Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22

Notice: Undefined index: style in /arthur/sites/ikurso/dev/pagxkapo.inc.php on line 25
ikurso: Gerda malaperis - 24 : Dudek-Kvara cxapitro/cxap24.php

Gerda malaperis - 24 : Dudek-Kvara cxapitro


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

"Nur papero!" kriis Ronga.

"Ankaux estas libro!" diris Marta, sed jam Ronga lauxtlegis: "Tie cxi kusxas la Trezoro de la Lumo. Pro la dauxra persekutado, la Sankta kaj Sekreta Frataro de la Lumo-Sercxantoj baldaux cxesos ekzisti. Sed gxia Spirito plu vivos. Iun tagon, homoj retrovos la Sanktajn Principojn kaj rekomencos ilin apliki. Por ili estas cxi tie kasxita la Trezoro de la Lumo.

"Gxi estas skribita en la Speciala Lingvo de la Frataro, sed certe homoj trovigxos, kiuj gxin povos kompreni. La Trezoro konsistas el la arto praktike apliki kaj defendi la Veron, la Justecon, la Dignecon, la Respekton al cxiu homo, la Interkomprenon, la Honestecon, la Amon, la Kompatemon kaj la Konon de si mem kaj de sia gxusta loko.

"Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj estas la plej altaj. Tial gxia Trezoro estas pure Spirita.

"Al vi, homo, kiu trovis gxin, trans multaj aux malmultaj tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj, jardekoj aux jarcentoj, Saluton kaj Fratecon!"

* * *

Ili sidis en komfortaj braksegxoj en la hejmo de Gerda.

"Kio okazis poste?" cxi-lasta demandis.

"Ni malkasxis nin, kaj mi ilin arestis," diris la policano. "La loka polico estis antauxe informita, kaj ensxlosis ilin."

"Cxu vi scias, kiel komencigxis la afero?" scivolis Tom.

"Proksimume. Kiam Marta estis flegistino en la hospitalo, sxi cxeestis kirurgian operacion de historiisto, Prof. (=Profesoro) Kosadi. Kiam cxi-lasta estis duone dormanta, duone vekigxanta, li parolis nekonscie pri la trezoro de la Lumosercxantoj. Li diris, ke temas pri malnova societo, elita, tre ricxa, pri kies trezoro li eksciis hazarde legante en la Vatikana Biblioteko."

"Jes," dauxrigis Gerda. "Tiun parton de la afero mi konas. Li faris historian esploron en la Biblioteko Vatikana. Inter la pagxoj de malnova libro, li trovis dokumenton en la sekreta lingvo de la Lumosercxantoj. Li antauxe kelktempe interesigxis pri tiu sekreta societo internacia, kaj iom komprenis gxian sekretan lingvon. Li komprenis, ke tiu papero indikas, kie trovigxas la trezoro de la Lumosercxantoj, sed mem ne povis traduki cxiujn detalajn indikojn. Li ricevis la permeson fotokopii la dokumenton. Foje, kiam ni renkontigxis, li parolis pri tio al mi. Li diris, ke eble homoj provos trovi tiun trezoron, cxar pli kaj pli multaj personoj interesigxas pri la malnovaj sekretaj societoj. Li sciis, ke mi estas la sola persono en la mondo, kiu vere gxisfunde studis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn, kaj li petis min solene promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj sercxantaj la trezoron pro materia intereso."

"Kion li volis, ke oni faru pri gxi?" Linda demandis.

"Ke gxi transiru al iu muzeo aux sxtata institucio."

Tom intervenis:

"Kiel Marta ricevis la fotokopion?"

"Tion sxi mem klarigis al mi," respondis la policano: "sxi konstatis, ke la substanco uzita antaux la operacio por dormigi la profesoron estas unu el tiuj, kiujn oni kelkfoje uzas por t.n. (= tiel nomata) narkoanalizo. Post la operacio, kiam la profesoro kusxis en sia cxambro -- li havis privatan cxambron kaj do estis sola -- sxi injektis al li tiun substancon, kaj pridemandis lin. Sub la influo de la koncerna substanco, oni dormas, sed dormante auxdas kaj respondas demandojn, gxenerale dirante la veron. Li do dorme respondis al sxi. Per tiu metodo sxi eksciis pri tio, ke nur unu persono en la mondo, nome Gerda, komprenas tiun sekretan lingvon, kaj pri multaj aliaj aferoj."

Bildoj el : lernu

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :