Mi devas rakonti al vi. Mi estas tiel felicxa! Mi retrovis sxin! Mi revidis sxin! Kiun? Karletan, kompreneble. Evidente mi parolas pri Karleta. Pri kiu mi parolus? Cxu ekzistas alia virino en la mondo? Jes, mi revidis sxin.
Sxi sidis cxe tablo en trinkejo, sola, antaux taso da kafo. Mi soifis, kaj eniris la trinkejon. Mi tuj rimarkis sxin. Sxi aspektis kiel persono, kiu atendas iun. Mi min demandis, cxu mi iru al sxi, cxu mi iru sidi cxe la apuda tablo, aux cxu cxe pli malproksima. Mi decidis iri iom pli malproksimen. Mi trovis bonan lokon, de kie mi povis facile observi sxin.
Mi volis komence observi sxian vizagxon, provi ekscii, laux sxia esprimo, cxu sxi felicxas aux ne. Krome, mi deziris ne aliri sxin tuj, cxar sxajnis al mi, ke estas pli sagxe lasi mian koron trankviligxi antaux ol ekrilati kun sxi.
Cxu vi memoras tiun tagon, tiun dolorigan tagon, kiam sxi forlasis min ? Antaux longe tio okazis. Sxi malkontentis pri mi, pri io, kion mi fusxe faris. Kaj, malsagxe, mi malkonsentis pardonpeti pri mia fusxo. Kiel malsagxa mi estis! Sxi pravis, kaj mi ne. Se tiuepoke mi sincere dirus: «Jes, mi mispasxis. Bonvolu pardoni min. Mi estas fusxulo. Mi riparos la aferon.», sxi certe plu restus kun mi, cxar sxi trovis min plej aminda. Sed mi malsagxe volis, ke sxi konsideru min prava.
Sxi tiam opiniis, ke vivo kun mi ne estos ebla, se mi devas senmanke senti min prava, ecx kiam mi fusxe agis kaj estas evidente malprava. Jes, tiam sxi foriris, lasante min sola, malgxojige sola. Mi sentis min forgesita, forlasita.
Kiom mi bedauxris mian malsagxan reagon! Sed mia bedauxro ne helpis. Simpla bedauxro neniam helpas, cxu?
La vivo igxis seninteresa por mi. Mi laboris lauxkutime. La ekzisto estis dauxro, ne vivo. Mi ecx min demandis, cxu estas iu ajn intereso en dauxrigo de tiu vivo. Se vivo estas sengxoja, senplezura, kial dauxrigi gxin? La ideo min mortigi envenis en mian kapon, kaj restadis en gxi dum kelka tempo. Mi hezitis: cxu plu vivi, aux cxu morti tuj? Kio estas preferinda, kiam la vivo perdis cxian intereson?
Se paroli sincere, mi diru, ke mi timas la morton. Nur cxar mi gxin timas, mi forlasis la ideon min mortigi. Mi do dauxrigis mian malfelicxan ekziston.
Kaj jen Karleta trovis alian viron, kaj enamigxis al li. Mi konis lin. Li nomigxas Jozefo. Malseriozulo. Fusxulo. La ideo, ke sxi emas kunvivi kun simila ulo, dum mi ekzistas, estis... nu... mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentis. Mi ne povis porti tiun pezon. Mia koro estis peza. Pli kaj pli peza.
Tamen, mia vivo... ne, vivo ne estas gxusta vorto, tiel vivi ne estas vivi, mi diru: mia ekzistado... tamen, do, mia ekzistado estis seninteresa. Mi provis forgesi sxin, sed ne povis. Amikoj proponis al mi promenojn, veturadojn, agadojn, teatrovidon, diskutojn, kuntrinkadon. Ili estis tre afablaj. Sed nenio interesis min.
Mi ecx pensis pri tio, cxu mi mortigu Jozefon. Mian morton mi timas — mi pensis — ne la morton de aliuloj! Cxu vi trovas min timige malsxatinda? Pardonu, mi nur sinceras pli ol kutime. Jes, komence mi havis tiun ideon. Meti finon al[1] mia doloro mortigante mian malamikon.
Mi malamis lin. Kaj en malamo kusxas nekredebla forto. Cxu vi jam sentis tion? Eble vi neniam malamis. Videble, vi estas plej bonkora homo.
Mi tamen forlasis la ideon meti finon al la vivo de Jozefo (eble cxar mi timas la policon!). Mi provis revidi Karletan, sed Jozefo forlasis la urbon, kaj Karleta sekvis lin for. Sxi trovis alian laboron, ie, kaj mi plu restis same sola.
Komence mi pensis: «Sxi ne rajtas fari tion al mi. Sxi ne havas tiun rajton. Sxi devas vivi kun akceptinda viro, sagxa, bonkora, juna. Unuvorte, kun viro kiel mi. Ne kun fusxulo kiel Jozefo».
Sed poste mia pensmaniero aliigxis. Kion similaj pensoj ja povus alporti al mi? Nenion helpan, nur bedauxron. Fakte, mi ne pensis prave, cxu? Sxi ja rajtas fari el sia vivo, kion sxi volas. Kaj mi ne havas rajton devigi sxin min ami. Sxi rajtas forlasi min, se mi agas malsagxe. Neniam ni kunigis niajn vivojn antaux iu urba aux alia auxtoritato. Mi do havis neniun rajton super sxi. Tiuj kaj similaj konsideroj helpis min forlasi mian ne-sanan pensovojon, kaj aliri vojon pli bonan.
Mi atendis ion ajn, sed ne tiun trinkejan revidon. Kara Karleta! Dum sxi sidis tie en la angulo, sxi estis ankoraux pli bela, ol kiam mi komence konatigxis kun sxi. Sed sxi aspektis malgxoje.
Okazis io ecx pli neatendita ol la fakto, ke mi revidis sxin: subite, sxi turnis la okulojn al mi, min vidis, kaj ekstaris. Sxi ekpasxis en mia direkto, ne tre rapide, tiel ke mi havis suficxe da tempo por min demandi, kion sxi diros.
Min tusxis timo. Mi kvazaux antauxsentis, ke doloriga bato falos sur min. Mi timis, ke sxiaj unuaj vortoj estigos eksplodon de doloraj sentoj en mia kompatinda koro.
Sed tute male. Apenaux mi povis kredi miajn okulojn: jen sxi sidis apud mi kaj ekparolis kun largxa rideto. Ho, tiu rideto! Similan rideton mi neniam vidis. Neniam en mia vivo mi sentis min tiel kortusxita. Tiu rideto estis mesagxisto pri baldauxaj felicxoj.
«Kara Petro!» sxi diris. «Kiel mi gxojas vin revidi! Se vi scius, kiel felicxa mi estas! Oni diris al mi, ke vi forlasis la urbon, kaj jen mi retrovas vin. Cxu vi ankoraux min malamas?»
Imagu tion! Sxi opiniis, ke mi malamas sxin. Eble mi iomete sxin malamis, kiam sxi forlasis min, sed tamen... Mi repensis pri miaj mortig-ideoj; ili koncernis min, kaj poste Jozefon, sed sxin neniam.
«Mi neniam malamis vin», mi respondis, «nur Jozefon».
Kaj tiam sxi rakontis pri Jozefo. Liaj proponoj tute ne estis seriozaj. Tuj kiam li alvenis en tiun alian urbon, li faris similajn proponojn al alia virino, kaj forlasis Karletan. Estis tre dolore al sxi, cxar sxi imagis, ke li estos la viro en sxia vivo. Sed iom post iom sxi retrovis sian kortrankvilon. Pli kaj pli sxi rememoris nian antauxan amrilaton kiel vere felicxigan.
Sxi do deziris rerilati kun mi. Sed iu malsagxulo fusx-informis sxin dirante, ke mi foriris, ke mi forlasis mian laboron, kaj trovis alian malproksime. Li intermiksis mian nomon kun tiu de aliulo, cxar niaj nomoj intersimilas.
Mi klarigis al sxi la vojon, kiun miaj pensoj kaj sentoj iris dum tiu longa tempo malproksime de sxi. Krome, mi diris, kiom mi nun konscias mian malsagxecon. Mi diris, kiom mi bedauxras, ke mi lasis tro altan opinion pri mi mem fusxi belegan amon.
Tiumomente ni komencis ridi unu kun la alia. Kiom ni ridis! Ni ne vere scias, kial. Nur, cxar estis tiel bone retrovigxi kune, kaj rimarki, ke ni tuj povas tiel forte reami unu la alian.
Ni parolis pri cxio kaj nenio, cxiam ridante. Ni rakontis niajn vivojn unu al la alia. Ni estis gxojaj, neimageble gxojaj. Mi metis mian manon sur sxian manon, proksimigis mian kapon al sxia kapo. Niaj koroj batis auxdeble, aux apenaux malpli ol auxdeble. Ni sentis kunigxon. Ni forlasis la kafejon, promenis en la urbo, cxiam ride diskutante, cxiam kun gxojplenaj vizagxoj. Ni iris al mia cambro. Ni...
Nu, nu, nu, nu. Cxu vi scias, kio estas felicxo? Vere, amiko, se vi povus imagi...
gxisdatigita je : 2011-01-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :