Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22
ikurso: Lasu min paroli plu - 18a/lasu18.php

Lasu min paroli plu - 18a


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Notice: Undefined variable: nunleciono in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 399

La letersoifa patrino

Cxiam estas ege malfacile komenci leteron. Tuj kiam mi havas plumon enmane, miaj ideoj malaperas kun nekredebla rapideco, kaj mi trovas min kun plumo en la mano kaj kun kapo malplena.

Kiam mi estis infano, kiom da fojoj mi sentis min «malbona filo», nur pro tio, ke mi neniam skribis leteron al miaj gepatroj, dum mi estis for! Mi ricevadis leterojn plenajn je la dika skribo de mia patrino. La skribo estis dika, cxar sxi cxiam fusxis siajn plumojn. Mia patrino ja estis forta kampara virino kun fortaj manoj, kiuj rompas cxion, kion ili tusxas. Krome, tiuepoke, la plumoj estis acxe faritaj, kaj fusxigxis multe pli rapide ol nun.

Kion mi diris? Ha jes, mi ricevis longajn leterojn de mia patrino kaj preskaux ne kuragxis ilin eklegi, tiom mi timis. Mi timis, cxar mia patrino parolis pri sia sufero. Kaj rakontis kun granda precizeco, ke sxi suferas pro mi.

Jen kian patrinon mi havis. Tiu largxkorpa, dik-mana, fortabraka kampulino, kiu rompacxis meblon nur tusxetante gxin — mi preskaux diris: nur rigardante gxin — tiu virino, fortigxinta pro jaroj kaj jaroj da kampa laboro, tiu forta virino suferis, laux siaj leteroj, pro eta mi.

Mi ne scias kial, sxi ne elportis mian posxtan silenton. Sxi rompis du aux tri plumojn, versxajne sxiris nevole la paperon, kiun sxi provis preni el la skribmeblo, sed fine sukcesis skribi dikaplume sian opinion pri mi:

«Kara filo». Neniam sxi uzis mian nomon, versxajne pro deziro estigi ian malproksimecon inter sxi kaj mi, aux sentigi sian auxtoritaton.

«Kara filo», sxi skribis. «Jam pasis du semajnoj ekde la tago, kiam vi forlasis la hejmon por iri al via monta libertempo, kaj ecx ne unufoje vi pensis pri via kompatinda patrino, kiu suferas pro manko de letero de vi. Vi sxiras mian koron. Cxu vi ne amas vian patrinon, kiu tiom laboras por vi kaj por viaj fratetoj?

«Mi zorgas, zorgas, zorgas. Mi min demandas, cxu vi malsatas aux soifas, cxu vi mangxas sate fruktojn. Cxi tie la pomoj komencas apereti. La hejmo estas tiel malplena, kiam vi forestas, ke vi povus almenaux skribi letereton al via amanta kaj suferanta patrino. Via patro ne estas apud mi nun, li laboras en la kampoj, sed mi scias, ke li plene konsentas kun mi.

«Li neniam sukcesas legi viajn leterojn, pro tiu via maniero skribacxi nelegeble, sed mi lauxtlegas al li kaj tio lin felicxigas. Aux pli gxuste mi vocxlegus al li, se mi havus ion por legi, ian skribajxon de vi, ecx mallongan.

«Cxu vi forgesis vian promeson? Vi promesis skribi, kiam vi foriris. Mi estas certa, ke vi havas suficxe da mono. Cxu la posxtoficejo estas malproksima? Nu, tamen, granda knabo kiel vi ne lasas tiajn etajn malfacilajxojn haltigi lin.

«Vi ne forjxetas vian monon en malsagxajn acxetojn, cxu? Vi ne jxetadas gxin senpripense al la vendistoj de cxokolado kaj dolcxajxoj, espereble. Pensu, kiom multe oni devas labori por ricevi iom da mono. Ne. Certe ne temas pri manko de mono. Eble vi estas laca pro tiuj longaj marsxoj sur etaj malfacilaj montvojoj. Sed cxu tro laca por skribeti hejmen? Vi ne estas malsana, cxu? Ne. Se vi malsanus, vi skribus hejmen, ecx se nur por ke mi faru vian preferatan kukon kaj gxin sendu al vi.

«Mi timas la veron. La vero estas, ke vi ne suficxe amas vian patrinon. Ho! Kiom tiu penso suferigas min! Kiel neelporteble estas konscii pri la neamo de filo!

«Sed versxajne vi tamen ametas min. La prava klarigo de via malvolo skribi eble estas, ke vi estas mallaborema. Atentu pri tio, filo mia. Gardu vin de mallaboremo. Gxi estas la komenco de multaj malbonoj en la vivo. Sed ne forgesu, ke mi bezonas leteron de vi, kiom mi bezonas aeron. Se vi ne skribos, mi mortos...»

Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Sxi povis plenigi tiom da papero, kiom troveblis hejme, per sia dika skribo, ripetante la samajn aferojn kun la sama drameco, kiun mi tute ne povis preni serioze.

«Faru tion», «Ne faru tion», «Mi suferas pro vi», tiuj tri ideoj kovris la tuton de sxia leterfarado.

Kara patrino! Kiel drame sxi skribis! Mi suspektas, ke tiu suferpatrina rolo ege placxis al sxi, ecx se sxi ne plene tion konsciis. Jen sxi havis okazon paroli pri sia morto, pri sia sufero, pri mia malboneco, kun io drama en la vortoj, kaj en tiuj momentoj sxi certe sentis sin reale grava.

Kaj tio cxefmankis al tiu kara persono. Senti sin grava. Sxi estis bonkora, dolcxa patrino, nekredeble laborema, kun la povo elporti la plej acxajn aspektojn de la kampara vivo sen perdi sian rideton, sen forjxeti ecx momente la silentan enan gxojon, kiu sunradiis sur sxia vizagxo.

Sed de tempo al tempo sxi bezonis plendi. Sxi bezonis momente forjxeti la rolon de la cxiam felicxa laboranta kampulino, de la cxiam rideta patrino, de la edzino perfekta. Sxiaj leteroj estis gxusta okazo por tio. Ili ebligis al sxi malplenigi sian koron de la multegaj neesprimitaj zorgoj, de la mil faktoj maltrankviligaj en tiu malricxula vivo, terure sendolcxa. Sxi ne priskribis tiujn priokupojn. Sed la plendan senton sxi esprimis, kaj la malfelicxon, pri kiu sxi ne havis tempon konscii dumtage. Kaj tio faris bonon al sxi, tute certe.

Vidu, kiel elturnigxema mi estas. Jen mi sukcesis certigi al mi, ke mi agis sagxe kaj bonfile ne skribante al mia patrino. Se ja mi skribus, sxi ne havus tiun — por si sanigan — okazon plorletere plendi.

Stranga estas la homa koro, cxiam ema pravigi sin!

Kaj tamen, kiu diros, ke ne trovigxas iom da pravo en tiu jxus esprimita ideo? Nu, eble gxi estas iom prava. Sed pri unu alia afero mi estas certa, nome, ke mia konscia deziro neniam estis agi bonfile, kiam mi lasis la tempon pasi kaj tagojn sekvi tagojn sen unu vorto skribita de mi.

Mi ludis, mi gxojis, mi kantis, mi promenis, mi marsxis, mi vivis libertempan vivon, kaj mi tute simple forgesis pri la hejmo, kaj pri miaj zorgoplenaj gepatroj. Ne. Rilate al leterskribado, mi ne estis bona filo. Neniam rompis plumon pro troskribo mi.

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :