Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22
ikurso: Gerda malaperis - 25 : Dudek-Kvina cxapitro/cxap25.php

Gerda malaperis - 25 : Dudek-Kvina cxapitro


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

"Sed vi ne respondis pri la fotokopio!"

"Ho, pardonu. La profesoro havis gxin en sia paperujo. Li fartis tre malbone post la operacio. Marta simple prenis la dokumenton el lia paperujo, dum li dormis; sxi ja sciis, ke li ne vivos longe. Li fartis malbone. Lia sanstato ne lasis multe da espero. Fakte, li baldaux mortis post tio. Neniu do zorgis pri la malaperinta papero."

"Kiel Ronga enmiksigxis en la arangxon?"

"Li estis la amanto de Marta, kaj sxi rakontis al li. Li vivas tiamaniere, ke li dauxre bezonas multe da mono. Li organizis la aferon. Estas li kaj kolego Fergus, kiuj forportis Gerdan, post kiam ili batis Bob senkonscia. La oficejo de Fergus estas tute proksima. Tien ili portis sxin, kaj tie ili atendis, gxis la vojo estis libera kaj ili povis veturigi sxin al la forlasita domo."

Gerda parolis:

"La frato de Marta plurfoje vizitis min, antaux kelkaj monatoj. Li provis igi min traduki por li la dokumenton. Sed kiam mi demandis, de kie li ricevis gxin, li hezitis, iom paligxis, ne respondis tuj, kaj mi komprenis, ke li ne agis honeste. Mi memoris la vortojn de Prof. Kosadi, kaj malakceptis kunlabori. Sed li revenis unufoje, dufoje, trifoje. Mi cxiufoje rifuzis. Kiam mi poste ricevis inviton instrui pri malnovaj sekretaj lingvoj en la kadro de kurso de Prof. Ronga, mi tute ne imagis, ke estas rilato inter Ronga kaj la junulo, kiu tiel ofte venis al mia hejmo insisti, por ke mi traduku la paperon pri l' trezoro."

"Jes," diris Tom. "Pro via plurfoja rifuzo ili elpensis tiun planon. Kapti vin kaj perforte devigi vin traduki la tekston."

"Tiom da riskoj kaj zorgoj por nenio!" komentis Gerda. "Kia malsagxeco! Kia stulteco!"

"Jes. Amatoroj," diris la policano malestime. "Ili agis amatore ekde la komenco. Pro tio ni tiel facile ilin kaptis. Sed pri tiu amatoreco vi danku Dion, Gerda. Pro tiu amatoreco ni povis liberigi vin, kaj vi plu vivas. Neamatoroj en simila situacio ne hezitus: vin uzinte, ili vin mortigus."

"Cxu vere?"

"Jes. Vi sciis tro multe. Estus tro dangxere lasi vin vivi. Sincere, vi povas danki Dion, ke nur amatoroj planis kaj realigis tiun aferon."

Gerda silentis, pensema.

"Terure!" sxi fine diris. "Cxiaokaze, mi plej sincere dankas vin, cxiun el vi. Vi agis mirinde. Vi savis min kaj mian filinon. Sed, Bob, kion vi opinias pri la tuta afero? Vi ankoraux diris nenion."

Bob rigardis sxin, kun iom stranga esprimo.

"Mi plezure trinkus glason da brando," li diris. Kaj li restis malgxojeta, dum cxiuj aliaj ekridis.

Bildoj el : lernu

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :