Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22
ikurso: Lasu min paroli plu - 16b/lasu16b.php

Lasu min paroli plu - 16b


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Notice: Undefined variable: nunleciono in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 399
Legu ankaux : 16a - La vesperfusxulo

Cxu malgxojon memori aux imagi felicxon?

Ho jes, mi memoras la militon. Sed mi preferas ne paroli pri gxi. Nur tiu, kiu mem travivis militon, scias, pri kio temas. Kaj kredu min, ne temas pri ridigajxo.

Kiam domoj estas rompataj, kampoj fusxataj, kaj grupoj da soldatoj iradas en la stratoj, kun, en la okuloj, miksajxo el timo kaj malamo, la tuta atmosfero de la vivo farigxas plej acxa. Krome, oni apenaux trovas ion por mangxi. Oni mangxacxas ion ajn. Mi auxdis pri homoj, kiuj mangxis katajxon, manke de io pli bona. Nur por vivi, cxu vi komprenas ?, nur por pluvivi.

Rigardi malplenan teleron, kaj auxdi la infanojn plore peti nehaveblajn mangxajxojn, enkorpigi al si supon, kiu estas pli akvo ol io alia, vesti sin per malnovaj vestrestajxoj, kunmetitaj pli malpli sukcese..., sincere mi ne sxatis tiun vivon, kaj mi forte esperas, ke miaj infanoj neniam travivos ion similan.

Ecx la malgxojaj okuloj de nia hundo igis nin plej malfelicxaj, cxar kion ni povis fari ? Se la homoj ne havis suficxe por mangxi, kiel ni povus plenigi la teleron de nia kara, amata, sed kompatinda hundo ?

Kia malaminda vivo ! Mi neniam komprenos — kiaj ajn la interesoj de la nacio — ke homoj povas decidi ek-estigi militon. Kiom ajn alte ili staras en la direktado de la nacio. kiom ajn klare ili povas vidi la internaciajn rilatojn, aux la tutmondan situacion, tamen...

Mi scias, ke la aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ili aspektas en interparolo kun kafeja kelnero. Sed tiu decido sxajnas al mi tiel grava, ke mi ne komprenas, kiel homo kuragxas fari gxin. Mi persone ne estus suficxe maltima, ecx se mi havus la devon direktadi de plej alte la aferojn de miaj samnaciuloj.

Decidi, ke oni ekmilitos, kia decidacxo ! Sendi la junulojn al morto jam estas acxa decido, sed sendi ilin al mortigo — sendi ilin mortigi aliajn junulojn, kaj ankaux homojn nejunajn — sxajnas al mi ecx pli neakcepteble. Scii, ke oni estigos doloron en miloj kaj miloj da homoj, ke miloj kaj miloj da homoj maldormos dum noktoj kaj noktoj, cxar ili estos tro malfelicxaj aux tro zorgoplenaj por trovi la trankvilon, sen kiu oni ne povas ekdormi. Vere, mi ne povus.

Sed, se vi permesas, ni parolu pri io alia. Estas multaj gxojigaj aspektoj en la vivo. Kial ne paroli pri io ridiga, aux felicxveka ? Milito estas tiel brunacxa, senkolora temo. Aux eble vi preferus diri: koloracxa.

Cxi-foje, mi preferus, ke ni pensu pri la beleco de la kampoj, la plezuro promeni surmonte aux la afabla vizagxo de la kelnerino, kiu servis al ni tiel bonan kukon en la kafejo, kie ni estis posttagmeze. Milito alportas al la homoj nenion, krom doloro kaj malfacilajxoj. Cxio farigxas malsimpla dum milito.

Jes, ni parolu pri io alia. Ni lasu nian imagon ekflugi alten en la aero, estigi mondon de beleco kaj rido, de amo kaj felicxo. Cxu gravas, se tiu mondo ne ekzistas ? Ne; cxu ? Gravas, ke ni estigu en ni iun atmosferon, por gxojigi nin kaj forgesigi al ni la malamindajxojn de l' milito.

Laux mia opinio, estas sagxe fojfoje tiel ekflugi image. Lasi la imagon funkcii mem, lasi penson venigi penson, imagajxon sekvi imagajxon, nur por la plezuro forgesi la mondon, en kiu ni vivas, kaj gxiajn dolorajn aspektojn. Cxu vi trovas, ke tio estas forkuri for de la realeco ? Laux vi ne estas tre bone, fidi al sia imago kaj prikanti enpense belecojn nerealajn, cxu ? Vi malpravas, laux mia sento. Elpensi aliajn mondojn, en kiuj la vivo estus pli felicxa kaj la homoj pli bonkoraj unuj al la aliaj, tio ne estas la samo, kiel intermiksi en sia pensado tiujn imagitajn mondojn kun la vivo cxi-ekzista. Eble, se oni farus tion multfoje, tio estus malsagxa. Sed kelkfoje, kiam venas okazo, kial ne ?

Kaj ecx se tio estas forkuri el la realeco, forflugi en imagitan mondon, cxar la reala sxajnas al ni tro acxa, kial tion ne fari fojfoje ? Se tion farante ni retrovas forton kaj kuragxon, por aliri sentime la verajn demandojn de la realo, kial sin forturni de gxi ?

Evidente, la situacio estus tute malsama, se temus pri kutimo tiel forta, ke oni ne plu povus pensi realece. Sed se ni ne perdas nian bonan rilaton kun la realo, miaopinie, ni povas sendangxere nin fordoni al tiu ludo.

Homoj ne suficxe ludas, niaepoke, laux mia maniero rigardi la vivon. Por mi, ludo estas tre grava, cxu ne por vi ? Ludo alportas gxojon kaj ridon, dum cxiama seriozeco estigas ian mankon de vivo en la homo.

Mi ne volas diri, ke oni aliru siajn taskojn kaj devojn malserioze, ne zorgante pri tio, cxu tio, kion oni faras, estos vere kontentiga aux ne. Ne diru, ke mi proponas al la homoj igxi grandaj fusxemuloj. Tute ne.

Nur tion mi diras, ke aliri la realon iom lude, ride, aux almenaux ridete, estas pli felicxige por ni mem kaj por la aliaj ol cxiam komenci taskon kun plendo kaj gxememo. Cxu vi konsentas ?

Ne ? Kiel strange ! Sed, se vi vere malkonsentas, kial do vi ridetas ? Vi ecx ridas ! Tamen la demando estas serioza. Kaj se vi malkonsentas, via opinio povas nur esti, ke seriozajn demandojn oni priparolu senride.

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :