Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22
ikurso: Gerda malaperis - 8 : Oka cxapitro/cxap08.php

Gerda malaperis - 8 : Oka cxapitro


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

En la universitata memserva restoracio, Linda sidas kaj pensas. sxi pensas ne tre trankvile. Fakte, sxiaj pensoj igxas pli kaj pli maltrankvilaj.

Sxi observas la junan viron, kiu metis ion en la kafon de Gerda.

Sxi pli kaj pli maltrankviligxas.

Tom kaj Bob estas for jam longe. Ili ne revenas. cxu do vere okazis io al Gerda? Sed kio okazis? cxu io grava?

Linda observas la junulon kaj pensas:

"Kion mi faros, se li ekstaros kaj foriros?

"Cxu mi sekvos lin? cxu mi sekvu lin?

"Kion mi faru, se li iros eksteren? cxu mi sekvu lin eksteren? cxu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faru. Mi ne scias, kion mi faros. Mi ne scias, cxu mi sekvos lin aux ne.

"Kaj se li foriros en auxto? cxu ankaux mi sekvu lin auxte?

"Jam estas vespero. Baldaux venos nokto. Jes. Baldaux noktigxos. cxu mi sekvu lin nokte?

"Kaj ecx se li ne iros eksteren de la universitato, ecx se li restos cxi tie, cxu mi sekvu lin?

"Se li eliros tra tiu cxi pordo, li iros en la koridoron al iu cxambro. Cxu mi sekvu lin en la koridoron? Cxu mi sekvu lin en la koridoro? Cxu mi sekvu lin en la cxambron, en kiun li eniros? Ne. Neeble. Mi atendos en la koridoro. Sed se nenio okazos? Se li restos longe plu en la cxambro?

"Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, versxajne al la urbo. Cxu mi sekvu lin al la urbo? Cxu mi sekvu lin en la urbon? Cxu mi sekvu lin en la urbo?

"Se li iros piede, eble li vidos min, versxajne li vidos min. Li suspektos, ke mi lin sekvas. Li turnos sin al mi. Mi ektimos. Mi paligxos kaj tuj poste rugxigxos. Cxiaokaze, mi maltrankviligxos. Jam nun mi maltrankviligxas.

"Se li iros per buso, li ecx pli certe vidos, ke mi sekvas lin, cxar ni devos kune atendi cxe la haltejo."

Linda ne sukcesas decidi, kion sxi faru.

Sxi timas. Sxia koro batas rapide. Sxi volus, ke Tom kaj Bob estu kun sxi, ke ili helpu sxin, ke ili helpu sxin decidi. Sxi estas tute sola. Sxi sentas, ke sxia koro rapidigxas, sed sxi ne scias, kion fari.

Kaj jen, antaux ol sxi povis decidi, antaux ol sxi sukcesis retrankviligxi, jen la juna viro ekstaras. Li rigardas al la koridora pordo. cxu tien li iros? Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al la urbo. cxu tien? Jes, tien li iras.

Kaj Linda auxtomate ekstaras kaj ekpasxas al la sama pordo. Ne sxi decidis. sxajnas, ke sxia korpo decidis mem. sxajnas, ke sxiaj kruroj agas mem. Nu, cxiaokaze, jen Linda sekvas lin. Al kiu mistera destino?

Bildoj el : lernu

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :