neatendita — kaj malplacxa, aux dangxera — subite prezentigxas. Mirige, cxu ne ?
En mia raporto al niaj cxefoj, mi prezentis la tutan situacion. Mi montris, kiel dangxera gxi estas por ni. Mi proponis diversajn agadojn, kiuj, miaopinie, ebligus savi preskaux cxion. Ni devos strecxi niajn fortojn, sed ni havas multajn sxancojn sukcesi, se ni agos tuj. Tamen unu kondicxo gravegas: sekreteco. Sekreteco estas plene necesa cxi-afere, se ni volas, ke niaj fortostrecxoj ebligu al ni realigi nian celon.
Sed cxio sxangxigxis pro via subauxskultado. Mi ne dubas, ke vi eksciis nenion gravan cxi-foje. Kiom ajn vi strecxis vian auxskultpovon, vi ne povis plene auxdi, kaj — cxefe — vi ne povis kompreni, kio dirigxas trans tiu pordo. Fakte, via celo ne estas realigebla, cxar mankas al vi tro da informoj.
Mi travivis multajn aventurojn en la vivo. Mi elportis malfacilajxojn, dangxeron, malfelicxon, kun cxiam sekaj okuloj. Sed nun mi emus plori kiel knabeto.
Mi sentas ploremon, cxar mi fidis al virino, kaj sxi montris sin ne plu inda je mia fido. Mi sentas ploremon, cxar la virino, kiun mi fidis, estis mia amatino, kaj sxia apud-esto min per gxojo plenigis. Kunlabori kun sxi estis mia felicxo. Scii, ke en cxiu risko, jen sxi estas apud mi, kaj min subtenas, tio iom post iom igxis la devenejo de mia forto.
Kaj nun, iom post iom, mi komprenetis, ke sxi ne estas fidinda, ke sxi transiris al la malamika flanko, kaj ke mi devas gardi min.
Jes, mi apenaux povas min deteni de plorado, cxar mi ankoraux amas sxin. Mi ankoraux amas vin, Klara, sed eble ne por longe. Via malveremo tusxas min tro suferige. Gxi alsaltas min, kaj mi sentas, ke dangxera furiozeco min pli kaj pli kaptas. Ne. Ne movigxu ! Restu cxi tie. Apud mi.
Vi cxiam deziris apud-esti, cxu ne ? Via sola celo, kiam vi ekvidis min unuafoje, estis tutvive proksimi al mi. Tiel vi vin esprimis. Tutvive !
Cxu vi sciis jam dekomence, ke iun tagon vi vendos miajn sekretojn ? Aux cxu ili sukcesis kapti vin en siajn dubajn agadojn nur poste ? Cxu vi estis sincera komence, kaj transiris al ili ? Aux cxu neniam okazis transiro, cxar jam de la unua tago vi konis vian celon: ensxteligxi cxi tien kiel oficistino, labori perfekte, iom post iom havigi al vi la plenan fidon de la cxefo, lauxcele agi por ke li enamigxu, sxajnigi amon al li, kaj uzi tiun belegan situacion por transdonadi informojn ? Kiel serpento vi envenis nian esplorcentron, kiel serpento deziranta mortigi, sed atenta, ke oni ne vidu gxin...
Antauxe mi diris, ke komence vi sen ia dubo amis min. Nun mi pli kaj pli dubas tiun opinion. Nun pli kaj pli la tuta afero prezentigxas klare al miaj okuloj. En mian koron vi enigxis kiel sxtelisto en domon, por kapti...
Kaj mi lasis vin agi ! Mi enlasis vin en mian hejmon, en mian oficejon, en miajn brakojn, en mian koron ! Kaj vi sxajnigis vin felicxa ! Vi perfekte ludis vian rolacxon, ho jes ! Vi ne agis amatore. Vi ne reale felicxis — oni ne povas serioze felicxi, kiam oni vivas en malvero — sed vi sxajnigis felicxon, vi ludis la rolon de felicxulino plensukcese, por ke en la kaptilon mi falu.
Nun starigxas la demando: kio okazu al vi ? Vi scias tro multe, cxu ne ? Estus dangxere lasi vin vivi. Kaj cxiaokaze, vi tiom suferigis min, ke vi ne plu indas vivi. Haha ! Vi timas, cxu ne ? Vi timegas, videble. Nu, vi ricevas nur la naturajn sekvojn de viaj decidoj. Cxu vi ne antauxvidis mian sintenon ? Cxu vi ne opiniis, ke mi tamen pli fortas ol vi ? Cxu vi pensis, ke cxar mi amas vin, mi ellasos vin plezure, ecx se mi malkovros vian rolacxon ? Vi ludis, kaj perdis la ludon. Bedauxru, se helpas vin bedauxri. Vi certe bedauxros malpli ol mi. Vi bedauxros nur, ke vi ne plene realigis vian celon. Mi bedauxros amon perditan, fusxitan de malverema ulino.
Kaj cxu vi scias, kio aldonas kroman suferon ? Ke vi agis tiel infanece. Subauxskulti cxe pordo ! Cxu viaj cxefoj ne instruis al vi pli nuntagajn manierojn ricevi informojn ? Oni nuntempe faras tiel perfektajn aparatojn, tute tute malgrandajn, por senfine subauxskulti, multe pli bone ol tra pordoj. Tro memfida vi estis. Vi ne imagis, ke mi povus suspekti. Kaj vi igxis nesingarda. Bedauxrinde por vi. Nun via bela kara vivo alvenas al sia fino. Kaj ne kredu — ecx se mi ridacxas — ke tio gxojigas min. Mi ne sxatas ridacxi. Mi sxatus havi koron plenan je amo, kaj largxan rideton survizagxe. Sed vi devigas min. Vi komprenas la ludon, cxu ne ? Vi suficxe longe ludis gxin.
Nu, bone, suficxas. Nun mi tuj komunikos la novajxon al miaj kunlaborantoj. Vi ne mortos tuj. Ni unue devos eligi el vi cxiujn viajn sciojn. Estas milito, cxu ne ?, suba milito, milito, kiu okazas sub la videblajxoj, sed tamen milito, terura milito.
Kial, diable, vi eniris tiun militon ? Cxu vi ne povis simple honeste labori, kiel cxiu alia ? Cxu la destino tiel malamas min, ke gxi alportis en mian vivon kiel malamikon la solan virinon, kiun mi sincere amis ? Suficxe ! Ne ploru ! Agi mi devas. Mi agu tuj.
Kaj vi... Provu kunstrecxi cxiujn viajn fortojn, por almenaux morti digne.
gxisdatigita je : 2011-01-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :