Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22

Notice: Undefined index: style in /arthur/sites/ikurso/dev/pagxkapo.inc.php on line 25
ikurso: Gerda malaperis - 18 : Dek-Oka cxapitro/cxap18.php

Gerda malaperis - 18 : Dek-Oka cxapitro


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

"Via situacio ne placxas al vi, cxu? Vi dezirus sxangxi gxin, cxu ne? Nu, estas facile sxangxi vian situacion.

"Vi sxatus mangxi ion, cxu ne? Pecon da pano vi deziras, tute certe. Aux cxu frukton? Jen, rigardu, mi havas pomon kaj orangxon por vi. Kiel belaj ili estas! Plenaj je suko, evidente. Se vi estus konsentinta labori por ni, vi jam estus plene sata. Kaj jen io alia: kuko. Cxu ne bonega, belega, mangxinda kuko? Ankoraux varma, jxus bakita. Tusxu, sentu mem, kiel placxe varmeta gxi estas. Vi malsatas nur pro via stulteco. Se vi estus sagxa, vi konsentus fari la etan laboron, kiun mi petas de vi, kaj vi tuj ricevus la mangxajxojn. Mi bedauxras, ke vi estas tiel obstina. Estas bedauxrinde, vidi tiel belan knabinon suferi pro malsato. Mi sincere bedauxras vian obstinecon. Nur eta "jes", kaj cxio cxi estos via."

Li sxajnigas sin afabla, sed estas io tre acxa en lia vizagxa esprimo. Gerda sentas sin pli kaj pli malforta. Estas varme en cxi tiu cxambracxo, kio ne estas facile elportebla. Krome, sxi malsatas, kaj la vido de tiu pomo kaj de tiu orangxo estas vere suferiga. Kaj tamen sxia devo estas diri "ne".

"Cxu vi legis la dokumenton, cxu vi komprenis gxin?" li aldonas, kvazaux espere.

Kompreneble sxi legis: sxi estis scivola. Almenaux sxi bezonis scii, kial oni sxin kaptis kaj senigis je libereco. Tial sxi legis. Estis malfacile kompreni, komence, sed iom post iom sxia memoro plene revenis, sxi rememoris la principojn de tiu sekreta lingvo, kaj sxi sukcesis kompreni cxion; sxi havis nenion alian por fari. Dum multaj horoj sxi estis sola kun tiu dokumento, kiun ili lasis al sxi. Sed sxi decidis neniam respondi al ili; sxi ja antaux longe promesis al Profesoro Kosadi, ke pri tio sxi cxiam silentos. Neniam sxi sxangxos sian decidon.

"Cxu vi legis la dokumenton?" sonas duan fojon la acxa vocxo.

Sxi plu silentas, kaj li eliras, furioza. Li eliras kun la pano, la pomo, la orangxo kaj la kuko. Felicxe, ke almenaux ili lasis al sxi akvon, varmacxan akvon, jes ja, apenaux trinkeblan, certe, preskaux ne sensoifigan, prave, sed tamen akvo. Malsaton eblas pli malpli elporti, sed soifon ne.

Minutoj pasas. Multaj minutoj. Unu horo, du horoj, cxu tri horoj? Cxu multaj horoj? Kiel scii? Ne estas horlogxo sur la muro, kaj ili prenis sxian brakhorlogxon. La lumo apenaux sxangxigxas en la cxambro, pro la nemoveblaj fenestro-kovriloj. Cxu estas frue, cxu estas malfrue, sxi tute ne povas scii. Tago, nokto, mateno, vespero cxi tie estas samaj. Sunlumo neniam envenas.

Kaj jen la acxulo revenas, kun radio-kaj-kased-aparato. Li enmetas kasedon, kaj irigas la aparaton. Eta, plenda plorema vocxeto auxdigxas, kaj sxiras la koron de Gerda:

"Patrino, patrineto mia, mi petegas vin. Faru, kion ili volas. Ili kaptis min. Mi ne scias, kie mi estas. Estas terure. Mi timas. Mi tiom deziras reiri hejmen. Mi petegas vin, faru tion, kion ili deziras. Se ne, ili faros malbonon al mi. Ili ne diris, kion. Ili ne volas diri. Sed mi scias, mi sentas, ke estos terure. Kompatu min, kara, kara patrino. Kompatu vian filinon. Mi timegas. Rapidu, rapidu, ke plej frue ili liberigu min. Ili ne volas, ke mi parolu pli longe, sed mi havas paperon kaj plumon, kaj mi tuj skribos leteron al vi. Mi nur petegas: obeu ilin!"

"Jen la letero," li kriacxas, kaj post ridacxo li aldonas:

"Nu, tio versxajne suficxos. Mi revenos post iom da tempo. Mi estas certa, ke vi igxos sagxa, finfine. Kaj jen. Prenu cxi tion, gxi helpos vin pensadi." Kaj tion dirante, li jxetas al sxi belegan pomon. Gerda sentas sin, kvazaux Eva cxe l' serpento.

Bildoj el : lernu

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :