Nova mistero!
KARA KAJ ESTIMATA LEGINTO,
Vi legis cxi tiun aventuron gxis la fino. Sendube vi estas kontenta, ke
cxio finigxis bone. Sed cxu vi rimarkis, ke en la rakonto grava
kontrauxdiro trovigxas? Alivorte, en unu loko la auxtoro diras ion, kaj
en alia li diras la kontrauxon. Vi ne rimarkis, cxu vere? Bedauxrinde!
Nun vi devos relegi la tutan tekston por trovi, pri kio temas. Legu
atente, kaj se post unu legado vi ne trovis, relegu duan fojon, trian
fojon, ktp. Certe vi fine trovos. Kaj se ne, nu, la vortoj kaj
esprimmanieroj de Esperanto pli bone metigxos en vian kapeton...
1. Cxu vi konas la respondon ?
Demandoj, sed ne ekzercoj
Respondu libere.
Cxar tiu cxi estas la lasta cxapitro de la GERDA-kurso, ne estas
demandoj pri la teksto, kaj ne estas ekzercoj. En ilia loko estas
demandoj pri la tuta kurso, pri via opinio pri la kurso. Mi esperas, ke
vi zorge respondos ilin, cxar viaj respondoj helpos nin plibonigi la
kurson.
-- Respondu per multegaj vortoj!
2. Kiom da Esperanto vi jam sciis, kiam vi komencis la GERDA-kurson? Kiel vi lernis Esperanton antauxe?
3. Cxu la GERDA-kurso estis por vi utila? Cxu vi sukcesis multe lerni per gxi? Cxu vi gxuis gxin?
4. Cxu vi pensas, ke la teksto uzita (la rakonto "Gerda malaperis!") estis bone elektita? Cxu gxia lingvajxo estas tro simpla? Cxu la rakonto estas tro stulta, infaneca aux malinteresa?
5. Cxu la demandoj pri la teksto estis utilaj? Cxu eble estus pli bone havi nur ekzercojn post cxiu cxapitro, sen demandoj? Cxu la demandoj estu malpli simplaj, por ke oni povu respondi ilin per pli da vortoj?
6. Cxu la ekzercoj estis utilaj? Cxu la vortaro-ekzercoj, en kiuj oni devas parigi vortojn kaj difinojn, estis utilaj? Kiuj estis la plej utilaj ekzercoj, kaj kiuj estis la malplej utilaj? Cxu vi povas proponi aliajn specojn de ekzercoj?
7. Cxu la "vortlisto" estis suficxe bona? Cxu gxi enhavu pli da gramatikaj klarigoj, aux pli da ekzemploj? Cxu gxi estu havebla en aliaj lingvoj? Cxu eble vi ecx povus helpi traduki gxin al alia lingvo?
8. Cxu vi uzis aux havas iujn aliajn lernilojn, ekzemple vortaron aux lernolibron pri Esperanto? Kiujn?
9. Cxu vi volas plulerni Esperanton? Kiel? Cxu kurso simila al la GERDA-kurso, sed kun bonaj literaturaj tekstoj anstataux la GERDA-rakonto, estus utila por vi? Cxu vi preferus simple trastudi iun libron en Esperanto? Cxu vi volus trastudi libron diskutante gxin kun iu? Cxu vi volas lerni pli pri la historio kaj celoj de la Esperanto-Movado?