Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22
ikurso: Lasu min paroli plu - 16a/lasu16.php

Lasu min paroli plu - 16a


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Notice: Undefined variable: nunleciono in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 399

La vesperfusxulo

Mi furiozas. Refoje[1], Dudi fusxis la tutan atmosferon en la grupo.

Ni estas grupo de bonaj amikoj, kaj ni kune vespermangxis tute trankvile. Mi eble devas diri, ke la vespermangxo estas mia preferata mangxo. Nek cxe matenmangxo, nek cxe tagmangxo mi sentas min tiel bone, kiel cxe vespermangxo. Vespere, almenaux en amika domo aux en bona restoracio, oni sentas specialan atmosferon, kiun mi tre sxatas. Cxefe kiam ni trovigxas grupe. Grupo da kunmangxantaj amikoj estas por mi felicxiga realajxo.

Ni retrovigxas en tiu grupo de tempo al tempo. Temas pri grupo de amikoj, kiuj faris kune la militservon. Ni tre sxatas retrovi unu la alian. Niaj vivoj estas tre malsimilaj, cxar ni havas tre malsamajn okupojn. Ronaldo estas laboristo[2], Johano vendisto en meblomagazeno, Tom kuracisto, Andreo policisto, Leo direktas grandan paperfarejon, Ken havas malgravan seninteresan oficon en la urba administrejo, kaj Petro de longeta tempo nun estas senlaborulo. Vi do vidas, ke ni havas plezuron diskuti, cxar niaj travivajxoj tute ne intersimilas.

Sed la demando cxiam estas: kiel malhelpi, ke Dudi fusxu nian vesperon. Dudi estas gxenema. Li trovas sian plezuron en situacioj, en kiuj liaj kunuloj malplezuras. Kaj li estigas tiajn situaciojn.

Tamen, li estis dekomence unu el nia grupo. Ni ne povas peti lin ne veni. Kion fari?

Cxi-foje li rekomencis. Komence, ni estis kontentaj, cxar ni opiniis, ke li ne venos. Li venis malfrue, kaj jam furiozis, ke ni komencis sen atendi lin. Kiam ni diris, ke ni cxiam komencas gxustahore, li furiozis. «Mi malfruas, cxar mi devis labori gxis malfrue», li diris, «kaj vi ecx ne povis atendi min duonhoreton!» Fakte, li malfruis preskaux plenan horon.

Poste, li plendis pri la menuo. Li ne cxeestis en la kunveno — antaux kelkaj semajnoj — kiam ni interkonsentis pri tio, kion ni mangxos. Mi bedauxras, sed ni decidis unuvocxe pri la mangxajxoj. Ni cxiam provas, kiel eble plej bone, ne enmeti mangxajxon, kiun unu el ni ne sxatas. Sed se, je la momento, kiam ni decidas, unu el la grupo ne auxdigas sin — ekzemple cxar li forestas, kiel Dudi tiun fojon — ni tamen ne povas plene forigi la riskon, ke sur la tablon venos mangxajxo, kiun la koncernato ne sxatas.

Dudi do plendis pri la menuo. Kutime, li tre sxatas supon. Sed cxi-foje, kiam li apenaux ekmangxetis iom da supo, jam li komencis brue esprimi sian malkontenton. «Mi ne nomas tion cxi supo», li diris tiel lauxte, ke la tuta restoracio auxdis lin, kvankam nia grupo sidis en alia mangxocxambro, ne en la restoracio mem. Gxena situacio, cxu ne ?

Estas muzikistoj en la restoracio, kaj, kompreneble, ecx en nia speciala mangxocxambro ni auxdis ilin, cxar tamen ne estis dika sxtona muro inter la cxefa ejo kaj ni. Nu, la muziko estis tro lauxta kaj tro rapida por s-ro [3] Dudi. Foje, tuj kiam li auxdis, ke muzikajxo jxus finigxis, li ekstaris, kun furioza esprimo, iris en la restoracion kun la irmaniero de gravulo auxtoritatplena, kaj ekkriis per la acxa vocxo de ulo malbonmaniera: «Gratulon pri la malbela bruo, sinjoroj muzikistoj. Kion vi jxus auxdigis, tion mi ne nomas muziko, sed bruo. Bonvolu meti finon al tiu bruado. Mia kapo doloras dank' al vi!»

Li kriis tiel malbele, ke li timigis hundon, kiu trovigxis tie kun maljuna paro, kaj la hundo respondis al li similvocxe, tiel ke la tuta restoracio ekridis. Kompreneble, tio igis lin ecx pli furioza. Li revenis al nia mangxocxambro brufermante la pordon plej malgxentile.

Diable! Kia homo! Li igis la atmosferon pli kaj pli peza.

Poste li plendis al la kelnero, ke lia telero ne estas pura. Tion li imagis. Lia telero estis perfekte pura. Sed ne eblas diskuti kun li. Kiam li decidis, ke jen estas malpura telero, vi povas rigardegi per plej largxaj okuloj, provante trovi ecx etan peceton da malpurajxo, kvankam cxio estas plej pura, li tamen montros al vi neekzistantajn malpurajn lokojn.

Kaj jen li eligis el sia posxo pecon de paperacxo, sur kiu li komencis noti siajn plendojn! Por ke ni diskutu la malbonajn flankojn de tiu vespero dum nia sekvanta kunsido, li diris. Cxu vi imagas?

Nu, mi ne povas raporti cxion al vi. Li trovis la salaton nemangxeble dolcxa, kaj la kukon nemangxeble maldolcxa, li rompis sian glason faligante gxin furioze, cxar, laux li, la trinkajxo estis netrinkebla. Li parolacxis al tiu kompatinda kelnero tiel malbele, ke nia tuta grupo malkontentis, kaj kelkaj vizagxoj rugxigxis. Sed ni ne sukcesis silentigi lin. Apenaux oni ne elirigis lin el la restoracio.

Li multe plendis al ni, tute malsagxe, pri cxio, kion li ricevis, kaj, cetere, pri la tuta loko. «Kiam ni estis kune soldatoj», li diris, «ni mangxis pli bone. Kiam ni estis soldatoj, ni ricevadis trinkeblan bieron. Kiam ni estis soldatoj, la teleroj ne estis malpuraj. Kiam ni estis soldatoj, la kukoj estis kontentige dolcxaj. Kiam ni estis soldatoj, la homoj rilatis amike kun ni, dum cxi tie la kelneroj aliras nin malgxentile. Kiam ni estis soldatoj, ni ne devis auxdi tian bruacxan muzikon. Kiam ni estis soldatoj, ni havis dolcxan vivon».

Kompreneble, cxio, kion li diris pri nia kuna militservo, estis tute nevera. Mi ne scias, cxu li estis malsincera, aux cxu iu speco de forgesemo misarangxis liajn memorojn, forigante la malbonajn faktojn kaj troigante la belajn, sed tio, kion li diris, tute ne esprimas la veron. Nia soldata vivo tute ne estis gxojiga. Estis por multaj el ni vere doloraj momentoj en tiu militservo. La dauxra amikeco inter niaj samgrupuloj devenas versxajne de la fakto, ke ni kune travivis multajn acxajn situaciojn, kiuj igis nin pli proksimaj unuj al la aliaj.

Estas plej bedauxrinde, ke Dudi agis, kiel li faris. Nia bela kuna vespero, pri kiu la tuta grupo nur antauxgxojis, estis fusxita. Nu, mi ne troigu. Ni tamen multe ridis, ni kune kantis fine de la vespero, ni rakontis unu al la aliaj cxiaspecajn aventurojn aux travivajxojn, ni estis kontentaj reparoli pri tiu aux tiu aspekto de nia militservo. Mi do gxojas, ke mi iris. Sed la vespero estus tiom pli bela sen Dudi!

Ni demandas nin, kiamaniere ni povos fari, ke li ne plu venu al niaj kunaj vespermangxoj. Ni ne plu povas allasi lin. Li vere tro grave gxenas. Ne estis facile komprenigi al la kelneroj kaj al la muzikistoj, ke la opinioj de tiu knabacxo estas liaj opinioj, ne niaj, ne tiuj de la tuta grupo.

Estos gxene reiri al la sama restoracio, kie la kelneroj kaj muzikistoj certe memoros la agmanieron de nia kunulo Dudi. Tre bedauxrinda afero. Estas mirige, cxu ne?, kiel unu sola homo povas fusxi bonan atmosferon por tuta grupo, fusxi vespermangxan kunvenon, kiu, sen li, estus perfekte amika kaj felicxiga. Nu, tiel estas. Plendi tute ne helpas. Ni esperu, ke simila fusxo ne reokazos, kiam ni refoje arangxos kunvenon de la grupo.

Notoj :

  1. Refoje : plian fojon, novan fojon, rean fojon.
  2. Laboristo : homo perlaboranta sian vivon per laboro cxefe mana, korpa, aux mekanika, kiun li faras ne por si mem, sed por la labordonanto, de kiu li pro tio ricevas monon.
  3. s-ro : sinjoro.

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :