(En la koridoro)
Tom: Jen sxi estas. Ni pravis. sxi apenaux havis la tempon alveni gxis la angulo, jam sxi falis. Videble, sxi estas nekonscia. sxi perdis la konscion kaj falis.
Bob: Cxu sxi ankoraux vivas?
Tom: Jes. Ne timu. sxi perdis la konscion, sed sxi ne perdis la vivon. La koro batas. Gxi batas malforte, sed tamen batas. sxi do vivas. Eble sxi apenaux vivas, sed sxi vivas.
Bob: Kion ni faru?
Tom: Kion vi opinias?
Bob: sxajnas, ke sxi dormas.
Tom: Ni devas informi la auxtoritatojn. Tuj. Mi iros. Ili eble decidos voki doktoron, kuraciston, kaj almenaux tuj sendos flegistinon. Certe estas flegistino en cxi tiu universitato, cxu ne?
Bob: Versxajne, sed mi ne scias certe. Mi estas cxi tie apenaux unu semajnon.
Tom: Nu, mi tuj iros informi ilin. Restu cxi tie kun sxi. Sed ni unue metu sxin pli bone, ke sxi kusxu komforte, kun la piedoj pli altaj ol la kapo.
Bob: Cxu vere? Cxu vere vi volas, ke sxi kusxu kun la piedoj pli altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta.
Tom: Tamen, kiam iu perdis la konscion, tio estas la gxusta pozicio, se mi bone memoras, kion oni instruis al mi.
gxisdatigita je : 2011-01-01
Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :