Jes, kiam, antaux kelkaj jaroj, li diris al mi, ke mi estas la plej bela knabino, kiun li iam ajn vidis, mi preskaux enamigxis. Neniam viro parolis pri mia beleco similvorte. Neniam viro, simple parolante, direktis tiajn kortusxajn okulojn al mi.
Sed post iom da tempo mi konsciigxis, ke li ne vere amas min, kaj ke mi neniam povos lin ami, ecx se nur pro lia mono. Kaj nun ni eksciis, ke li volas edzigxi al Aneta!
Cxu vi komprenas, kial li volas edzigxi al sxi? Sxi havas placxan vizagxon, iamaniere, sed sxi ne estas bela. Li estas tre ricxa. Versxajne sxin interesas lia mono. Nu, se li volas esti malsagxa, tio estas lia problemo.
Lia fratino edzinigxis al ricxulo, kaj tio estas multe pli sendangxera. Se la edzo havas tiom da mono, kiom la edzino, almenaux ambaux havas dekomence certecon, ke la alia ne sercxas en geedzigxo eblecon ricxe vivi.
Multaj knabinoj jam provis edzinigxe sxteli la monon de Rikardo. Se vi scius, kiom da edzkaptemaj inoj li jam devis forsendi! Sed cxiam revenas novaj, kaj cxi tiu sukcesis. Cxi-foje, li estas kaptita. Finita, la libereco. Li falis en sxian kaptilon. Antauxe li estis tre singarda[1]. Li bone gardis sin je cxiu provo lin faligi en la kaptilon. Sed la lasta ino — kiel do sxi nomigxas? mi forgesis... ha jes! Aneta! — Aneta, la lasta el longa aro, perfekte ludis sian rolon. La lastan fojon, li preskaux kaptigxis, kio montras, ke eble li farigxis malpli singarda.
Tiun lastan fojon, pri kiu mi parolas... eble mi devus diri «la antauxlastan fojon», se vi konsideras, ke la vera lasta fojo estas cxi tiu fojo, kun tiu Aneta... nu, negrave... tiun lastan fojon, mi diris, la kaptemulino estis tute senmona. La plej senhava, plej malricxa knabino el la tuta urbo. Sed sxi estis bela. Granda, sportema, sentima[2], sed sentema[2] — almenaux lauxsxajne — sxi montris sin tiel aminda, ke li preskaux ekamis sxin je la unua rigardo. La afero dauxris pli ol unu jaron. Ho jes, dum pli ol unu jaro ili vidadis unu la alian kvazaux sen interrompo.
Ekzistas tia tipo de virino, kiu tre nature placxas. Sxi estas tia. Tamen, sxi sukcesis placxi al li ne nur pro sia natura amindeco, sed, krom tio, ankaux pro io alia. Pro volo. Pro decido. Sxi volis lian monon, sxi decidis, ke sxi havos gxin, kaj do — samokaze — lin. Kaj sxi agis tute lauxplane, bone pripensante unu pasxon post la alia, por realigi sian deziron. Sxi neniam mispasxis.
Sxi sercxis pri li cxiaspecajn informojn, kaj sxi uzis siajn sciojn por plejproksimigxi al li, kaj al lia koro. Ekzemple, kiam sxi eksciis, ke li estas tre kantema, kaj ecx estas ano de iu gea kantogrupo, sxi tuj decidis anigxi al tiu grupo. Alian fojon, oni diris al sxi, ke li jxus eligxis el la militservo. Nu, sxi sercxis la plej etajn informojn pri li, kaj sukcesis arangxi la aferojn tiamaniere, ke sxi estu la unua persono, kiu trovigxos sur lia vojo, kiam li alvenos en la urbon.
Kaj ne nur sxi agis. Ankaux sxiaj gepatroj trovis pseuxdomotivon por esti foje akceptitaj de lia patro. Sxi kvazaux sxtele eniris en lian mondon por sxteli lian amon, kaj la tutan ricxon, kiu iras kun gxi, cxe tia multmona homo. Sxi uzis plej plene sian imagon por elpensi plej malsamajn manierojn ensxteligxi[3] en lian vivon, kaj placxi al li. Sed eble sxi trouzis ilin. Eble li suspektis sxian planon kaj la ne plene honestajn motivojn, kiuj kusxis malantaux sxiaj tro oftaj aperoj cxe lia flanko.
Subite, liaj amikoj rimarkis, ke li farigxas pli kaj pli malvarma en siaj rilatoj kun sxi. Oni sentis, ke la speco de espero kaj amemo, kiu jxus batigis lian koron, nun iom post iom malaperas, lasante la lokon al iu malsxato... ne, ne vere malsxato, kiel diri? Mi sercxas la gxustan vorton, sed ne trovas gxin, kiel ofte okazas al mi... do, ne estis malsxato, sed iu sento proksima al gxi, iom simila... ha : jen mi trovis la vorton: nesxato. Neplacxo. Li ne malamis sxin, kompreneble, ankaux ne malsxatis sxin, sed, tute simple, sxi ne plu placxis al li. La sentoj, kiujn sxi antauxe estigis en li, simple malaperis. Mi gratulis lin. Li tiel jxus eligis sin el serioza risko, el la risko edzigxi al monsercxa aventurulino, kiu ne indis, ke li kunigu sian vivon al la sxia.
Sed jen novan fojon simila situacio jxus aperis. Pro tiu Aneta, jen lia koro jxus rekomencis batadi pli vive, jen reaperis la konata miksajxo el espero kaj, se ne amo mem, almenaux deziro ami, kaj nun, jen ni ekscias, ke li decidis farigxi sia edzo.
Eble tamen Aneta ne kaptis lin por lia mono. Finfine, mi ne konas la tutan historion. Kio ebligus al mi diri tion? Vi pravas. Se sincere paroli, mi ne rajtas tion diri pri sxi. Mi preskaux ne konas sxin. Pro kio do mi esprimis al vi tiujn malsxatajn ideojn, kiujn mi havis pri Aneta? Kial mi lasis mian imagon kapti min, koncerne sxiajn motivojn ? Mi ne estas honesta. Sed pro kio do? Cxu pro deziro haltigi la geedzigxon? Cxu tion mi deziras? Cxu mi finfine rigardu la veron vizagx-al-vizagxe? Kaj kiu estas tiu vero, se ne ke igxi la edzino de Rikardo deziras plej forte mi?
gxisdatigita je : 2011-01-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :