Mi miras, ke li ne dankis min. Estis tamen granda servo, kiun mi faris al li. Mi helpis, cxu ne? Mi nenion misfaris, mi nenion fusxis, mi nenion malbonigis. Nur okazis tio, ke mi malsukcesis.
Kion vi volas? Mi ne povas fari mirindajxojn. Mi estas homo, sinjoro, simpla homo, kiu perlaboras la vivon[1] laborante per siaj manoj. Kaj per sia kapo. Jes, la kapo, cxar oni devas kompreni, kio misfunkcias. Nu, mi komprenis. Li tute fusxis sian motoron. Ne mirige, kun tia maniero ekrapidi, kaj subite ekmalrapidi, kaj ree ecx pli subite rerapidi. Tiuj motoroj estas malfortaj.
Li do ne diru, ke mi ne helpis, cxar mi helpis. Aux almenaux mi provis. Se motoro estas tute fusxita, gxi ne estas riparebla tujtuj. Cxiam la sama afero: ili ne povas atendi. Sed li ne diris ecx etan, ecx apenaux auxdeblan «dankon!». Li ecx ne danketis. Senkora homo! Vere ne helpinda.
Kion ajn oni faras, li ne dankas. Ecx misparolante, ecx fusxe, li povus esprimi sian dankon, ecx per la mano, ecx per la kapo. Kiel ajn li volas. Per la piedoj ecx, se li preferas. Aux per la haroj. Kiel ajn li deziras. Nur li danku.
Konsentite, la afero ne estas finita, la servo ne estas finfarita. Sed la mesagxo estas dirita: «Vi fusxis vian auxton, sinjoro, mi faros tion, kio eblas, ne pli, cxar mi estas nur homo».
Mi ne speciale volas, ke li longe paroladu. Mi ne deziras, ke li dankadu min dum tagoj kaj tagoj, ke li esprimadu siajn dankojn cxiam kaj cxiam, gxis mia vivo estos finita. Nur kelkaj dankvortoj, kaj mi estus kontenta. Tamen ne estas malfacile. Ekzistas homoj, kiuj dankegas vin, cxar tute malgranda servo estas al ili farita. Eta helpo, kaj jen venas longa danka deklarado. Kvazaux dank' al vi[2] ili vivus plu, ecx se vi faris nenion, aux almenaux nenion gravan.
Sed tiu cxi simple ne dankis. Ecx ne unu vorto. Mi ne havis la tempon rigardi, kio okazas al li, jam la pordo estis fermita, jam li estis for. Tiel foriri sendanke... cxu vi imagas? Mi ne sxatas tian manieron agi. Kvazaux la aliaj ne ekzistus, kvazaux ni ne indus kelkajn vortojn de danko. Vere, li estas malbonmaniera homo.
Lia motoro estas fusxita. Kion li faris per tiu auxto, mi iom povas imagi. Tute ne estas nature, ke la motoro tiamaniere fusxigxis, se li agis normale. Ofte oni sin demandas, kion la homoj faras per siaj veturiloj. Nu, mi faris, kion mi povis. Mi longe rigardadis la motoron, provis cxu tion, cxu tion cxi, cxu tion alian, rebonigis kelkajn aferetojn, kiuj misfunkciis, remetis unu novan pecon. La tutan farindan laboron mi faris.
Sed superhomajxojn mi ne povas fari. Se li fusxis sian motoron tiel grave, kion mi faru? Cxiam estas la sama afero. Ili auxtas kiel malsagxuloj, kvazaux ili tute perdis la kapon[3], jes kiel senkapaj knabegoj ili irigas sian veturilon, kaj poste ili miras, ke post kelkaj tagoj gxi ankoraux ne estas riparita.
Tiuj motoroj ne estas tre serioze faritaj. Almenaux oni estu afabla kun ili. Se ne, ili facile fusxigxas.
Nu, se mi devas remeti tutan novan motoron, ne mirinde, ke li kelktage atendu. Mi parolis tute afable al li, ne eldiris ecx plej etan malbelan vorton, kaj tamen mi povus, se konsideri tian nekredeblan manieron fusxi belan novan veturileton.
Ne mi faris, ke lia auxto ne plu funkcias. Sed mi laboris super gxi, restis longan tempon en la laborejo cxe tiu fusxita motoro. Sed cxar la auxto ne estas jam plene riparita, tiu sinjoro senigas min de la simpla, unuvorta danko, kiun mi devus auxdi.
Por tiaj homoj ni laboras! La vivo vere ne estas facila. Kontentigi la homojn niaepoke ne plu eblas. Mi tion diras al vi, sinjoro, cxar almenaux vi sxajnas komprenema. Tia agmaniero tute senigas min de la emo labori.
gxisdatigita je : 2011-01-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :