Estimataj Eks-kursanoj,
Jen kelkaj konsiloj por vi, kiuj jxus finis la kurson «Gerda
malaperis» de Claude Piron.
Plejparte tiuj, kiuj finis la kurson Gerda, antauxe finis la kurson DLEK (Dek Leciona Kurso) aux "Kurso de Esperanto.
Vi jam havas bonan nivelon en la lingvo. Tion cxi atestas via kapablo legi senprobleme cxi tiun teksteton (la vortoj, kiuj ne trovigxas en Gerda, ricevas tradukon fine de tiu cxi pagxo). Vi jam konas la tutan bazan gramatikon kaj la plej oftajn vortojn. Tamen vi ankoraux bezonas firmigi viajn konojn kaj akiri kelkajn pliajn. Kiel do lerni plu ?
Unua konsilo : parolu ! Unuhora babilado kun kompetentaj Esperantoparolantoj valoras pli ol dek horoj da individua lernado. Tamen kelkaj inter vi eble ne trovos tiajn homojn en sia najbarajxo. Jen solvoj por vi.
Dua konsilo : restudu ! Jes, restudu la lecionojn de unua kurso, relegu la cxapitrojn de Gerda, rerakontu al vi la rakonton, relegu niajn korektojn... Cetere ni kelkfoje aldonas novajn metodikajn helpilojn al la kurso : ekz-e franca-esperanta leksikono, nova lauxtema indekso de la kurso DLEK kaj oni preparas plenan «konkordancon» de Gerda kaj de Lasu. Cxio cxi estos al vi utila, firma bazo, precipe kiam vi renkontos homojn, kiuj malbone uzas nian lingvon.
Kaj tio cxi enkondukas nian trian konsilon : estu singarda ! Esperanto estas ja facila lingvo. Pro tio kelkaj homoj nur lernas la kernon de la lingvo kaj ili tuj imagas, ke ili jam cxion konas. Kelkaj ecx ne hezitas pedante disvastigi siajn teoriojn pri lingvo, kiun ili neniam serioze studis. Ne sekvu ilin blinde kaj ne hezitu peti konsilojn de niaj korektantoj aux de «bonaj auxtoroj».
Kvara konsilo : korespondu ! Korespondi kun sperta E-parolanto estas bona rimedo por disvolvi viajn sciojn. La interreto estas la ideala rimedo por korespondi mond-skale. Cetere ni donos cxi-sube adreson de interreta E-Koresponda Servo. Bedauxrinde la kompetentuloj ofte estas tro okupataj kaj ne povas oferi tempon por korespondado kun komencanto. Tamen korespondi kun alilanda komencanto povas esti interesa sperto, sed memoru nian trian konsilon !
Kvina kaj lasta konsilo : instruu ! Jes, de kiam vi havos iom pli da sperto en la parola lingvo, vi igxos tre bona korektanto por niaj kursoj, eventuale sub la kontrolo de pli sperta homo. Komence de la ekzisto de Esperanto multaj elstaraj instruistoj komencis instrui tuj post kelksemajna lernado. Oni povas havi dubojn pri la efikeco de tiaj lernmetodoj, sed estu certa, ke post via tri- aux kvarmonata studado ankaux vi plene kapablas instrui al komencanto.
Internet estas fonto da interesaj Esperantajxoj. Sed la sama problemo validas pri Esperanto, kiel pri cxiuj aliaj temoj : Internet neniel estas sekura fonto. Vi trovos en gxi bonegajn kaj malbonegajn aferojn (mi parolas pri la lingva vidpunkto). Relegu nian pagxon pri konsilindaj Esperantaj ejoj en TTT. Por plu lerni aparte interesaj estas :
Internet estas tre nova medio. Antaux gxia regno, ekde la komenco mem de Esperanto, oni multon faris nur per libroj. Ankaux nun libroj estas konsilindaj kaj certagrade nemalhaveblaj. Vi malfacile trovos Esperantajn librojn en la kutimaj librovendejoj, sed ili abundas en la E-movadaj medioj. Sube ni parolos pri libroservoj, per kiuj eblas mendi kaj havigi al si la karajn librojn ! Atentu, ke «kara» ne cxiam sinonimas kun «multekosta», felicxe !
Al la finintoj de Gerda ni aparte konsilas du lernolibrojn por progresantoj :
Koncerne vortarojn ni konsilas, ke vi plej multe evitu ilin uzi. Prefere funkciigu vian memoron kaj imagpovon. Tamen tre utilaj estas la vortaroj unulingvaj, t.e. la vortaroj nur en Esperanto. Ili montros al vi, cxu vorto, kiun vi volas uzi, vere ekzistas, cxu gxi estas suficxe oficiala, kaj en kiuj okazoj gxi uzeblas. Aparte konsilindaj estas :
Finfine necesas mencii, ke ekzistas miloj da literaturaj verkoj cxiaspecaj kaj por cxiuj gustoj. En la meza kategorio de «instru-celaj» literaturaj verkoj vi placxe retrovos la verkojn de Claude Piron, el kiuj aparte rekomendindaj estas :
Homoj ofte fantazias pri la Esperanta movado. Cxu gxi ne estas ia sekto, aux ia elito, kiu strebas influi la nuntempan socion? Cxu gxi ne similas al tiu Societo de Lumsercxantoj, pri kiu parolas la auxtoro de Gerda? Ne havu tro da iluzioj... Venu, rigardu, jugxu mem, kio estas bona, kio estas malbona, kiuj estas allogaj homoj, kiuj estas mallogaj, kiuj estas inteligentaj, kiuj estas stultaj, kiuj perfekte parolas la lingvon, kiuj apenaux balbutas gxin ktp. Vi povos nur miri pro la diverseco de la homoj, de la kulturoj kaj de la celoj..., sed ankaux mirigos vin la fratecaj ligoj, kiuj facile aperos inter vi kaj kelkaj aux pluraj homoj el tiu multfaceta komunumo.
Kiajn homojn vi renkontos en la Movado? Cxiajn. Bela okazo por restudi la korelativojn, cxu ne? Tamen necesas scii, ke en Okcidenta Euxropo la Movado estas suficxe maljuna. Mezagxuloj ne havas tempon partopreni en la agadoj, do plejofte restas nur la emeritoj, de unu flanko, kaj la junuloj, de alia flanko. Bonsxance Azio, Afriko kaj Orienta Euxropo reekvilibrigas la agxan piramidon.
La noblaj oficialaj celoj de la Movado estas suficxe konataj : disvastigi la lingvon, promocii interhoman pacon kaj amon, ktp. Al tio aldonigxas la pli egoismaj celoj de cxiu aparta membro : vojagxi eskterlanden, konatigxi kun aliaj kulturoj, trovi vivkunul(in)on (eventuale nur dumkongresan), agrable pasigi la tempon, trovi publikon por siaj artaj talentoj, ag-kampon por sia pov-soifo, ktp. Nepre venu kun viaj celoj !
Kiel eniri la Movadon? Suficxas kapabli paroli Esperanton kaj aligxi al iu ajn Esperanto-asocio. Eble timigos vin la granda nombro de asocioj, kiuj atendas vin... Ne timu, estas tre simple. Ekzistas nur unu grandskala internacia asocio : UEA (Universala Esperanto-Asocio). Aligxi al gxi estas preskaux nepra por «vera» Esperantisto : via pago rajtigos vin ricevi la interesan pri-movadan monatan revuon Esperanto, ricevi la junularan monatan gazeton Kontakto kaj ricevi jarlibron tricentpagxan, kiu kolektas adresojn de preskaux cxiuj asocioj kaj de preskaux 2000 delegitoj en preskaux 100 landoj. Ekzistas malpli kostaj kotizoj sed, kompreneble, kun malpli da servoj.
Ankaux pripensu la eblecon aligxi al nacia asocio. La kotizoj estas gxenerale pli malaltaj ol en UEA, la revuoj, bultenoj, ktp malpli interesaj, sed ili estas pli proksimaj al vi, ili subtenas la Esperantan vivon en via lando, proponas bonan libroservon, renkontigxojn, ejojn ktp. Se viaj monaj rimedoj permesas tion al vi, aligxu kaj al UEA, kaj al via nacia asocio aux al ties junulara sekcio.
Se tio ne suficxas, vi povas aligxi ankaux al «fakaj» asocioj pli-malpli seriozaj, kiuj vere abundas : blinduloj, fervojistoj, sennaciistoj, posxtistoj, naturistoj, radio-amatoroj, kaj dekoj da aliaj... Plejofte la kotizoj estas vere simbolaj.
Multaj asocioj ankaux organizas kursojn, seminariojn, ekzamenojn, libroservon, korespondan servon, cxiaspecajn arangxojn kaj ecx kongresojn. Cxiujare UEA organizas tutmondan kongreson (oni diras : universalan kongreson, aux UK-on), kiu dauxras unu semajnon en julio-auxgusto. Aparte konsilindaj estas la internaciaj junularaj kongresoj (IJK), kiuj okazas samepoke, sed ne cxiam samloke kiel la UK-oj.
La Movado ege bezonas kapablajn homojn. Vi sendube estas tiaj. Se la lingvo interesis vin suficxe, por ke vi investu kelkajn dekojn da horoj en gxian studon, vi deziros konatigxi kun la homoj, kiuj parolas gxin kaj tenas gxin viva. Nature vi igxos unu el ili, unu el ni. Gxis baldaux !
abunda abondant
adreso adresse
Afriko Afrique
ag-kampo champ d'action
agado activité
agrabla agréable
agxo âge
akiri acquérir, se procurer
alfabeto alphabet
alilanda étranger
alloga attirant
aparta particulier
arangxo manifestation, événement
arhxivejo lieu d'archivage
asocio association
atesti témoigner
atingi atteindre
Auxgusto août
Auxstralio Australie
auxtoro auteur
averagxo moyenne arithmétique
Azio Asie
babili discuter, causer
balbuti balbutier, parler à peine
bazo base
Biblio Bible
blinda aveugle
bulteno bulletin
certagrade à un certain degré
cxiamaniere = cxiel
cxiaspeca de toute espèce
delegito délégué
diferenco différence
disputi discuter sérieusement, argumenter
disvastigi (dis-vast-igi) propager
disvolvi développer
dubo doute
efikeco efficacité
egoisma égoïste (adj.)
ekz-e (ekzemple) par exemple
ekzameno examen
ekzercaro recueil d'exercices
eldoni éditer
elekti choisir
elstara (el-stara) éminent
emerito retraité
enhavi contenir
enkonduki introduire
eraro erreur
eratumo erratum
eskterlanden = ekster-land-e-n
E = Esperanto
Euxropo Europe
eventuala éventuel
eviti éviter
fabelo fable
fama renommé, fameux
fantazii laisser libre cours à son imagination
fervojisto (fer-voj-isto) employé des Chemins de Fer, «cheminot»
folio feuille
fonto source
Francio France
franclingva francophone, de langue française
gazeto journal
Germanio Allemagne
glui coller
gramatiko grammaire
grandskala qui est à grande échelle
gusto goût
gvidi guider
gxisdata à jour
Hispanio Espagne
Hungario Hongrie
ilustri illustrer
iluzio illusion
imagpovo capacité d'imagination
individua individuel
influi influencer, influer
inteligenta intelligent
intereso interêt
investi investir
jarlibro (jar-libro) annuaire
jugxi juger
Kanado Canada
kapabla capable, ayant la capacité
kerno noyau
kolekti ramasser, rassembler
komerco commerce
kompetenta compétent
komunumo communauté
kongreso congrès
kongrui être conforme, cohérent
konkordanco concordance (terme technique)
konsili conseiller
kontakti contacter
kontroli contrôler, vérifier
konvencio convention
konversacii converser
korekti corriger
korelativo corrélatif (grammaire)
korespondi correspondre
kosta coûteux, onéreux
kotizo cotisation
kreski croître
kritiki critiquer
ktp (kaj tiel plu) et ainsi de suite, etc.
kulturo culture
lauxtema (laux-tem-a) thématique
leciono leçon
leksikono lexique
lernolibro manuel (d'étude)
libroservo service de librairie
ligo lien
limigi (lim-ig-i) limiter
literaturo littérature
litero lettre (de l'alphabet)
logxi habiter
malaktuala dépassé
malalta bas
malgraux malgré
malloga repoussant
manko manque, défaut
manlibro manuel (de référence)
matura mûr
medio milieu
memoro mémoire
mencii mentionner
mendi commander
metodiko techniques d'enseignement
mezagxulo = mez-agx-ulo
movado mouvement
najbaro voisin
navigi naviguer
nemalhavebla (ne-mal-hav-ebla) indispensable
nepra obligatoire
netusxebla = ne-tusx-ebla
nivelo niveau
nobla noble, qui a de hautes qualités morales
nombro nombre
normo norme
noto note
nuntempa actuel
oferi sacrifier
oficiala officiel
okcidento ouest (point cardinal)
oriento est (point cardinal)
paco paix
partopreni participer
pedanta pédant
perfekta parfait
piramido pyramide
posxformata au format de poche
pov-soifo soif de pouvoir
precipa principal
pri-movada qui traite du mouvement
pripensi réfléchir
progresi progresser
promocii promouvoir, faire la promotion de
propra propre (appartenant exclusivement à qn ou qch)
proverbo proverbe
publiko public
radio-amatoro radio-amateur
reekvilibrigi (re-ekvilibr-igi) rééquilibrer
referenco référence
regno règne (mais aussi: pays)
regulo règle
revuo revue
Rusio Russie
sekcio section
sekto secte
sekura sûr (sans risque)
seminario séminaire
sendube = sen-dub-e
sennaciisto (sen-naci-isto) «anationaliste»
senorda = sen-ord-a
senprobleme = sen-problem-e
senutile = sen-util-e
servo service
simbolo symbole
sinonimo synonyme
skalo échelle (de mesure)
socio société (groupe humain)
solvi résoudre
sperta expérimenté (qui a de l'expérience)
strebi s'efforcer
subteni soutenir
suficxa suffisant
sukcesi réussir
supersigno signe diacritique supérieur ('`^~ etc.)
takto tact
talento talent
tauxga qui convient
tedi ennuyer, embêter
tehxnika technique
teorio théorie
tiparo police de caractères
toleri tolérer
transliterumi translittérer
TTT Web, WWW
universala universel, mondial
Usono États-Unis d'Amérique
utila utile
validi être valable
valori valoir, avoir de la valeur
verko oeuvre (artistique), ouvrage
vidpunkto (vid-punkto) point de vue
vivkunulo (viv-kun-ulo) compagnon, personne avec qui l'on vit
gxisdatigita je : 2011-01-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :