Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/util.php on line 161

Notice: Undefined index: persono_id in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 13

Notice: Undefined index: metodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 21

Notice: Undefined index: temo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 22

Notice: Undefined index: style in /arthur/sites/ikurso/dev/pagxkapo.inc.php on line 25
ikurso: Gerda malaperis - 4 : Kvara cxapitro/cxap04.php

Gerda malaperis - 4 : Kvara cxapitro


Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 374

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 375

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 376

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 377

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 378

Notice: Undefined variable: erarkodo in /arthur/sites/ikurso/dev/fr/gerda/gerdakapo.inc.php on line 379

Bob: Diru al mi sincere, pri kio vi parolis.

Tom: Ni parolis pri tiu ulo.

Bob: Kiu ulo?

Tom: Tiu viro cxe la angulo. Tiu juna viro.

Bob: Pri kiu vi parolas? Cxu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda?

Linda: Gerda! Vi do scias, ke sxia nomo estas Gerda! Vi do konas sxin!

Bob: Nu, mi ne vere konas sxin. Mi scias, kiu sxi estas. Tio estas alia afero.

Linda: Kiu do sxi estas?

Bob: Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. Cxu vere pri tiu blonda junulo vi parolis?

Tom: Jes. Pri li.

Bob: Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antauxe.

Linda: Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda?

Bob: Sxi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte. Kriptajxoscienco.

Linda: Kio? Kiel vi diris? Krip-ta-jxo-sci-en-co, cxu? Kio estas tio?

Bob: Cxu vere vi ne scias, kio estas kriptajxoscienco? Oni diras ankaux "kriptografio".

Linda: Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. cxu vi scias, Tom?

Tom: Cxu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesagxo?

Bob: Prave. Jen sxia fako. Fakte, sxia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj.

Tom: Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri la malnovaj sekretaj lingvoj?

Bob: Ankaux mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko.

Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, cxu vi ne konsentas?

Bob: Jes. Gxi aspektis strange ankaux al mi, kiam oni parolis pri gxi.

Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li. cxu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla?

Tom: Mi jam diris al vi, ke sxi ne estas bela. Nur vi estas bela.

Bob: Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke sxi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaux Gerda estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; cxu vi konsentas?

Tom: Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino.

Bob: Cxu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo?

Tom: Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo.

Bob: Diable! Vi versxajne amas sxin.

Bildoj el : lernu

gxisdatigita je : 2011-01-01

Des commentaires ou des questions à propos de cette page ?
Contactez-nous :