Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22

Notice: Undefined index: style in /arthur/sites/ikurso/dev/pagxkapo.inc.php on line 25
ikurso: Gerda malaperis - 5 : Kvina cxapitro/cxap05.php

Gerda malaperis - 5 : Kvina cxapitro


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Bob: Nu, vi ankoraux ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione rigardis tiun paron.

Linda: Okazis io vere stranga.

Tom: Vere stranga, fakte. En la mano de tiu junulo estis io.

Bob: Kio?

Linda: Ni ne povis vidi. Io tre eta. Malgranda afero. Afereto.

Tom: Kaj dum sxi ne rigardis, lia mano alproksimigxis al sxia taso.

Linda: Kaj kiam sxi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis.

Tom: Tiam li montris ion al sxi. Evidente, li deziris forturni sxian atenton.

Linda: Kaj li sukcesis. Li plene sukcesis. Sxi rigardis al la pordo. Kaj dum sxi rigardis for, lia mano subite estis super sxia taso, dum unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena.

Bob: Cxu gxi estis plena antauxe?

Tom: Ne plena. Kompreneble, gxi ne estis plena. Sed estis io en gxi, kaj post kiam gxi estis dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu nenio en gxi.

Linda: Certe estas iu mistera substanco.

Tom: Iu drogo.

Bob: Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero?

Linda: Li ne agus tiel kasxe, se estus nur sukero.

Tom: Cetere, cxi tie ne estas peca sukero. Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj.

Bob: Eble li havis sukerpecon en la posxo kaj...

Tom: Cxu vi ofte promenas kun sukerpecoj en via posxo?

Bob: Vi pravas. Tiu ideo estas absurda. Tamen...

Linda: Rigardu! Jen sxi ekstaras, kaj ekiras for.

Bob: Sxi sxajnas tute normala. Versxajne vi imagis ion draman, dum temas pri tute simpla, tute natura okazajxo.

Bildoj el : lernu

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :