Komence, rigardu atente la aparaton. Ion similan vi neniam vidis, cxu? Uzu do la tutan tempon necesan por bone rigardi gxin.
Vi vidas, cxu ne, ke gxi havas tenilon, nigran tenilon. Vidu, mi prenas la tenilon per la maldekstra mano. Tiel.
Do, bone, mi prenis gxin. Mi tenas gxin forte, cxar la aparato estas peza. Nun, mi forprenas la fermoplaton. Cxu vi ne scias, kio fermoplato estas ? Nu, nomu gxin «kovrilo», se vi preferas. Se mi bone komprenis, en via lingvo oni uzas ambaux vortojn. Ne gravas la vorto; gravas, ke vi malfermu la aparaton, kaj por tio necesas komence forpreni la kovrilon — aux fermoplaton — kiu kovras gxin. Jen.
Nun mi metas la fermoplaton sur la tablon. Vi povas meti gxin ien ajn. La cxefa afero estas, ke gxi trovigxu en loko, kie gxi ne riskas gxeni viajn movojn.
Refoje mi petas vin rigardi. Estas pluraj aferoj, kiuj elstaras. Krome estas cxi tiuj montriloj, iom similaj al horlogxaj montriloj. Ili tre gravas, cxar ili sciigos al vi, cxu la strecxo estas suficxa aux ne. Bone. Cxu vi rigardis suficxe ? Atentu mian manon nun.
Nun per la dekstra mano mi faras cxi tiun movon. Rigardu bone, kion mi faras. Cxu vi vidis ? Rigardu atente la rondan ajxeton, kiu elstaras cxi tie, sur la dekstra flanko. Mi parolas pri cxi tiu rugxa ronda afereto.
Jen. Vi prenas gxin kaj forte turnas gxin dekstren, t.e. laux la sama direkto kiel horlogxmontriloj. Vi sentos, ke io strecxigxas en la aparato. Se vi strecxis suficxe, la plej malalta montrilo movigxas. Gxi devas halti sub numero 10. Bone. Ne uzu tro da forto, vi ne deziras, ke io ene rompigxu, cxu ? Turnu tute trankvile, kaj cxio bone funkcios.
Pardonu, se mi ne klarigas pli bone, sed oni sendis min al cxi tiu faka lernejo antaux ol mi havis la tempon bone lerni vian lingvon. Via lingvo estas tre malfacila por mi, kiu venas de malproksime, de la alia flanko de la mondo. Mi do ne konas la nomojn de tiuj pecoj kaj ajxoj.
Nu, cxi tie estas io, kio iom similas malgrandan teleron, cxu ne ? Mi celas[1] cxi tiun rondan platon. Mi forprenas gxin. Kutime, vi ne bezonus gxin forpreni. Mi forprenas gxin nur, por ke vi rigardu, kiel gxi estas metita.
Venu apud min. Tenu gxin. Pasigu gxin de unu al alia. Cxu vi rimarkas, kiel peza gxi estas ? Oni ne imagus, cxu ?, ke tia telereto estas tiel peza. Nu, gxia pezo devenas de tio, ke gxi estas farita el speciala substanco, tute nekutima.
Gxuste sur tiun telereton vi metos la verdan pulvoron. Kiam la pulvoro metigxas sur la telereton, jen cxi-flanke elsaltas verda afereto. Gxi estas verda, por ke vi memoru, ke gxi rilatas al la pulvoro, kiu ankaux estas verda, aux iom verda, blue verda aux verde blua, se vi volas esti pli precizemaj.
Nun vi prenu la verdan ajxeton, kiu jxus elsaltis kaj nun elstaras. Rigardu, kiel mi faras. Vi devas gxin movi tiudirekte. Via celo estas, ke gxi alvenu gxis cxi tiu loko, gxis la fino de sia irejo. Vi sentos, ke gxi ne estas obeema afero. Gxi ne obeas vian deziron irigi gxin tiudirekte, konduki gxin laux la tuta vojo gxis cxi tie. Cxi-foje, vi vere devas uzi vian forton. Vi devas obeigi gxin. Ne kredu, ke gxi estas obstina. Gxi estas iom obstina — gxi volas resti surloke — sed vi devas esti pli obstina ol gxi. Se vi metos suficxe da forto en vian movon, gxi konsentos movigxi. Ne timu; gxi ne rompigxos. Sed vi vere devos strecxi vian forton cxi-cele, aux la ajxeto ne movigxos. Kaj gxi devas movigxi kaj alveni gxis la loko tie, por ke la pulvoro eniru la aparaton.
Jen, cxu vi vidis ? Cxu unu el vi volas veni cxi tien kaj refari tute trankvile antaux siaj kunuloj la movojn, kiujn mi faris ? Ili ne estas malfacilaj. Sed estas bone antauxeniri nur malrapide. Se vi bone lernis la unuajn movojn, vi neniam misfaros ilin. Ni do haltos iomete por refari ilin. Kiu venos ?
Nu, nu, unu kuragxulon, mi petas ! Ne estu timemaj. Se vi volas lerni iun fakon, vi devas agi. Labori. Dankon, Ibrahim. Vi estas kuragxa. Faru nur la kelkajn movojn, kiujn mi faris. Kaj diru lauxte, kion vi faras.
Tio helpas la memoron. Kaj, krome, tio instruos al mi vian lingvon, cxar vere mi bedauxras, ke mi ne konas la fakvortojn, kaj povas paroli nur pri «ajxoj», «aferoj» aux «pecoj», dum certe cxiu el tiuj havas sian gxustan nomon ankaux vialingve.
Nun, Ibrahim, komencu. Mi remetas la fermoplaton — aux kovrilon — por ke vi komencu vere de la komenco. Kaj diru lauxte, klare, cxion, kion vi faras.
gxisdatigita je : 2011-01-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :