Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22
ikurso: Lasu min paroli plu - 7/lasu07.php

Lasu min paroli plu - 7


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Notice: Undefined variable: nunleciono in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 399

Auxskultu tiun rakonton:

Elsxutu cxiujn rakontojn (entute: 6) en unu dosiero:  lasu.zip

Oni venis el alia mondo

La unua afero estas informi ilin. Jes, mi devos unue informi la auxtoritatojn. Mi konas min: mi jam nun timas tiun devon, kaj mi timos gxin multe pli, poste, kiam la tago venos kaj mi devos iri al ili, kaj diri: «Jen kio okazis, jen kio certe okazos».

Ili opinios, ke mi ne diras la veron. Tute certe ili rigardos min malverulo. Ankaux kiam mi montros la... la «ajxon» [1], ili ne konsentos pri la vero de miaj diroj. Ili rigardos gxin kaj ili ne komprenos. Ili diros, ke temas pri io tre stranga kaj nekomprenebla, sed ili ne opinios, ke mi diras la veron. Aux cxu eble tamen...?

Ili eble vokos fakulojn, specialistojn. Mia koro batos ! Mi jam povas imagi tion: kiel rapide mia koro batos, kiam mi staros antaux ili kaj devos diri, kio okazis, kiel kaj de kiu (diable !) mi ekhavis tiun neimageblan ajxon.

Kion oni povas fari por superi la timon ? Kion faras la aliaj, kiam granda forta timo envenas en ilian koron ? Mi scias pri tiuj auxtoritatoj[2]. Ili deziros tutforte, ke mi malpravu. Ili multe preferus, ke mi malpravu. Ofte la auxtoritatoj tute ne deziras auxdi la veron. Ili konsentas kompreni gxin, nur se la vero estas normala. Kiam la faktoj estas strangaj, kiam okazis io ne normala, io pli malpli supernatura, tiam ili preferas scii nenion.

Ankaux mi preferus dormi trankvile kaj vivi trankvilan vivon. Ne mi petis... eee[3]... «tiujn» veni. Ne mi deziris auxdi iliajn timofarajn parolojn. Cxu vi opinias, ke mi amas dramojn ? Tute ne.

Kaj tamen, kion fari ? Mi faros mian devon. Mi iros. Kaj mi devos iri sola. La afero, kompreneble, estas plej sekreta. Se almenaux mi povus paroli pri gxi kun iu ! Sed sekreto estas sekreto. Kaj kun... tiuj... tiuj uloj... eee... tiuj estajxoj, la risko estus tro granda.

La simpla fakto pensi, ke mi staros tie, antaux la auxtoritatoj, jam faras, ke mi timas. Mi grave antauxtimas tiun tagon. Ili sin demandos, cxu mia kapo laboras normale. Ili diros, ke miaj ideoj estas absurdaj. Mi respondos, ke ne temas pri ideoj, sed pri faktoj, simplaj faktoj, pri kiuj mi preferus neniam paroli.

Tiam mi diros: «Estajxoj alimondaj[4] venis al mi. Jen. Ili petis min montri al vi jenan aferon, por ke vi certigxu, ke mi diras la veron kaj ke ververe ili petis min veni por diri al vi, kion ili volas, ke mi diru». Kaj mi montros la... la ajxon... kaj ili ne scios, kion pensi. Sed ili certe devos diri unu al la alia, ke tiu... tiu ajxo... ne povus esti niamonda (nenio sama povas ekzisti en nia mondo; oni do gxin faris alimonde; alimonduloj do ekzistas kaj venis al mi).

Ili demandos kaj demandos. Mi respondos, ke mi scias nenion, ke la afero same misteras al mi, kiel al ili, kaj ke mi preferus ne havi la devon ilin informi. Mi respondos plu, ke estis mia devo veni, tiel ke mi venis, malbonvole, eble, sed tamen venis. Se ili ne volas auxdi tion, kion mi devas diri, estas ilia afero. Ili iru al la diablo, se ili preferas.

Mi venis por fari mian devon. Tio estas la gxusta faro, cxu ne ? Kio estas pli gxusta ol tio ? Kio estus pli prava ol informi la superulojn ? Ankaux mi preferus sidi kun la kapo en imago kaj la piedoj sur la tablo, se vi vidas, kion mi volas diri, sed ne gravas mia prefero, cxu ? Gravas multe pli, ke iu informu la auxtoritatojn pri tiu grava, stranga, drama afero. Kion fari, se tiu «iu» nur povas esti mi ? Sincere, mi preferus, ke iu alia iru.

Unu eble konsentos iomete auxdi min, sed ne la aliaj, ne la plimulto. Nu, estas ilia afero. Ne, mi diras malveron al mi. Ne estas nur ilia afero. Estas ankaux mia afero. Estas mia devo. Kiam mi ekpensas pri tio, kio okazos al la tuta mondo, se oni faros nenion, kiel mi ektimas ! Mi preferus resti trankvile cxi tie ol devi informi ilin.

La vero ofte sxajnas pli absurda ol imagajxoj. Estas vere, ke la auxtoritatoj estos en malkomforta pozicio. Sed ne mi decidis, ke ili havos superan, auxtoritatan pozicion. Ili decidis mem. Ili mem tion deziris.

Jes, karaj granduloj, vi deziris igxi superaj auxtoritatoj. Vi deziris la Povon, la povon super ni simpluloj. Nun, vi havas gxin. Agu do ! Vi devos komuniki la informon al la tuta mondo, tiel ke la tuta mondo sciu, sed tamen ne tro timu. Cxu tio estas ebla ? Mi timas, ke ne. Mi timas, ke oni ne povas fari, ke la mondo ne timu. Sed kion fari ? Cxu fari nenion, gxis la dramo okazos ? Ne. Neeble. Vi certe faros vian devon. Mi estas kore kun vi.

Notoj :

  1. Ajxo : afero.
  2. Mi scias pri tiuj auxtoritatoj : mi scias, kiel agas tiuj auxtoritatoj; mi scias, kiel ili reagas al okazajxoj; mi konas tiujn auxtoritatojn.
  3. La viro, kiu parolas, ne scias, kiel esprimi la penson; li do diras 'eee'; en aliaj lingvoj oni diras 'hm', 'aaa', 'er', 'euh', 'nu', 'oh' ...
  4. Alimondaj (= alia-mond-aj)

gxisdatigita je : 2006-10-27

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :