Suficxas! Nekredeble! Jam denove vi ektrinkas! Ne, amiketo, vi jam trinkis suficxe. Tro estas tro. Kial vi cxiam devas troigi? La kuracisto diris: «Ne permesu, ke li ricevu tiom da glasoj. Unu jam estas multe por li. Aux cxu vi volas, ke li farigxu tute malsana? Se li plu soifas, akvon li trinku. Akvo estas bonega por la sano.»
Kaj jen vi denove acxetis brandon! Kion vi diris? Vi soifas, cxu? Ho jes, vi soifas. Via soifo estas senfina. Via soifo estas cxiama.
Vere mi ne komprenas vin. Vi ne plu estas knabeto. Vi ecx ne plu estas knabego. Vi estas viro, alta, forta, granda viro.
Se almenaux vi ricevus plezuron el via trinkado! Sed pripensu iomete. Cxu brando plezurigas vin? Ecx ne. Fakte, gxi ecx ne sensoifigas vin. Vi tion diris al mi, cxu ne? Laux vi mem, gxi ne forsvenigas vian soifegon. Laux viaj diroj, tiel estas: post kiam vi trinkis glason, vi deziras denove trinki, vi tuj resentas la deziregon brandi.
Viaj malsagxaj diroj dolorigas al mi la koron. Kiam vi diras, ke cxar vi estas tre grandkorpa, via brandotrinkego ne faras malbonon, kiel mi povus kredi vin? Mi havas okulojn kaj vidas. Kiam vi diras, ke korpa laborado tuj eligas el vi la troon da brando, ke laborante kun plena forto vi tuj elkorpigas la malsanigajn substancojn, permesu al mi esprimi mian plenan malkonsenton.
Jes ja, vi estas granda, ecx grandega. Jes ja, via korpo estas alta kaj largxa. Vi estas forta kaj dika. Pli ol suficxe dika, verdire. Mi ecx diru simple: tro dika, multe tro dika, cxar la brando dikigas vin sen vin serioze fortigi.
Kiam mi ekvidis vin la unuan tagon — cxu vi memoras? — mi vin ekamis, gxuste cxar vi aspektis tiel bele. Fortegulo vi estis tiutempe. Jen bela viro, mi diris al mi, largxa kaj forta. Tiutempe vi ne estis dika. Sed vi havis fortan korpon, belan vizagxon, kun amika, plezuriga esprimo, kaj mi enamigxis tuj. Mi ne imagis tiuepoke, ke vi fusxos cxion cxi per brandemo, ke vi fusxos vin mem, ke vi fusxos nian kunan vivon, manke de volo. Mi ne imagis, ke vivi apud vi estos cxiama doloro, ke mi vivos, ne apud fortulo, kiu helpos min, sed apud senvolulo, kiu fusxos mian vivon.
Ho! Mi konas viajn cxiamajn redirajxojn! Laux via opinio, mi estas senkora. Laux via sento, mi estas nekomprenema. Laux viaj paroloj, mi estas auxtoritatema. Mi sxatas Povon, laux vi. Mi deziras esti supera al vi, laux via pensmaniero, kaj mi volas cxiam diradi al vi, kion vi faru. Tiel vi sentas nian rilaton, cxu ne? Laux vi, mia sola deziro en la vivo estas superforti vin.
Ne, amiketo; tiel ne estas. Mi tiom sxatis, kiam mi sentis vin supera al mi. Gxuste tio igis min vin ami: via maniero cxiam superi la malfacilajxojn de la vivo. Kio ajn okazis, la gxusta decido estis klara por vi. Kio ajn okazis, vi cxiam estis la plej forta, la plej sagxa, la plej supera.
Kvankam ni travivis malfacilajn tagojn — cxu vi memoras? — en la unua tempo de nia kunvivado, tamen cxiam vi sukcesis elturni vin. Kiom sxatinda estis la vivo apud vi tiuepoke! Kiom plezuriga!
Sxajnis, ke vi havas povon super la okazajxoj, super la vivo. Povon vi havis, cxar vi havis volon. Sed kio restas el via volo nun? Kio postrestas el via volforto, el via povo voli, kaj per tiu simpla volo aliigi la tutan vivon? Kie gxi postrestis? Kien gxi forsvenis? Kio okazis al gxi? Kion vi faris el gxi? Vi iras acxeti brandon. Vi sidas apud glaso da brando. Vi rigardas gxin. Vi rigardadas gxin. Vi rigardegas gxin. Kaj vi ne plu povas malkonsenti. Vi ne plu trovas en vi la volon kapnei[1] al gxi. Kial vi fusxis nian vivon, kara? Kara, kara mia, eta mia karulo, koro mia, vivo mia, kial vi fusxis cxion inter ni?
Kial vi permesis al tiu brando ricevi la Povon? Gxi estas nia superulo nun! Decidas gxi, kion ni faru. Kaj ni povas nur sekvi gxian volon. Vi acxetas gxin, kaj tiu acxetajxo direktas la vivon cxi tie. Acxetadi brandon denove kaj denove, dum la akvo estas tiel bona cxe ni, kia malsagxa maniero vivi!
Mi scias, ke vi ektrinkis brandon, kiam okazis tiuj timigaj malfacilajxoj cxe via laboro. Ne estis facile por vi. Ne estis klare, kion fari. Viaj labordonantoj ne volis, ke vi malkasxe diru la veron. Ili timegis, ke la homoj ekstere scios la veron, ke oni klarigos al la tuta urbo, kion ili faris, ke la tuta urbo parolos pri ilia misfaro, pri tiu gravega fusxo, pri tiu gravega misdirektado de la aferoj. Kaj ili elsendis vin for. Ili forsendis vin eksteren, timante, ke la polico intervenos.
Forsendita! Senoficigita! Kaj sen eblo respondi, sen eblo rebati, sen eblo pravigi vin, klarigi, kion vi faris, kaj kial. Vi retrovis vin senlabora. Esti senlaborulo nuntempe ne estas facila vivo. Neniam estis, cetere. Vivo de senlaborulo ne estas facile akceptebla. Brando akceptigis gxin pli facile al vi, cxu ne? Aux almenaux tion vi imagis. Kun kiom da malpravo!
Cxar kvankam vi acxetis pli kaj pli da brando, via vivo ne faciligxis. Male. Estas pli malfacile trovi laboron, kiam oni montrigxas brandoplena. Kaj kvankam mi amis vin, kaj komprenis vian zorgadon, mi ne povis akcepti tion. Cxiaokaze ne la fakton, ke vi iris cxiam denove acxeti brandon, kaj ke nia acxetpovo pli kaj pli mallargxigxis.
Kvankam vi ne trinkis tro multe en la unuaj tagoj, tamen mi ne akceptis. Mi timis, ke post la epoko kun unu duonglaso vespere venos epoko kun duonglaso posttagmeze, kaj poste epoko kun plenaj glasoj dumtage kaj cxe noktigxo, kaj tiel plu, kaj tiel plu.
Kaj evidentigxis finfine, ke mi pravis, cxu ne?
Kvankam mi konsentas, ke mi eble ne suficxe komprenis viajn zorgojn de senlaborulo, tamen, cxu oni povas diri, ke se mi agus alimaniere rilate al vi, vi ne trinkus tiun diablan brandon? Kvankam eble estas iom da vero en tio, tamen tiu pensmaniero sxajnas al mi negxusta. Kiom ofte mi pensis: «Jen estas la fina glaso. Post cxi tiu li ne plu trinkos brandon!» Sed tiom ofte la faktoj montris min malprava.
Kaj nun, kion fari? Cxu vi povus tion diri al mi? Kiel eligi vin el tiu diabla emo? Kiel resanigi vin, kaj samokaze rebonigi nian kompatindan, fusxitan kunekziston?
Se vi scius, kiom mi malamas tiun brandon! Kara, kara, se almenaux vi komprenus min! Mi vin amas. Mi vin amegas. Ankoraux plu. Ecx se de tempo al tempo mi diras la malon, mia koro ankoraux batas amege por vi.
Sed kiom gxi doloras! Kiom doloras vidi vin fordoni vian vivon al brando! Karulo! Karulo mia! Cxu vere vi ne povas forigi el vi tiun diablan emon? Cxu vi ne povus reekprovi, ecx se nur kompate al mi?
Ekzistas malsanulejoj, kie oni kuracas brandemon, mi auxdis. Oni tie akceptus vin. Mi petegas vin, konsentu iri al tia malsanulejo! Mi faros ion ajn, por ke vi akceptu tiun ideon. Mi laboros ankoraux pli multe ol nun, se ne estos eble alimaniere.
Aux almenaux konsentu, ke venu vin kuraci faka kuracisto. Ekzistas kuracistoj, kiuj specialigxis pri brandotrinkemo, oni diris al mi. Eble se ni rigardos la aferon malsano, eble estos por vi pli facile senigxi de gxi. Akceptu. Mi petegas vin, karulo, akceptu almenaux diskuti kun fakulo. Vi ne imagas, kian plezuregon tio donus al mi. Kaj kiel kontentega vi mem sentus vin! Vi sentus, ke vi refarigxas viro. Vi sentus revivigxon, revirigxon, refortigxon. Vi refarigxus la fortega bonulo, kiu tiel ame iun belan tagon ekrilatis kun mi.
Vi tion faros, cxu ne? Jes, mi vidas en viaj okuloj, ke vi pli kaj pli konsentas. Mi vokos la kuracan fakulon. Li venos kaj resanigos vin. Kaj vi refarigxos vera viro. Kaj ni reamos ege ege bele unu la alian.
gxisdatigita je : 2011-01-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :