Post duonhoro, iu envenis. Estis Bob!
"Kie sin kasxas la Lumsercxantoj?" li kriis, "cxu en la mallumo?"
La aliaj sin montris.
"Rekasxu vin, ili tuj alvenos," li diris.
"Kiel vi faris por antauxi ilin?"
"Dank' al Gerda: sxi telefone arangxis, ke veturilo atendu min cxe la flughaveno, kaj ke sxoforo min veturigu cxi tien. Mono solvas multajn problemojn, kaj sxi estas ricxa, kiel vi scias; sxi donis tre precizajn indikojn por ebligi al la sxoforo trovi la lokon, kaj jen mi estas. Sed niaj trezorsercxantoj tuj alvenos. Ili flugis en la sama aviadilo, kiel mi, kaj kiam la sxoforo min trovis, mi vidis ilin iri al oficejo, kie oni luas auxtojn."
Tom kuris supren al la observejo. Post kelkaj minutoj, la aliaj auxdis lian signalon.
Envenis la kavernon flegistino Marta, sxia frato la alta blondulo, la malgrasulo, kiu rilatis kun Gerda, kiam sxi estis mallibera, kaj du aliaj viroj.
"Profesoro Ronga!" mire diris al si la tri gestudentoj, kaj tuj poste ili aldonis: "Kaj Profesoro Fergus!"
La unua instruis lingvistikon, la dua anglan literaturon.
Laux la malnova dokumento, la trezoro trovigxis en kofro metita en kavo arangxita en la rokoj, kaj la sxtonoj, kiuj gxin kovris kaj kasxis, kusxis laux preciza desegno. Fakte, la gxusta loko estis indikita per signoj tiel multaj, kvankam diskretaj, ke la pasado de l' jarcentoj ne povu forpreni cxiujn. Pro tiuj precizaj indikoj, la gxusta loko igxis rapide trovita. La grupo forprenis la kasxantajn sxtonojn. Montrigxis, ke la kavo estis plenigita per korko kaj diversaj aliaj substancoj, kies celo versxajne estis protekti la kofron kontraux malsekeco.
La kofro, kiun ili eltiris, ne estis tre granda, nek speciale bela aux valora. Gxi estis sxlosita. Per siaj iloj, ili gxin malfermis.
gxisdatigita je : 2011-01-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :