Gerda sentas sin pli bone. Sxi jxus finis mangxi. Foriris Linda, Tom kaj la policano. Sxi parolas kun Bob, tre mallauxte. Ili ja devas atenti, cxu iu proksimigxas aux ne. Felicxe, ecx sen speciale auxskulti, sxi cxiam bone auxdis, suficxe frue, kiam la acxulo venas. Bob placxas al sxi. Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora, sindonema hundo.
Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okazajxoj. Kiam sxi parolas pri sia edzo, lia vizagxo sxangxigxas, alprenas iom malgxojan esprimon. Cxu li enamigxus al sxi?
Kaj jen auxdigxas pasxoj. Bob saltas sub la liton, provas rapide trovi ne tro malkomfortan pozicion sub la lito. "Ne brui," li diras al si, "plej grave, plej necese estas ne brui!"
Envenas la gardanto, la acxa malgrasulo, kiu, per siaj vortoj pri mangxo, tiom suferigis Gerdan. Sed cxi-foje sxi povos kontentigi lin. Kia plezuro!
"Mi konsentas," krias Gerda, kiam la maldika acxulo malfermas la pordon. "Mi akceptas vian proponon. Mi ne plu elportas. Mi tradukos vian acxan paperon. Liberigu mian filinon, kaj donu al mi mangxi, mi petas."
"Jen," simple diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako panon, kolbason, kukon, fruktojn, cxokoladon, kaj ecx botelon da lakto. Gerda mangxas silente; sxi povus mangxi ecx pli, kvankam sxi jxus iom mangxis. Bob, auxdante la mangxobruon, pli kaj pli malsatas, sed kion li povus fari?
"Nu, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova papero," la vizitanto diras.
Kaj Gerda klarigas. Sxi rakontas, ke temas pri la trezoro de la Lumosercxantoj. La Lumosercxantoj estis sekreta societo, kiu naskigxis en la dek-kvina jarcento kaj dauxris, jen forta, jen malforta, laux la epokoj, gxis la mezo de la dek-oka jarcento. Gxi havis membrojn en tre multaj landoj, en popoloj plej malsamaj. Katolikoj, protestantoj, ortodoksuloj, judoj, islamanoj, budhanoj kaj aliaj estis membroj de tiu internacia aux supernacia societo. Ilia celo estis sekrete labori por la unuigo de la mondo, de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj, kaj por ke la malsamaj tradicioj interkomprenigxu. Ili estis morala kaj filozofia elito. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al ili komuniki, el kiu ajn lando aux popolo ili estis. La sxtatoj, kiam ili malkovris la ekziston de la Lumosercxantoj, ektimis tiujn homojn, miskomprenis iliajn celojn, kaj ilin persekutis. Inter la Lumosercxantoj, tre ricxaj homoj trovigxis. Tial, laux diversaj malnovaj dokumentoj, ilia trezoro estas multvalora. Tiu cxi papero estas fotokopio de dokumento, kiu tre precize indikas, kie oni kasxis la trezoron.
Gerda klarigas, tradukas, kaj la viro notas cxiun detalon sur etan notlibron. Kiam sxi finis, li diras:
"Dankon. Nun ni havas, kion ni deziris. Mi foriras. Mi lasas vin tie cxi. Ni decidos poste, kion ni faros el vi. Adiaux, belulino, adiaux."
Nur post kiam la pordo fermigxis kaj la bruo de la pasxoj forsvenis, auxdigxas de sub la lito vocxo, kiu diras:
"Cxu vi lasis al mi iom de tiu kuko?"
gxisdatigita je : 2011-01-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :