Mi kusxis en la lito, en mia kara, bone varma lito. La suno jam estis iom alta kaj gxia lumo bele plenigis la cxambron. La apenaux fermita fenestro enlasis malvarmetan aeron. Mi pensis: nun estas tempo ellitigxi. Sed mi sentis min tiel bone en la lito! «Cxu vere», mi diris al mi, «Cxu vere mi devas ellitigxi tuj?» Ena vocxo respondis, tute mallauxte: «Ne. Gxoju pri la sxatinda kusxa pozicio, pri la felicxiga enlita situacio, restu iom pli longe. Nenio ja urgxas».
Mi tre kontentis pri tiu senvocxa vocxo, kiu tiel amike parolis al mi, en mi. Sed mi apenaux decidis fordoni min al la felicxo sekvi la amindan proponon de tiu en-kora vocxeto, jen alia ena vocxo ekparolis en mia kapo, silente, kvankam kvazaux auxdeble.
Gxi diris: «Vi devas ellitigxi. Vi ne rajtas agi malkuragxe. Laboro atendas vin. Kaj vi ne povas fari gxin enlite. Vi devas kuri el via domo al via oficejo. Kuragxon, amiko, el la lito elmovu vin. Kaj vi sentos la felicxon de la homo, kiu faris sian devon, kvankam liaj plej malaltaj emoj provis irigi lin al alia direkto, al la malsagxa direkto de vivo tro facila, al la facila direkto de malkuragxo».
Estis gxene auxdi du vocxojn. Kiam oni auxdas du malsamajn vocxojn, kiuj diras malsamajn aferojn, ecx se ne tre lauxte, cxio intermiksigxas, kaj ne estas facile sekvi la interparolon, cxu?
Esperante eligi min el ilia interbatado, mi turnis min en la lito, kaj provis endormigxi.
Sed la gxena afero, koncerne provojn endormigxi, estas, ke ili ne estas facilaj. Mi ne scias, cxu mi estas normala, sed cxe mi provado endormigxi neniam sukcesas. Kiam mi enlitigas, nokte, mi endormigxas, sed neniam cxar mi provis. Nur cxar mi enlitigxis kaj estis laca, kaj pensis pri nenio plu. Mi devis fari nenion por dormi. Dormo venis mem.
Kiam mi provas kaj provadas, ripetante al mi: «Nun mi provu dormi, nun mi pensu pri nenio, nun mi dormu», mi restas maldorma la tutan tempon, kaj mi pli kaj pli sentas lacecon, sed bedauxrinde ne dormigan lacecon.
Min do turninte kaj returninte kaj rereturninte en la lito, mi povis nur diri al mi, ke mi ne sukcesas trovi la deziratan dormemon. Kaj jen ena vocxeto denove alparolis min:
«Vi ne deziras dormi», gxi diris — kaj gxi sonis, kvazaux gxi min malsxatus — «vi ne deziras dormi. Vi jam dormis suficxe. Vi tute ne estas laca. Vi nur deziras malkuragxe resti en la lito por la plezuro senti, ke vi faras nenion, dum ekstere la plimulto el la homoj laboras kaj lacigxas laborante».
La vocxo pravis. Mi ne deziris dormi. Eble iom dormeti, jes ja, sed suficxe maldorme, se vi komprenas min, por senti la plezuron kusxi en bona varma lito, en cxambro sunluma, farante nenion, nur lasante la pensojn kaj imagajxojn sekvi unu la alian, duone konscia, ke tio estas libereco.
«La grandeco de la homo kusxas en libereco», mia patro kutimis diri.
Nu, mia patro estis bona homo. Lia bonkoreco estis konata kaj priparolata de la tuta urbeto, kie ni vivis dum mia infaneco. Kaj lia cxiama praveco ne estis malpli konata. Mia patro sxatis prikanti la bonecon de la homa libereco. Li instruis al ni ami liberecon.
Cxion cxi mi respondis al la ena vocxeto, kiu provis ellitigi min. «Dum mi kusxas en la lito kaj nenion faras», mi diris al gxi, «mi estas libera, kaj mia patro instruis al mi alt-konsideri liberecon».
Sed — la diablo eble scias kial, mi ne — tiu vocxeto ne estis facile kontentigebla. «Vi vekigxis antaux du horoj», gxi diris. «La suna lumo, enirante tra la fenestro en la dormocxambron, vekis vin jam antaux du horoj. Jam du horojn vi kusxas, farante nenion. Senkuragxulo! Mallaborema knabo! Vi estas viro, sed vi agas infane. Estas priplorinde vidi vin. Vi min senesperigas. Por multegaj homoj, vivo estas laboro, kaj vi emas nur ludi kaj kanti, kaj lasi la aliajn laboradi por via komforto».
Sed felicxe la alia vocxeto intervenis: «Kial vi lasas tiun elparoli similajn vortojn stultajn, kaj, krome, malgxojigajn?» gxi rimarkigis al mi. «Silentigu gxin. Tiu vocxo ne estas auxdinda. Gxi malsxatas liberecon, gxi do malsxatas vian patron, kiu tiom sxatis liberecon. Cxu oni ne instruis al vi, ke oni devas ami siajn patron kaj patrinon ? Ami ilin, memori pri ili? Pensu pri la tempo, kiam vi estis tute malgranda, eta-eta infaneto, kaj kusxis en la brakoj de via patrino. Cxu sxi vekis vin, se vi dormis? Tute ne. Sxi agis precize por ke vi ne vekigxu, sed dormu plu trankvile. Cxu vi memoras, kiel felicxe estis, kiam vi libertempis sur la montoj, promenis en la kamparo, ludis kun aliaj infanoj en la montodomo, vivis en tiu pura montara aero, kuris sur la rokoj, kantis tute lauxte...? Cxu iu kriis al vi, ke tio estas malbona vivo? Cxu via patro aux via patrino aux iu alia kriis al vi, ke vi iru labori? Vi vivis libere tiutempe. Kaj libereco estas felicxiga».
Sed la alia vocxo rebatis: «Kiel malsincere vi parolas! Tio, kion vi diras, okazadis nur dum la libertempo. Vi forgesas, kiel estis, kiam vi iris al la lernejo. Via patrino vekis vin tiam. Kaj, vole nevole, vi ellitigxis por iri al la lernejo, ofte por kuri al la lernejo, cxar normale marsxi ne suficxis por alveni gxustatempe, cxar jam tiuepoke vi estis senkuragxulo ema resti tro longe en la lito».
Vere, tiuj du vocxoj estis gxenaj. Ambaux vocxoj gxenis, kvankam, verdire, unu pli ol la alia. Mi ne sciis, kion fari, por silentigi ilin. Ekdormi estus bona maniero eligxi el la gxena situacio, sed, kiel mi jam diris, mi ne sukcesis. Mi do fine ellitigxis. La penso pri taso da bona varma kafo antauxplezurigis min.
Mi iris al la fenestro, rigardis tra gxi al la suno, al la kampoj, al la montoj, kiuj staris malproksime, altaj kaj belaj. La naturo montrigxis tiel sxatinda, ke mi sentis emon lauxte kanti dankokanton pri gxi, aux krii al gxi mian gxojon vivi en la kamparo, ne en homplena urbego.
Mi rigardis, kioma horo estas, kun iom da antauxtimo, ke eble mi ne suficxe atentis la horon, dum mi kusxis enlite kaj lasis la pensojn sendirekte promenadi. Mi subite min demandis, cxu mi havos la tempon trinki la varman kafon, al kiu mi nun soifis, aux cxu mi devos kuri kiel stultulo por alveni gxustatempe al la oficejo. Jes, kun antauxtimo mi ekrigardis la horon kaj vidis, ke — diable! — la tempo forkuris pli rapide ol mi imagis. Mi nun devos cxion fari kun ega rapideco, forgesi pri la bona varma kafo, kaj tuj kuri el la domo por alveni al la oficejo en tempo plej mallonga.
Sed subite mi ekmemoris. «Kio okazas al mi?» mi lauxte kriis. «Oni ne laboras cxi-tage! La oficejo estas fermita. Nun estas sabato[1]!»
gxisdatigita je : 2011-01-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :