Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22

Notice: Undefined index: style in /arthur/sites/ikurso/dev/pagxkapo.inc.php on line 25
ikurso: Gerda malaperis - 9 : Nauxa cxapitro/cxap09.php

Gerda malaperis - 9 : Nauxa cxapitro


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

"Sxi kusxas meze de la koridoro! Venu, venu tuj. Certe la afero urgxas," diras Tom.

Li rigardas la flegistinon: sxi estas dika, grasa virino kun bluaj okuloj, rugxaj haroj, kaj tre ronda vizagxo. Jam kelkajn minutojn li provas diri, kio okazis, sed sxajnas, ke tiu flegistino ne rapide komprenas. La vorto "urgxa" sxajnas ne ekzisti en sxia vortaro.

"Kusxas, cxu? Meze de la koridoro, cxu vere?" sxi diras.

Videble, la flegistino apenaux povas kredi.

"Kial, diable, sxi kusxus meze de la koridoro?" sxi demandas.

"Mi petas, venu urgxe. Mi ne scias, kial sxi kusxas tie. Mi nur diras, kion mi vidis. Ni trovis sxin tie. Eble sxi estis malsana. Mi ne scias. sxi svenis, sxi perdis la konscion. Nun certe oni devas urgxe okupigxi pri sxi."

"Stranga afero!"

"Nu, mi ne estas fakulo. Vi jes. Okupigxi pri malsanaj homoj estas via fako, cxu ne? Venu tuj. Urgxas!"

"Nu, nu, nu, nu. Kial, diable, sxi svenis en la koridoro? Stranga ideo! Oni neniam svenas tie."

"Cxu vere? Kie do oni svenas en cxi tiu universitato? Pardonu min, sed mi ne konas la tradiciojn. Mi estas novulo. Apenaux unu semajnon mi estas cxi tie."

"Juna viro, en cxi tiu universitato, oni svenas en la klascxambroj, oni svenas en la restoracio, oni svenas en la dorm-cxambroj, oni svenas en la bancxambroj, eble ecx oni povus sveni en iu administra oficejo. Sed pri sveno koridora mi neniam auxdis. Stranga epoko! Stranga generacio! Oni faras ion ajn niaepoke."

"Vi parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kompatinda knabino kusxas en koridoro, kaj neniu zorgas pri sxi!"

"Nu, nu, ne maltrankviligxu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos sxin."

Kaj ili kune rapidas al la loko, kie Tom lasis sian amikon kun Gerda.

Sed jen subite Tom haltas.

"Kio okazas? Kial vi ekhaltis?" demandas la flegistino.

"Sxi estis cxi tie, kaj ne plu estas, sed..."

"Sed estas iu alia, kaj li estas senkonscia, sxajnas al mi. Cxu vi konas lin?"

"Jes, estas mia amiko Bob. Kio okazis al li?"

La flegistino iras al Bob, kiu falsidas cxe la koridora muro. sxi tusxas lian kapon.

"Batita! Oni batis la kapon al li!"

"Diable! Bob, Bob! Respondu! Cxu vi auxdas min? Diru ion, mi petas! Kio okazis?

Sed Bob ne respondas, kaj Tom igxas pli kaj pli maltrankvila.

Bildoj el : lernu

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :