Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22

Notice: Undefined index: style in /arthur/sites/ikurso/dev/pagxkapo.inc.php on line 25
ikurso: Gerda malaperis - 20 : Dudeka cxapitro/cxap20.php

Gerda malaperis - 20 : Dudeka cxapitro


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Pasxoj. Oni pasxas sur la strato. Gerda auxskultas atente; sxi antauxsentas, ke io grava baldaux okazos. Bruo de multaj homoj. Ili venas. Ili sxajnas multaj, laux la bruo: cxu nun oni venos grupe por sxin suferigi? Sxlosiloj. Bruo de sxlosiloj trans la pordo. Iu enmetas sxlosilon en la seruron. Sxi scias, ke ne estas sxia kutima vizitanto. Li ne agas tiel. Li enmetas tre rapide la sxlosilon, gxin turnas, eniras. Ne cxi tiu. Li provas unu fojon. Ne sukcesas. Plia bruo de sxlosiloj. Alian fojon li provas, sen pli da sukceso. Li provas ree kaj ree per diversaj sxlosiloj. Auxdeblas, ke li ne konas la seruron. Kiam li enmetis sxlosilon, li tenas gxin laux diversaj direktoj, kvazaux li ludus per gxi, versxajne cxar li esploras nekonatan seruron.

Kaj jen li fine sukcesas! Li eniras.

"Polico!" li diras, kaj Gerda devas superi fortan emon salti al li por lin kisi. Estas alta viro, maldika, kun nigraj haroj kaj verdaj okuloj, kiu sin tenas tre digne.

Post li venas aliaj homoj, multe pli junaj. Sxi jam vidis tiujn vizagxojn. Studentoj ili estas. Ilia sinteno estas tute malsama: senstrecxa.

"Tiuj gejunuloj multe helpis min," la policano klarigas. "Ni ne estas suficxe multaj en la polico por cxion fari, kaj ilia helpo estis tre bonvena." Kaj li prezentas ilin: Tom, Bob, Linda. Kiam sxi auxdis la pasxojn, Gerda imagis, ke venas sep, ok, eble naux homoj, sed almenaux ses; fakte, ili estas nur kvar.

"Mia filino...?" sxi demandas, kaj sxi apenaux povas eligi la du vortojn, tiom sxi timas la respondon.

"Savita: sxi nun estas en via hejmo, kun via edzo. Viaj kaptintoj estas amatoroj, kiuj agis fusxe. La etulino estis cxe la onklino de tiu f-ino (=frauxlino) Marta, la universitata flegistino. Ni facile trovis sxin. Sxi tre gxojis revidi la patron, kaj la hejmon, kompreneble."

"Ho, mi dankas, mi dankegas vin. Via diro sxangxas mian tutan vivon. Sed diru: kiel vi alvenis cxi tien? Kiel vi malkovris, ke ili tenas min ensxlosita en cxi tiu domacxo?"

"Du knaboj rakontis pri vocxo en cxi tiu malnova, forlasita domo. Dank' al ili... Sed nun rakontu vi. Kion viaj kaptintoj celas? Kio estas ilia celo? Kial vin teni mallibera?"

"Ili volas, ke mi traduku malnovan dokumenton. Mi malkonsentis. Tiam ili opiniis, ke perforte ili sukcesos. Ili preskaux sukcesis. Per malsato, unue, kaj poste per la mesagxo de mia filino. La malsato ne estis facile elportebla, kredu min, sed la mesagxo sur-kaseda...! Fakte mi terure malsatas nun. Mi petas, cxu iu el vi bonvolus iri acxeti mangxajxon por mi? Io ajn estos bonvena."

Linda foriras por acxeti mangxajxojn.

"Vi rakontos al mi, cxion, senmanke," sxi diras al la du knaboj elirante.

Gerda raportas pri la dokumento; sxi tenas gxin enmane kaj tradukas, vorton post vorto; krome, sxi donas cxiujn necesajn klarigojn.

La policano kapjesas komprene. Gerda klarigas al li ankoraux pli pri la kondicxoj de sia mallibereco. Kaj jen la policano havas ideon.

"Bob, cxu vi konsentus kasxi vin sub la lito, se iu envenus?"

"Kial?"

"Mi havas planon. Mi sxatus, ke ni cxiuj foriru, krom vi kaj Gerda, kaj ke sxi diru al la kaptinto, ke sxi konsentas klarigi al li, kio estas skribita sur tiu papero, mi volas diri: sur tiu malnova dokumento. Ili tiam agos laux la dokumento, kaj ni kaptos ilin tiom pli facile. Sed tamen, ni ne rajtas riski, ke Gerda suferu. Kiu scias? Kiam sxi ne plu estos necesa por ili, ili povus... Nu, vi komprenas. Vi restos cxi tie, kaj kiam vi auxdos pasxojn proksimigxi, vi kasxos vin sub la lito, kaj bone atentos cxion, kio okazas. Gerda diris, ke cxiam venas nur unu persono, unu viro, maldika ulo, ne tre forta. Fortulo kiel vi tuj superos lin, se necese."

Bob konsentas, kvankam, se diri la veron, kun iom duba esprimo.

Bildoj el : lernu

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :