Fakte, Tom ne estas ema fidi la flegistinon. Kial? cxu vi scias, kara amiko, vi kiu sekvas cxi tiun aventuron ekde la unua vorto? cxu vi scias, kial Tom ne emas fidi la flegistinon?
Ne. Certe vi ne scias. Ankaux mi ne scias. Sed fakto restas fakto, ecx se ni ne komprenas gxin. Kaj la fakto estas, ke Tom ne emas sxin kredi.
Tom estas agema knabo, ecx iom aventurema, kaj eble tiu tro parolema flegistino ne sxajnas al li kredinda. Eble li opinias, ke tiu flegistino tro emas paroli, kaj do ne estas fidinda. Aux cxu temas pri io alia?
Tom ege sxatas sian amikon Bob. Li sxategas lin. Li lin amas, fakte. Bob kaj li amikigxis antaux longe en la urbego, kie ili vivis tiutempe -- ili dumtempe ecx iradis al la sama lernejo -- sed poste Tom devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke. Kiam, antaux kelkaj tagoj, ili retrovis unu la alian en la sama universitato, ambaux ege dankis la destinon.
Ili treege sxatas la tiean bonegan vivon. Ili sxategas gxin. Ambaux estas agemaj, laboremaj knaboj, kun speciala sxato al la iom timemaj studentinoj. Eble cxar timema junulino estas malpli timinda ol ino neniam ema timi, ol sen-tim-ulino. cxu vi komprenas?
Sed nun Tom malsxatas la aventuron. Li sin demandas, kial li sentas tiun flegistinon nefidinda. Li preferus silenteman, grav-aspektan sinjorinon. Tiu cxi ne aspektas tre zorgeme, kaj li ne trovas sxin atentema pri liaj demandoj. Verdire, li opinias sxin ema fusxi sian laboron. Li timas, ke sxi ofte agas fusxe. Fusxemaj homoj ekzistas en la mondo. Kial tiu tro parolema flegistino ne estus unu el ili? cxu li mispasxis, kiam li turnis sin al sxi? Sed al kiu alia li povus sin turni? sxi estis la sola flegistino, kiu trovigxis en la universitato. Aux cxu li mispensas?
Kaj nun li sentas sin ema zorgi pri Linda. cxu tiu belega knabino ne trovigxas en dangxero? Li amas sxin, li ecx amegas sxin, pli kaj pli, kaj la ideo, ke dangxeraj homoj povus fari ion al sxi, apenaux estas travivebla. La vivo ne estas facila, kaj sxajnas nun, ke la tuta afero igxas pli kaj pli malsxatinda.
gxisdatigita je : 2011-01-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :