Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22
ikurso: Gerda malaperis - 19 : Dek-Nauxa cxapitro/cxap19.php

Gerda malaperis - 19 : Dek-Nauxa cxapitro


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Ralf: Cxu vi volas raporti pri la vocxo al viaj gepatroj? Se jes, vi ne plu estas mia amiko. Se ili scios, ke ni ludis en la malpermesita domacxo, vi...

Petro: Ne. Mi tute ne volas diri al la gepatroj, ke ni ludis tie. Tio estas nia sekreto. Mi nur v...

Ralf: Jes. Sekreto kunigas la amikojn. Se vi gardos la sekreton, vi restos mia amiko. Sed se vi malkasxos gxin al granduloj, mi... mi... mi suferigos vin, mi igos vin plori tiel grave, ke neniam plu en via tuta vivo vi forgesos tiun tagon. Kredu min, en via tuta vivo, tio estos la lasta fojo, kiam vi rompis promeson. Kio? Cxu tio igas vin ridi?

Petro: Mi ne ridas, mi nur v...

Ralf: Ankaux mi ne ridas. Mi parolas plej serioze. Oni ne ridas pri veraj dangxeroj, cxu? Kaj se vi...

Petro: Sed mi tute ne volas diri ion al la gepatroj. Mi nur...

Ralf: Kaj se vi rakontos gxin en la lernejo, ne estos pli bone por vi. Mi plorigos vin tute same. Mi malpurigos viajn vestojn, kaj via patrino krios furioze kiam vi revenos hejmen. Mi kusxigos vin en akvo kaj sidos sur via kapo. Mi kaptos vin per mia speciala kaptilo kaj veturigos vin en la montaron kaj forlasos vin tie, kaj vi estos tute sola kaj perdita, kaj vi ploros. Vi...

Petro: Vi ecx ne scias sxofori. Mi ne kredas je via kaptilo. Kaj cetere, mi nur...

Ralf: Jes, mi scias sxofori.

Petro: Vi ne rajtas sxofori cxar vi estas tro juna. Kaj vi ne havas auxton.

Ralf: Mi ne zorgas pri tio, cxu mi rajtas aux ne. Se mi farus nur tion, kion mi rajtas fari, mi farus nenion. Mi sxtelos iun veturilon, jes, mi sxtelos veturilon de iu instruisto en la lernejo kaj veturigos vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi ploros. Se vi parolos al iu el niaj samklasanoj aux samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la virino el la malnova domacxo, kaj poste la gepatroj...

Petro: Vi diris "virino", do vi ne kredas, ke estas fantomo. Vi do konsentas, ke...

Ralf: Kompreneble mi ne kredas je fantomoj. La virino, kiun ni auxdis, estas virino, kiun mi kaptis kaj gardas tie. Mi planas igi sxin mia servistino: sxi faros cxion, kion mi volos. Kaj se vi parolos pri sxi... Nu, mi ne volas paroli pri tio, kio okazos al vi, cxar vi tro timus...

Bildoj el : lernu

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :