Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22

Notice: Undefined index: style in /arthur/sites/ikurso/dev/pagxkapo.inc.php on line 25
ikurso: Gerda malaperis - 12 : Dek-Dua cxapitro/cxap12.php

Gerda malaperis - 12 : Dek-Dua cxapitro


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Bob duone malfermas la okulojn, ilin refermas, ilin malfermetas denove, ilin refermas, gxemas, kaj finfine malfermas ilin tute largxe.

"Donu al mi ion por trinki," li diras.

"Trinki? Kion vi deziras trinki?" demandas Tom.

"Ion ajn. Brandon. Donu al mi glason da brando."

"Kiel vi sentas vin?" diras frauxlino Marta, la flegistino.

"La kapo doloras," Bob respondas gxeme. "Mi petas vin, bonvolu doni al mi ion por trinki."

"Cxu vi bonvolas iri," Tom petas la flegistinon, "kaj alporti al li glason da brando?"

La flegistino iom hezitas, sed fine kapjesas.

"Cxu mi ankaux voku la policon?" sxi diras. "Li ja ricevis baton, baton suficxe fortan, por ke li igxu senkonscia. Laux mia opinio, tio pravigas, ke oni venigu la policon. cxu vi ne konsentas?"

"Ankaux akvon," diras Bob, antaux ol Tom trovas la tempon respondi al Marta. "Mi tre soifas. Mi trinkos brandon plezure, sed unue mi trinku akvon. Bonvolu alporti al mi tre grandan glason da akvo kaj iom grandan glason da brando."

"Jes. Estus sagxe voki la policon," Tom respondas al la flegistino.

"Se vi ne alportos al mi ion por trinki, mi iros mem," diras Bob. "Mi tre soifas. Vi ne povas imagi, kiom soifa mi min sentas. Mi tuj iros trinki akvon. Kaj poste mi iros acxeti brandon. cxu oni povas ricevi brandon en la memserva restoracio?"

"Ne, tute ne," Marta respondas, "sed mi havas brandon en mia cxambro. Mi alportos gxin al vi. Aux venu mem, se vi povas. cxu vi povas starigxi?"

"Mi povas," diras Bob, tre malrapide starigxante kun la helpo de Tom kaj de la flegistino, "kvankam dolore."

Ili iras al sxia cxambro.

"Trinku tiom da akvo, kiom vi deziras, " sxi diras. "Kaj poste mi donos brandon al vi. Eksidu sur tiun segxon, gxi estas tre komforta, vi vidos."

Bob sidigxas sur la segxon, iom gxemas, kaj ricevas grandan glason da akvo kun videble grandega plezuro. "Doloras al mi la kapo," li diras.

"Diru," petas Tom, "kio okazis. Cxu finfine vi klarigos al ni? Ni estas ege scivolaj."

Bob pripensas iomete, trinkas iom da akvo, metas la manon al la kapo kun dolora esprimo survizagxe, kaj fine respondas:

"Mi ne povus klarigi. Nenio estas klara. Mi estis tie apud Gerda. Mi auxdis nenion, mi auxdis neniun bruon. Kaj subite cxio eksplodis en mia kapo kaj mi mortis."

Bildoj el : lernu

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :