Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22
ikurso: Lasu min paroli plu - 15a/lasu15.php

Lasu min paroli plu - 15a


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Notice: Undefined variable: nunleciono in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 399

Mistero en papervendejo

Kiam mi vidis Ivon hieraux, li ne nur alportis tre bonajn cxokoladajn dolcxajxojn, sed krome li raportis al mi pri la strangaj okazajxoj en la papervendejo de Cxefa Strato. Mi tre fidas lian raporton. Li sciis multon, cxar li laboris kiel vendisto en tiu paperejo kelktempe kaj li plu havas amikajn rilatojn kun la homoj tieaj.

Li diris, ke laux la arangxo de la mebloj en la magazeno, la ideoj de la polico ne povas esti pravaj. Laux Ivo, la plano, kiun oni ne plu retrovis jam frue la matenon post la okazajxoj — tiu gravega papero, kiu tiel nekompreneble perdigxis — ne kusxis sur la meblo, kie gxi estis laux la polico, aux gxi ankoraux estus tie la sekvantan matenon. Se gxi ne plu troveblis sur tiu meblo — la meblo maldekstre staranta — frumatene la sekvantan tagon, oni suspektu unu el la vendistoj, ne la personon, kiu venis acxeti la papersakojn, kaj kiun la polico suspektas.

Laux Ivo, tiu persono ne povis iri apud la meblon, kie la plano lauxdire trovigxis. La vendistoj tuj rimarkus lin kaj suspektus ion nenaturan, cxar tiu meblo, kiu staras flanke, sur la maldekstra flanko, fakte, ne estas alirebla al la homoj, kiuj venas en la magazenon nur por acxeti ion. La polico do ne volas diri la veron.

Tiu grava plano, kiu, laux la polico, kusxis sur la maldekstraflanka meblo, venis per speciala posxt-alporto tuj antaux la fermhoro. Oni metis gxin sur la postajxojn, kiuj alvenis pli frue, kaj tie plu kusxis. Nu, kompreneble, Ivo konas tiun meblon, kiel la tutan magazenon. Li diris, ke estas vere, ke oni cxiam metas la alvenintajn postajxojn sur tiun meblon, gxis la koncerna persono havas tempon okupigxi pri ili. Neniam estas facile trovi momenton por la postajxoj, en tiu magazeno, cxar la personoj, kiuj tie laboras, ne estas suficxe multaj rilate al la laboro, kiu devas esti farata.

La demando, kiun mi starigas al mi, estas: kial diable oni sendis tiel gravan planon per la posxto ? Tiuj, kiuj sendis gxin, certe sciis, ke spionoj interesigxos pri gxi. La spionoj povus havi kunlaboranton en la posxtejo, en la paperejo aux aliloke. Tiuj, kiuj sendis la planon, agis plej malserioze. La afero estas tiom pli nekomprenebla, cxar oni sciis, ke tiu plano interesas same la dekstrulojn kiel la maldekstrulojn. Tiu papero havis — oni diras al ni — internacian gravecon. Kaj oni sendas gxin posxte al papermagazeno ! Konsentite, en la papervendejo, nekonate, kasxe trovigxas unu el la cxefaj kunlaborantoj de la Sekreta Servo, sed tamen !

Stranga maniero agi, cxu ne ?

Nu, kiel mi diris al vi, Ivo tute malkonsentas kun la policaj ideoj cxi-rilate. Tiutage, li iris acxeti panon en la panejo, kiu staras tuj apud la papervendejo, kaj li tie trovigxis, kiam la suspektato envenis, kaj ankaux kiam tiu foriris kaj eniris la apudan magazenon por acxeti siajn papersakojn.

La polico opiniis tre grava la trovon de eta-etaj panpecetoj en la papervendejo, cxe la maldekstra flanko, apud la meblo, pri kiu oni tiom parolas. Kiam gxi eltrovis, ke la suspektato iris acxeti panon tuj antauxe, gxi ege kontentis, kvazaux tiu malkovro donus respondon al la multaj demandoj, kiujn oni povas starigi al si en tiu stranga afero. Kial tiom da bruo pri tio ? La suspektato neniam neis, ke li iris de la panejo al la papermagazeno.

Ivo estis en tiu panvendejo kaj diskutis kun la vendistino. Li diskutadis longe, cxar li havas al sxi amkomenceton kaj plezure longigis sian restadon apud sxi. Tiu kompatinda homo, kiu poste acxetis la papersakojn, do estis en la panejo, sed lia cxeesto tie ne suficxas por povi diri, ke li faris ion malbonan poste en la apuda magazeno, cxu ? Kiu povas diri, ke unu el la vendistoj ne havis pecon da pano en la paperejo ?

Ivo bone rigardis la personon, kiun la polico poste eksuspektis. Iu, kiu volas fari ion suspektindan, ne agas tiamaniere, li diris.

Kion ? Cxu vi ne sciis, ke Ivo ametas la junan panvendistinon ? Nu, tio estas fakto. Ili iris kune trinki teon en «La dolcxa vivo». Cxu vi konas ? Estas tiu tetrinkejo, kie ili havas kvardek kvar specojn de teo. Gxi trovigxas dekstre de la Cxefa Posxtoficejo. Li sidis tie kun sia panvendistino, kiam la suspektato envenis la tetrinkejon, portante la papersakojn, kiujn li acxetis antaux kelkaj minutoj. Estis la horo, kiam cxiuj magazenoj fermigxas. Kaj oni suspektas tiun viron gxuste cxar neniu plu venis en la papervendejon inter lia foriro kaj la momento, kiam oni fermis la magazenon.

Nu, mi ne diras, ke Ivo tute ne povus miskompreni la faktojn. Sed miaopinie li estas plej fidinda homo. Mi kredas lin multe pli ol la policon.

Fakte, la plej stranga afero, en lia raporto al mi, estas, ke, en kiu ajn magazeno aux trinkejo li trovigxas, tuj post li envenas la suspektata persono. Kvazaux tiu sekvus lin. Mirige, cxu ne ? Tamen, Ivo ne estas aventurulo, kiu enmiksus sin en spionajn agadojn. Mi demandos lin, kion li opinias pri tiu fakto, ke la papersakulo tiom sekvis lin. Mi ne rimarkis la aferon, kiam li raportis al mi tiujn okazajxojn hieraux. Nur rakontante al vi, mi ektrovis tion miriga.

Alian informon mi devos ricevi de li. Mi devos demandi lin, kie li acxetas tiujn dolcxajxojn, kiujn li hieraux alportis. Estas speco de cxokoladhava sukerajxo, tre dolcxa, kion mi ege sxatas, kaj mi sxatus scii, kie oni ilin vendas. Mi bedauxras, ke restas neniu plu. Mi jam finis la tutan saketon, tiom bonaj mi ilin trovis. Jes, bedauxrinde, nenio postrestas el ili. Se vi provus ilin, vi trovus ilin bonegaj.

Eble ne, fakte, cxar niaj preferoj tiom malsamas. Estas stranga speco de cxokolada dolcxajxo. Ion similan mi neniam ricevis aux acxetis antauxe. Ne estas tro da cxokolado, sed certe multe da sukero, tiel ke gxi estas dolcxega. Jes, bonegaj dolcxaj ajxetoj tiuj sukerajxoj estas.

Kiel diable Ivo faras por trovi tiajn nekutimajn, sed bonegajn, aferojn ? Vere, li estas karulo, ecx se liaj okuloj rigardas malsamflanken, kaj se lia nazo estas ridinde mallonga. Vi samopinias kun mi, cxu ne, Johana ?

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :