Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22
ikurso: Lasu min paroli plu - 15b/lasu15b.php

Lasu min paroli plu - 15b


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Notice: Undefined variable: nunleciono in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 399

Du raportoj pri vendado

Sinjoroj, mi bedauxrinde devas diri, ke la raporto pri la vendado de dolcxajxoj tute ne estas fidinda. La funkciulo, kiu faris gxin, estis tro memfida. Li konsideris fakte nur unu specon de dolcxajxoj — tiujn, kiuj enhavas cxokoladon — kaj li imagis, ke li povas esprimi gxustajn opiniojn deirante nur de la informoj, kiujn li havigis al si pri tiuj.

Estas vere, ke cxokolado estas unu el la cxefaj ajxoj, kiuj eniras en la faradon de dolcxajxoj. Aux almenaux, oni povas diri, ke cxokolado estas grava enmetajxo — en dolcxajxojn — se oni konsideras la demandon tutnacie. La afero montrigxas malsama, se oni konsideras nur unu urbon, kelkajn urbojn, la tutan nacion, kelkajn naciojn aux la tutan mondon. Inter tiu, tiu cxi kaj tiu alia urbo, oni povas rimarki seriozajn malsimilecojn en la maniero kunmeti la dolcxajxojn. Mi do petas vin ne forgesi, ke, en cxi tiu diskuto, ni restas sur la tutnacia kampo. La situacio tute certe malsamus ankoraux pli, se ni rigardus gxin internacie.

Kvankam do — se ni konsideras la tutan nacion — ni devas konsenti pri la cxefa loko, kiun okupas la cxokoladhavaj dolcxajxoj inter la tuto de la dolcxajxoj, tamen ni ne povas akcepti raporton, kiu diras ecx ne unu vorton pri, ekzemple, dolcxajxoj faritaj el pura sukero kun iu aux alia aldonajxo necxokolada.

La aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ilin klarigas cxi tiu raporto, kaj se ni deziras scii, kiel la situacio vere estas, ni devas proponi al iu alia, al iu pli fidinda, la taskon raporti pri la tutnacia dolcxajxvendado.

Kaj nun, se neniu petas la parolon rilate al cxi tiu demando... sxajnas, ke ne... neniu mano altigxas... se neniu deziras esprimi sian opinion pri la dolcxajxdemando, mi proponas, ke ni ekdiskutu la duan raporton, tiun pri la vendado de pano.

Ankaux sur tiu kampo ne estas tiel facile ricevi la deziratajn informojn. Mi ne parolas pri tia flanka demando kiel la fakto, ke la peto de la panfaraj laboristoj pri mallongigo de la nokta labortempo ricevis jesan respondon. Mi konsideras tiun demandon flanka. Kaj mi ne priparolos gxin, kvankam ni nun scias, ke estas rilato inter tiu decido kaj la malaltigxo rimarkita cxi-urbe en la vendado de la plej kutimaj specoj de pano. Evidentigxis, ke la horo, ekde kiu la pano estas acxetebla, frumatene, havas pli grandan gravecon ol oni antauxe imagis.

Mi do diris, ke mi ne parolos nun pri la kampo de laborrilatoj. Mi volas komence tusxi nur la monan aspekton de la demando. Kaj cxi-rilate mi povas diri nur unu aferon, nome, ke la situacio estas plej serioza.

Vi povas fidi min, sinjoroj, cxar mi konsideris tiun raporton tre atente, kaj tre zorgiga gxi estas. Vi certe konatigxis kun la informoj, kiujn enhavas la raporto pri panvendado, kaj vi versxajne samopinias kiel mi, cxu ne ? Tiu raporto estas ege interesa, sed tute ne trankviliga. Kiu ajn portas en sia koro la interesojn de la nacio sentos la saman zorgemon. Jen estas serioza situacio, pri kiu estas urgxe okupigxi.

La panistoj plendas, ke ili ne ricevas suficxe da mono por la vendata pano, almenaux kiom koncernas la plej ofte vendatan specon, sed kion ni povus fari sen endangxerigi la tutan nacian vivon ?

Ni ne trovis manieron kunordigi la malsamajn emojn de la koncernatoj, kaj ni trovigxas en sakstrato[1], en sen-elira situacio. La etaj panvendistoj petas ion, la cxiovendejoj[2] kaj aliaj grandegaj magazenoj volas ion alian, tiuj, kiuj acxetas la panon havas ankoraux alian deziron, kaj kiam la panfaraj laboristoj intervenis dirante, ke neniu el miaj proponoj estas kontentiga por ili, mi trovigxis subite kun tia kapdoloro, ke mi tute simple ne plu povis pensi.

Mi, kiu cxiam sxategis panon, jam plurajn tagojn vivas sen tusxi ecx unu panpecon. Kaj la nura sono de la vorto «pano» agas al mi malsanige.

Trovi respondon al tiuj demandoj estas pli ol oni povas peti de mi sola. Mi do kunvokis vin al cxi tiu kunsido, por ke ni diskutu plej serioze la demandon. Mi esperas, ke dank' al via helpo, estos eble surpaperigi proponojn, kiujn la tuta nacio povos akcepti. Nur unu afero estas certa, nome, ke se iuj enposxigos pli da mono ol antauxe, sekve de niaj decidoj, tiuj estos nek vi, nek mi.

Kaj nun, se vi permesas, sinjoroj, mi trinkos iom da akvo.

Notoj :

  1. Sakstrato : strato sen elirejo (kiel sako, el kiu io povas eliri nur tra la loko, tra kiu gxi eniris).
  2. Cxiovendejo : vendejo, en kiu oni vendas multajn malsamspecajn aferojn (ekzemple : mangxajxon, vestajxojn, librojn, televidilojn...)

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :