Auxskultu tiun rakonton:
Elsxutu cxiujn rakontojn (entute: 6) en unu dosiero: lasu.zip
Pri kio mi pensas, li demandis. Cxu vi auxdis lin? Kiel strangaj tiuj uloj estas ! Kvazaux mi scius, pri kio mi pensas. Cxu mi vere pensis ion? Cxu oni devas pensi dum la tuta tempo? Tio ne sxajnas al mi prava.
Mi perdis la forton pensi antaux multe da tempo. Kiam mi estis juna, fakte. Mi foriris por promeni en la naturo. La naturo estis bela. Mia povo pensi forfalis dum tiu promeno. Kaj nun, mi estas «la ulo, kiu ne pensas».
Verdire (ver-dire), mi ne estas la sola. Ankaux aliaj viroj kaj virinoj, ankaux aliaj knaboj kaj knabinoj preferas ne pensi. Ankaux multaj universitataj profesoroj neniam pensas. Ili sxajnas pensi, sed ne pensas vere. Ili agas, kvazaux ili pensus. Nur agas kvazaux ; cxu vi komprenas?
Mi scias. Antaux iom da tempo, ankaux mi instruis en universitato. Sed mi ne volis forperdi mian forton en absurdan agon, kiel pensi. Estas tro riske. Imagu ! Se mi perdus miajn ideojn ! Mi versxajne havas ideojn. Mi ne scias tute certe — mi neniam rigardas ilin — sed plej versxajne ideojn mi havas.
Se jes, miaj ideoj restas trankvilaj en iu anguleto en mi. Mi timas perdi ilin kaj do neniam iras ilin vidi. Fakte, mi ne scias, cxu ili ekzistas. Versxajne ili restas solaj en iu anguleto de mi. Solaj kaj trankvilaj. Ili ne timu mian venon. Mi ne riskas veni.
Cxu vi auxdis pri Kartezio[1]? Li estis granda profesoro antaux multe da tempo. Li diris: «Mi pensas, do mi estas». Mi diras malsame: «Mi ne pensas, tamen mi estas. Mi ne pensas, tamen mi ekzistas». Mi scias, ke mi ekzistas. Pri mia ekzisto mi estas tute certa. «Kiel vi povas tion scii, se vi ne pensas?» vi eble demandas vin. Nu, karuloj, mi scias, ke mi ekzistas: mi auxdas. Mi auxdas, do mi estas. Mi auxdas, do mi ekzistas.
«Cxu esti, cxu ne esti, jen la demando», diris alia grandulo. Nu, por mi, tio ne estas demando. Mi estas, kaj tio estas bela fakto por mi. Eble mi estas stranga, sed mi amas mian ekziston. La fakto, ke mi ekzistas, estas por mi — eble ne por vi ! — bela fakto. Antaux la demando «cxu esti, cxu ne esti», mi tute ne timas. Mi respondas simple «esti», kaj restas tute trankvila.
«Mi auxdas, do mi ekzistas», mi diris. Jes, mi auxdas. Mi auxdas tre bone. Mi havas tre bonan auxdpovon. Fakte, mi auxdis vin diri ion ne tre belan pri mi. Haha ! Vi pensis, ke mi ne auxdas, cxu ne? Sed mi auxdas plej bone. Vi povas diri ion tre malforte, kvazaux vi tute perdus la forton paroli. Tamen mi auxdas vin. Mia auxdo estas tre bona. Tro bona, eble. Ofte okazas, ke mi auxdas aferojn, kiujn mi devus ne auxdi. Jes, mi auxdas vere tre bone.
Same pri mia vidpovo: mi ankaux vidas tre bone. Nur mia penspovo ne estas bona kiel miaj auxdo kaj vido. Mi malamas pensi. Mi ne havas la tempon pensi. Mi havas tempon por neseriozaj aferoj, ne havas tempon por seriozaj, cxu vi komprenas?
Se mi metas mian forton en tiun laboron — pensi estas labori, cxu ne? — mi perdas gxin. Mi tute ne deziras perdi mian forton. Estas bone esti forta[2].
Verdire, sxajni forta estas ankoraux pli bone, en la nuna mondo, sxajnas al mi. Plej ofte gravas la aspekto. Se vi sxajnas forta, oni timas vin, kvazaux vi estus forta. Se vi estas forta, sed sxajnas malforta, oni ne konsideras vin serioze. Nur se la aliaj vidas, ke, kun via malforta aspekto, vi tamen estas vere forta, nur tiam ili konsideras vin serioze.
Cxu vi auxdis min? Mi diris, ke mia forto estas grava por mi. Mi do ne volas perdi gxin, kaj mi do malkonsentas pensi. La aliaj pensu pri tiel gravaj demandoj kiel «cxu esti, cxu ne esti», «cxu mi pensas, kaj do ekzistas? cxu mi ne pensas, kaj do ne ekzistas?». Ne mi. Mi ne deziras diskuti pri tiuj demandoj. Mi povas observi min multatempe, mi neniam vidas deziron pripensi pri la demando de mia ekzisto. Sed mi bone komprenas, ke vi eble havas aliajn dezirojn. Eble vi deziras pridiskuti la demandon, cxu vi ekzistas. Diskutu gxin do, sed ne kun mi.
Pensu vi, se vi volas. Pensu, fakte, kion vi volas. Ne gravas al mi, cxu vi pensas, cxu vi ne pensas, cxu vi pensas prave, cxu vi pensas malprave. Tute ne gravas al mi. Viaj pensoj povas fali unu post la alia sur la tablon, vi povas meti ilin en vian tason da kafo, vi povas kasxi ilin en sukerujon, tute ne gravas al mi. Se viaj pensoj faras grandan bruon dum-fale, ne gravas al mi. Se ili ne falas sur la tablon, kaj bruon tute ne faras, kaj restas trankvile en via posxo, same ne gravas al mi. Nur unu peton mi havas: permesu al mi ne pensi. Kaj post tiu deklaro, permesu, ke mi salutu vin. Bonan tagon ! Ne pensu tro ! Kaj la forto restu kun vi !
gxisdatigita je : 2006-10-27
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :