Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22

Notice: Undefined index: style in /arthur/sites/ikurso/dev/pagxkapo.inc.php on line 25
ikurso: Gerda malaperis - 17 : Dek-Sepa cxapitro/cxap17.php

Gerda malaperis - 17 : Dek-Sepa cxapitro


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

"Sed kial, kial, kial?" diris la policano preskaux krie al sia edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. "Diru al mi kial, kaj mi solvos la problemon. Oni ne kaptas homon por la simpla plezuro travivi aventuron! sxi ne estas ricxa. Ne kun la espero ricevi monon ili sxin kaptis. sxi cxiam vivis plej trankvilan, honestan vivon. Do, ne cxar sxi enmiksis sin en iun kriman agadon ili sxin kaptis. Pro kio do? Por kio?"

"Sxi instruas, vi diris al mi. Kion do sxi instruas? Kio estas sxia fako?"

"Sxi instruas historion, sed sxi estas specialisto pri la sekretaj lingvoj de la dek-sepa kaj dek-oka jarcentoj."

"Pro tio versxajne sxi malaperis, sed ni ne trovos la motivon uzante nur nian imagon. Ni prefere uzu la faktojn. Ni provu kunmeti ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okazajxoj. Kiel la afero komencigxis?"

"Ni ne scias multon. Mi raportu jene. Du gestudentoj -- Tom kaj Linda -- rimarkis, ke alta blondulo metas ion en la tason de Gerda. Ili rimarkis pro lia kasxa, sxtela maniero agi. Iom poste, Gerda eliras el la memserva restoracio tra la pordo koridora. Tuj poste auxdigxas bruo, kvazaux iu falus. Bob, kiu aligxis al Tom kaj Linda intertempe, eliras kune kun Tom. Ili trovas Gerdan en la koridoro: sxi kusxas senkonscia. Tom foriras sercxe al helpo, dum Bob gardas la junan profesorinon. Kiam Tom revenas kun la flegistino, Gerda malaperis, sed cxi-foje Bob estas senkonscia, batita al-kape. Intertempe la blondulo eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, kaj sekvis Linda. sxi sukcesas kunveturi en lia auxto, sed ne sukcesas igi lin diri ion helpan. Tamen sxi notas la numeron, markon kaj tipon de la auxto..."

"Cxu la auxto estis lia? cxu ne estis sxtelita veturilo?"

"Ne. Versxajne li ne suspektis, ke iu suspektos ion. Kiam sxi petis, ke li veturigu sxin, tio al li ne placxis, sed li versxajne opiniis, ke estos ecx pli suspekte malakcepti sxin."

"Vi do scias, kiu li estas, cxu ne?"

"Jes, ni kontrolis. Estas la frato de frauxlino Marta, unu el la universitataj flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis."

"Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu malhonesta agado. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj okazajxoj?"

"La flegistino nur rediras la samon, kiel Tom. Kaj la blondulon ni ankoraux ne pridemandis."

"Kial?"

"Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. Li estas nia sola sxanco retrovi Gerdan. Bedauxrinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej normalan vivon, iris al neniu speciala loko, faris nenion atentindan. Eble li ludis sian rolon kaj gxin finis. La aliaj -- tiuj, kiuj forkuris kun Gerda, kiam Bob, kiu gardis sxin, estis senkonsciigita -- certe estas la gravuloj. Ili devas ekzisti, cxar nek la alta blondulo, nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. Se evidentigxos, ke la tasko de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la trinkajxon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni gxis nun esperis, ke li kondukos nin al la malaperinta belulino. Sed pli kaj pli sxajnas, ke tio ne okazos.

Bildoj el : lernu

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :